Sunda forkovostulo
La Sunda forkovostulo (Enicurus velatus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.
Sunda forkovostulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sunda forkovostulo, masklo
Sunda forkovostulo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Enicurus velatus (Temminck, 1822) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ankaŭ la Sunda forkovostulo estas birdo de nigraj supraj partoj, sed ne tiom nigraj kaj nek tiom etendaj kiom ĉe la Malgranda forkovostulo, ĉar estas pli griza kaj la brusto estas blanka. Ankaŭ la blanka frunto ne estas tiom etenda kaj estas pli suba, tiel ke ĝi inkludas la nigrajn okulojn. La subaj partoj estas blankaj, sed kun grizaj punktoj en flankoj de brusto. Estas blankaj la pugo kaj la fina bordo de la vostoplumoj kiuj estas laŭgradaj. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj.
Tiu ĉi specio estas endemia de Indonezio, kio nomigas la specion. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Enicurus velatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.