Supera Tribunalo de Israelo

kortumo de Israelo

La Supera TribunaloSuprema Tribunalo (aŭ Kortumo, en hebrea: בית המשפט העליון, Beit haMishpat ha'Elyon) estas la plej alta instanco de la justica sistemo de la ŝtato Israelo, kaj la lasta kortumo, kun la potenco de jura revizio. Male aliaj naciaj kortumoj, ĝi ne servas kiel konstitucia kortumo ĉar Israelo ne havas konstitucion, sed antataŭ havas bazajn leĝaron, kiu servas simile al konstitucio.

Supera Tribunalo de Israelo.
La Suprema Tribunalo de Israelo kun la tiamaj ĉefministro kaj la prezidento.

Konsistanta el la Ĉefĵuĝisto de Israelo kaj 15 juĝistoj, ĝi havas ampleksajn potencojn en la formo de originaj, apelaciaj kaj konsilaj jurisdikcioj.

La kortumo havas sian sidejon en Jerusalemo, aktuala ĉefurbo de la ŝtato. Ties teritoria atingo estas la tuta ŝtato kaj teritorioj sub ĝia kontrolo, do inkluzive de la palestinaj teritorioj.

La Kortumo elsendas instrukciojn por la funkciado de la pli malsupraj tribunaloj. Ĝi ankaŭ estas la lasta rimedo kontraŭ la decidoj de distriktaj tribunaloj.

Ekde 2017 la estro estas Esther Hayut.

Eksteraj ligilojRedakti

Koordinatoj: 31° 46′ 51″ N 35° 12′ 13″ O / 31.78083 °N, 35.20361 °O / 31.78083; 35.20361 (mapo)