Sulz AG

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 nov. 2018.

Sulz estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro parto de la komunumo Laufenburg en la Distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la antaŭa komunumo Sulz fariĝis parto de la distriktĉefurbo Laufenburg.

Sulz
Blazono de Sulz
Blazono de Sulz
Blazono de Sulz
Preĝejo de Sulz
Preĝejo de Sulz
Preĝejo de Sulz
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Komunumo(j) Laufenburg
Geografia situo CH1903: 649590 / 265219 (mapo)47.5358333333338.0972222222222Koordinatoj: 47° 32′ N, 8° 6′ O; CH1903: 649590 / 265219 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 1132
Areo 12,21 km²
Alteco 381 m super marnivelo
Poŝtkodo 5085
Mapo de Sulz
Mapo de Sulz
Mapo de Sulz
vdr

Geografio

redakti

Sulz situas ĉe la norda deklivo de la monto Schienberg, kies kresto kun alteco de 692 m s.m. estas la plej alta punkto de la iama komunumo, kaj la suda bordo de la rivero Rejno, kie troviĝas kun 300 m s.m. la plej malalta punkto de la komunumo. La areo de la iama komunumo kun escepto de la bieno Rheinsulz kongruas kun la valo de la rivereto Sulzbach, kiu fontas sur la monto Schienberg kaj alfluas al Rejno. Al la eksa komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Nussbaumen.

Trafiko

redakti

La vilaĝo Sulz estas konektita per poŝtaŭtolinio kun la svisa urbeto Laufenburg. La fervojlinio de Laufenburg al Koblenz ek de 1993 por la persontransporto estis fermita kaj funkcias nur ankoraŭ por vartransporto.

Historio

redakti

La unua skriba mencio de Sulz datiĝas el la jaro 1260 en dokumento el la jaro 1260, kies protektvoktoj estis la Habsburgoj. La Sulzvalo en mezepoko formis landkomunuman korton de la monaĵejo, el kiu estiĝis al 23-an de septembro 1710 la komunumo Sulz. Post la konkero de la Frick-Valo fare de la francaj revolucitrupoj fine de la 18-a jarcento Sulz formis parton de franca protektejo, kiu en la jaro 1802 kiel Kantono Frick estis integrita al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio. Fine de 2009 la Sulz ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma komunumo kaj fariĝis parto de la urbo Laufenburg.[1]

Vidu ankaŭ

redakti
  • Aliaj lokoj kun la nomo Sulz

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti