Sultanlando de la Virinoj

periodo de 130 jaroj, dum kiu la kortegaj virinoj (ĉefe la patrinoj kaj edzinoj de la sultano) havis egan povon super la ŝtato de Otomana Imperio
(Alidirektita el Sultanlando de Virinoj)

La Sultanlando de la Virinoj (en turka: Kadınlar saltanatı) estis periodo de eksterordinara politika influo farita de edzinoj kaj patrinoj de la Sultanoj de la Otomana Imperio. Tiu fenomeno en la komenco de la moderna periodo, proksimume inter la jaroj 1533 kaj 1656, startis dum la regado de Sulejmano la 1-a pere de lia geedziĝo al Hürrem Sultan (konata ankaŭ kiel Roksolana).[1] Tiuj sultanoj estis ĉu la edzinoj de la Sultano, referencataj kiel Haseki Sultan, aŭ la patrinoj de la Sultano, konata kiel Valida Sultanino. Multaj el tiuj virinoj estis de slavaj devenoj, kutime ĉe la sultanlando, ĉar proksimaj kandidatoj estis konsiderataj risko por la Sultano, kiu preferis ne havi personajn boparencojn, kaj krome slavulinoj estis konsiderataj allogaj ĉe tjurkaj popoloj (kaj ne nur).[1] En tiu epoko, Haseki kaj Validaj Sultaninoj havis politikajn kaj sociajn povojn, kio rajtigis ilin influi super la ĉiutaga fluo de la imperio, same super la petoj por konstruo de gravaj konstruaĵoj, kaj por bonfaraj vorkoj, kiel ĉe la Validsultana Moskeo.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kumar, Lisa, eld. (2017). Encyclopedia of World Biography. Farmington Hills, MI: Gale. pp. 305–306. ISBN 9781410324139.

Bibliografio redakti

  • İlhan Akşit. The Mystery of the Ottoman Harem. Akşit Kültür Turizm Yayınları. (ISBN 975-7039-26-8)
  • Kathernie Nouri Hughes "The Mapmaker's Daughter" The Confessions of Nurbanu Sultan, 1525-1583.(ISBN 978-1-88-328570-8)
  • Leslie P. Peirce. The Imperial Harem: Women and Sovereignty in the Ottoman Empire. Oxford University Press (1993). (ISBN 978-0-19-508677-5)

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Sultanlando de Virinoj en Vikimedia Komunejo