Sulaa kukolkolombo

La Sulaa kukolkolombo (Turacoena sulaensis) estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj kaj genro Reinwardtoena, kies komponantoj estas konataj kiel kukolkolomboj, pro siaj longaj vostoj. Tiu specio estas trovebla kiel endemio en Sulaaj kaj Banggai Insuloj en Indonezio. Ĝis 2016, la Blankvizaĝa kukolkolombo estis iam konsiderata samspecia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulaa kukolkolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turacoena
Specio: Sulaa kukolkolombo Turacoena sulaensis
Forbes & Robinson, 1900
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉefa trajto de tiu ĝenerale malhelgriza kolombo estas la blanka vizaĝo (kio nomigas la similan specion Blankvizaĝa kukolkolombo) kontrasta kun nigra beko kaj ruĝeca okulareo. En brusto, kolo kaj nuko estas metalbrilegaj irizecoj ĉefe verdaj kaj ankaŭ purpuraj.

La genro estis enkondukita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[1] La tipa specio estas la Blankvizaĝa kukolkolombo (Turacoena manadensis).[2][3] La nomo Turacoena kombinas la genronomon Turacus enkondukitan de la franca natursciencisto Georges Cuvier en 1800 kaj la radikon de la Antikva greka oinas kun la signifo "kolombo".[4]

Notoj redakti

  1. Bonaparte, Charles Lucien (1854). “Coup d'oeil sur les pigeons (troisième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (fr) 39, p. 1102–1112 [1112]. 
  2. Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. Londono: British Museum, p. 150.
  3. (1937) Check-List of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.

Bibliotekoj redakti

  • Ng, N.S.R., kaj F.E. Rheindt. 2016. Species delimitation in the White‑faced Cuckoo‑dove (Turacoena manadensis) based on bioacoustic data. Avian Research 7: 2.