Summis desiderantes affectibus

Summis desiderantes affectibus (dezirante kun tre forta ardo) estas la komencaj vortoj de papa buleo promulgita la 5-an de decembro 1484 de papo Inocento la 4-a, en kiu estas asertata la neceso ĉesigi la herezon kaj la sorĉaferojn en la regionoj de la Valo de la Rejno, kaj estas ŝarĝitaj por realigi la celon en la tuta Germanio la dominikanaj fratuloj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger (aŭtoroj de Malleus maleficarum), kiel inkvizitoroj.

Summis desiderantes affectibus
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Inocento la 8-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 5-a de decembro 1484
Loko Romo
vdr
PAPAJ BULEOJ
“SUMMIS DESIDERANTES AFFECTIBUS”
titolo = Summis desirantes affectibus (Dezirante kun tre forta ardo)
papo = Inocento la 8-a
tipo = buleo
jaro = 1484
temo = nomumo de inkvizitoroj kontraŭ sorĉistafero kaj herezo
blazono de Inocento la 8-a
Papo Inocento la 8-a

La buleo estis verkita kiel respondo al la instigo de Kramer kaj Sprenger kiuj pro la sama celo estis petintaj aŭtoritan permeson persekuti sorĉistaron. Antaŭe, fakte, la ekleziaj aŭtoritatoj estis tion malpermesinta por la inkviziciaj tribunaloj dum la ekleziaj lokaj aŭtoritatoj rifuzadis ĉiun kunlaboradon kun la du. (Kors and Peters, 2000: 177). Kramer kaj Sprenger profitis de Summis desiderantes ĝin farante prefaco de Malleus maleficarum, kiu estis presita du jarojn poste (1486) (Russell: 229).

La buleo rekonis, male ol la pasinton kiam estis malpermesite al Inkvizicio krimigi kaj procesi tiun geularon ĉar "frukton de fantaziaĵoj, la ekziston de sorĉitaĵoj kaj koncedis plenan aprobon al la persekuto kaj aranĝigis ĉion necesan por elimini la fenomenon. Esence la buleo ripetas la konkludojn atingitajn de la du verkistoj pri la disvastigo de la hereza fenomeno en tiu germana Rejna zono, precipe en la diocezoj de Majenco kaj Kolonjo, Trivero, Salzburg kaj Bremeno.[1]. La encikliko-buleo minacis per la puno de la ekskomuniko iun ajn kiu provus obstakli la inkvizitorojn. (Darst, 1979: 299).

La promulgo de tiu buleo kaj precipe per la agado de la du inkvizitoroj provokis gravan Ĉasadon de la sorĉistinoj.

Eroj de la buleo “Summis desiderantes affectibus” redakti

“Dezirante... ke la katolika kredo... kresku kaj floru kiel eble plej amplekse, kaj ke ĉiuj herezoj kaj koruptecoj estu forigitaj el la landoj de la fideluloj, tion ni dekretas... Kaj alvenis ĵuse al nia oreloj... ke en kelkaj regionoj de la Alta Germanio, kiel Majenco, Kolonjo, Treviro, Salzburg kaj Bremeno, multaj ambaŭseksaj homoj, ... renegante la katolikan kredon... , sin forlasis al demonoj viraj kaj inaj, kaj ke, pro ilia sorĉistaĵoj, flatoj, magiaĵoj, kaj aliaj abomenaj praktikoj... ili estigis sian ruinon same kiel por iliaj gefiloj, bestoj, kaj la fruktoj de la tero... same kiel de viroj kaj virinoj, de grego kaj brutaro, de vitejoj kaj fruktoĝardenoj... ke ili turmentis kaj torturis, trudante hororajn suferojn kaj angorojn, kaj spiritajn kaj korpajn, homojn, brutarojn, gregojn, bestojn, malebligante ke viroj generu kaj virinoj koncipu, instigante por ke neniu geedziĝo sekse plenumiĝu, kaj ke, ordinare, ili ne konfesas siajn kulpojn ... kaj sin makulas per multaj aliaj abomenaj krimoj kaj pekoj... liverante skandalan kaj pereigan ekzemplon al la popoloj..."

Kaj, kvankam niaj tre amataj filoj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger, membriĝantaj en la ordenoj de la Fratuloj Predikantaj, profesoroj pri teologioj, jam oficialigitaj... inkvizitoroj de la hereza malvirteco per niaj apostolaj leteroj, la unua en la supera Germanio, la dua en iuj zonoj de Rejno... tamen iuj ranguloj de la loka klerikaro kaj laikaro... pro tio ke en la nomumiga suprecitita letero tiuj provincoj... kaj personoj kaj la rilataj krimoj ne estis aparte laŭnome indikataj... asertas ke tiuj ĉi ne estas neniamaniere cititaj (en tiu leteroj)... kaj do la supermenciitaj inkvizitoroj neprave inkvizitore agadus en provincoj, urboj, teritorioj, kaj en aliaj lokoj detaligitaj, kaj ke al ili ne estus permesite procedi en la punoj, enprizonigo kaj en la korekto de personoj pro la krimoj supermenciitaj..."

“Ĉar en la provincoj tiuj krimoj kaj ofendoj restas senpunaj, por forigi ĉiun malhelpon ĉiumaniere obstaklantan la supermenciitajn inkvizitorojn, kaj por malhelpi ke la makulo de la herezo disvastigu, rilate tiujn malbonojn, sian infekton kaŭzante la ruinon de senkulpuloj, Ni dekretas fondite sur nia apostola aŭtoritato, ke estu koncedita al la supermenciitaj inkvizìtoroj praktiki sian inkvizitoran oficon en la supercititaj regionoj, kaj procedi al la korekto, enprizonigo kaj puno por la supermenciitaj personoj, pro la krimoj kaj la kulpoj supermenciitaj...”

“Kaj por plia sekureco, ni garantias al supreindikitaj inkvizitoroj, kiuj nun estas akompanataj de nia amata filo Johannes Gremper, sacerdoto de la diocezo de Konstanco, majstro pri artoj, ke la ĉi-tiea notario, aŭ iu ajn publika notario, povu laŭjure praktiki, kontraŭ iun ajn personon je iu ajn rango kaj kondiĉo, la superdiritan inkvizician oficon, korektante enprizonigante, punante kaj punkorektante laŭ la mezuro de iliaj kulpoj, la personojn kiujn ili trovos kulpaj pri kio dirita”.

“Kaj ili devas havi plenan povon kaj tutan liberon proponi kaj prediki la vorton de Dio al la Fideluloj, en ĉiu kaj ĉiuj paroĥaj preĝejoj de la superdiritaj diocezoj, tiom ofte kiom ili juĝos necese kaj konvene...”.

“Kaj krome ni altrudas al la episkopo de Trasburgo ke li malhelpu ke estu molestitaj aŭ obstaklataj (la inkvizitoroj) ĉiunmaniere ... Povu efikis la ekskomuniko, suspendo el la pastraj oficoj, la interdiktado, kaj ankaŭ aliaj gravaj verdiktoj, cenzuroj kaj punoj”.

Bibliografio redakti

  • Black, George F. 2003. Calendar of Cases of Witchcraft in Scotland 1510 to 1727. Kessinger Publishing. ISBN 0-7661-5838-1.
  • George Lincoln Burr, The witch-persecutions, 1907, eldonisto Philadelphia, The Department of History of the University of Pennsylvania.(bibrec[rompita ligilo])
  • Published in the series: Translations and reprints from the original sources of European history ; v. 3, no. 4.
  • Darst David H., 1979, Witchcraft in Spain: The Testimony of Martín de Castañega's Treatise on Superstition and Witchcraft (1529), revuo=Proceedings of the American Philosophical Society, volumo 123, p. 298-322 [1]
  • Kors, Alan Charles, and Peters, Edward. 2000. Witchcraft in Europe, 400-1700: A Documentary History. University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-1751-9.
  • Russell, Jeffery Burton. Witchcraft in the Middles Ages. Cornell University Press. Ithaca, NY. 1972
  • Bolzoni, Le Streghe in Italia, Bologna 1963

Eksteraj ligiloj redakti

  • [2] Cathopedia, reta katolika enciklopedio
  • [3] Diverslingva teksto de Summis desiderantes affectibus

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Black, 2003, p. 6.