Sulajmanija

urboj de Irako
(Alidirektita el Sulejmanijo)

Sulajmanija (en kurda سلێمانی [latinigo; silêmanî]), arabe: السليمانية, latinigo as-Sulaymāniyyah), estas grandurbo en la oriento de la Kurdio (Iraka Kurdistano), malproksime de la Iran-Iraka landlimo. La urbo ĉiam estis centro de grandaj poetoj, verkistoj, historiistoj, politikistoj, akademiuloj kaj kantistoj, kiel ekzemple Nalî, Mehwî kaj Piramerd[1].

Sulajmanija
arabe: السليمانية, kurde: سلێمانی
provinca ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: سلێمانی
Lando Irako Irako
Aŭtonoma regiono Kurdio
Gubernio Gubernio Sulajmanija
Historiaj regionoj
Situo Sulajmanija
 - alteco 859 m s. m.
 - koordinatoj 35° 33′ 53″ N 45° 25′ 52″ O / 35.56472 °N, 45.43111 °O / 35.56472; 45.43111 (mapo)
Loĝantaro 1 041 490 (2009)
Fondita 1784
Horzono Araba standarda tempo (UTC+3)
Situo enkadre de Irako
Situo enkadre de Irako
Situo enkadre de Irako
Vikimedia Komunejo: Sulaymaniyah
Retpaĝo: www.sulygov.com
Map

Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma gubernio Sulajmanija. Sulajmanija estas ĉirkaŭata de la Azmar Teritorio, Goizja Teritorio kaj Kaiŭan Teritorio nordoriente, la Barananaj Montoj sude kaj la Taslujaj Montetoj okcidente. La urbo suferas duonaridan klimaton kun tre varmaj kaj sekaj someroj kaj tre malvarmaj vintroj. Sulejmanijo estis historia ĉefurbo (el 1784 al 1850) de la kurda princlando de Baban, fondita de la otoman-kurda princo Ibrahim Pasha Baban. Ĝi havas 759 508 loĝanton.

Kulturo redakti

Sulajmanija estas la nura urbo en duda Kurdio kiu regule festas Mondan Muzikan Tagon. Dum ekskurseto al la urbo, ĵurnalisto laboranta por la BBC diris pri la klara kulturo de Sulaymaniyah la jenon: "Kulturo estas ege grava por la kurda popolo, precipe en Sulajmanija (سلێمانی ), sed ekzistas forta emo al okcidenta kulturo - modernigo kaj konsumismo - ekigite eble per la satelitajn televidojn, al kiuj ili havas aliron depost kiam la kurdoj tie komencis prizorgi siajn proprajn aferojn[2]

Referencoj redakti

  1. (en) Is the Paris of Iraq "Sulaimani city, on verge of economic collapse?". Kurd Net – Ekurd.net Daily News, la 21-an de septembro 2016.
  2. (en) "Kurdistan diary: Day Three". KurdishGlobe. la 28-an de oktobro 2006. Arkivite de la originalo, la 10-an de marto 2012.