Supraĝermana-raeta limeso

La Supraĝermana-raeta limeso estas 550 km longa parto de la iamaj eksteraj limoj de la romia imperio inter Rejno kaj Danubo. Ĝi iras de Rheinbrohl ĝis Kastell Eining ĉe Danubo. La supraĝermana-raeta limeso estas surtera monumento kaj ekde 2005 monda heredaĵo de UNESKO.

Supraĝermana-raeta limeso
Koordinatoj49° 47′ 47″ N, 9° 9′ 27″ O (mapo)49.7963888888899.1575Koordinatoj: 49° 47′ 47″ N, 9° 9′ 27″ O (mapo)

Supraĝermana-raeta limeso (Germanio)
Supraĝermana-raeta limeso (Germanio)
DEC
Supraĝermana-raeta limeso
Supraĝermana-raeta limeso

Map
Supraĝermana-raeta limeso
Vikimedia Komunejo:  Upper German - Raetian Limes [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Mapo de la supraĝermana-raeta limeso
Mapo de la supraĝermana-raeta limeso
Lando  Germanio
Tipo kulturo
Kriterioj (ii)(iii)(iv)
Fonto http://whc.unesco.org/en/list/430
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 49° 47′ 47″ N, 9° 9′ 27″ O (mapo)49.7963888888899.1575Koordinatoj: 49° 47′ 47″ N, 9° 9′ 27″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 2005  (29-a sesio)
Plia jaro de etendo 2008
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
rekonstruita gardturo el ligno, starigita 2008

Esprimo redakti

 
la kastrumo Saalburg. rekonstru-provo el la jaroj 1899 ĝis 1907

La esprimo limeso signifas en la latina lingvo origine „limvojo“ respektive „senarba strio“. Romia limeso estas la romia limfortikaĵo je la eksteraj limoj de la romia imperio. Supraĝermana- raeta limeso estis la plej longa fortikita landlimo en en Eŭropo dum la tempo de la romia Imperio. Ĝi preskaŭ ne sekvas naturajn limojn kiel riveroj aŭ montaroj. Nur je malmultaj kilometroj inter Großkrotzenburg kaj Miltenberg ĝi sekvas la riveron Majno. La aliaj limesoj en Eŭropo formas ofte riverojn kiel la Rejno (malsupra ĝermana limeso) kaj la Danubo (danuba limeso).[1]

Funkcioj redakti

Fakuloj jam de longe diskutas la funkcion de la romiaj limesoj. Laŭ la plej novaj esploroj pravigas la hipotezon, ke minimume la Supraĝermana-raeta limeso ne unuavice estis militara fortikaĵo aŭ demarkacia linio, sed pli reale gardata ekonomia limo al la neromiaj landoj. Kiel defendlinio la limeso apenaŭ taŭgis. La romia imperio plivastigis sian influzonon pere de lerta ekonomia politiko al nordoriento. Multaj limtransirejoj montras tion. Ili estas gardataj de romiaj soldatoj, sed ebligas ekonomian interŝanĝon. La multnombraj romiaj trovitaĵoj en la „libera Ĝermanio“ (ĝis Jutlando kaj Skandinavio) montras tion. Ankaŭ la romianoj provis de tempo al tempo loĝigi romiajn legionanojn trans la limo sur libera teritorio aŭ varbi en la apudlimaj teritorioj helptrupojn. Tiel la romanigado de la loĝantoj atingas ankaŭ homojn trans la limeso.

 
la limesa pordego Dalkingen (WP 12/81), kiu estis konstruata en kvin fazoj
 
ĉe WP 12/77 estis rekonstruitaj parton de la limesamuro (Mahdholz)
 
mapo de la graflando Hanau de Friedrich Zollmann 1728, en ĝi frua desegno de la limeso, nomata Reliquiae munimenti Romani sive Lineae adversos Germanos erectae, hodieque Pfalgraben, Pfolgraben vel Polgraben dictae.

Itineroj de la limeso redakti

Post la mezurado kaj fiksado de la precizaj vojo de la limes oni dividas la 550 km longan limeson en jenaj itineroj :

Konstruhistorio redakti

Historia evoluo redakti

La antaŭhistorio de la limeso reiris ĝis la jaro 9 p. K., kiam la romianoj sub militestro Varus en la t.n. Batalo de Varus malgajnis komplete kontraŭ la ĝermanoj sub ilia gvidanto Arminio. Entute tri romiaj legionoj pereis dum tiu provo plivastigi la imperion direkte al la Elbo. Post tiu katastrofo la romianoj retiriĝas el la maldekstra flanko de la Rejno kaj la dekstra flanko de la supera Danubo.

Cent jarojn malpli frue Romo decidis mallongigi la limon inter Rejno kaj Danubo kaj aneksis ankaŭ agrikulture kaj ekonomie allogajn teritoriojn, ekzemple Wetterau. La Supraĝerman- raeta limeso evoluiĝis en pluraj ŝtupojel nura gardista vojo ene de nearba strio, kiun ili hakis en la ĝermanaj arbaroj. En la mezmontaro Odenwald dum la jaroj 107/110 respektive 115 estis starigataj lignaj gvatturoj.[2] Tiuj ĉirkaŭ 10 m altaj lignaj gvatturoj estis ĉirkaŭita de teraj remparoj kaj havis vidkontakton inter si. La averaĝa distanco estis ĉ. 800 metroj. La elkonstruo okazis ne unuece . Ekzemple en Supra Ĝermanio la finkostruo okazis ĉ. 40 jarojn pli frue ol en Raetio.

La plej maljunaj dendroĥonologia rezultoj el la komenco de la raeta kastrumo Buch estis el majo /junio 161 p.K..[3].[4][5] dendroĥronologiaj esploroj ĉe palisadaj traboj proksime al la limesa pordego apud la monto Schwabsberg en la distrikto Ostalb montris, ke la sekvinta konstruŝupo tie jam okazis 165 p.K.[6]

En la hodiaŭa Wetterau ĉe la kastrumo Marköbel la palisadoj jam datiĝas je la jaro 120 p. K.

Pliajn gravajn dendroĥronologiajn datumojn de la konstruado inter 120 kaj 169 donas la sekva tabelo:

provinco trovejo dato de faligo priskribo
Germania superior Marköbel vintro 119/120, printempo 120 p.K:[7] limesa palisado
Germania superior Benefiziarier-Weihebezirk Osterburken vintro 159/160 p. K.[8] pluraj konstrulignoj en la valo de Kirnau
Germania superior Murrhardt 159 p.K.[9] arbarranda arboŝelo, puto en la Retentura de la kastrumo
Germania superior orienta kastrumo Welzheim 165 a.K.[10] ŝeligaĵo puto 2
limo Germania superior/Raetia Rotenbach-valo vintro 163/164 p. K.[9] limesa palisado aŭ ligna ponto malantaŭ la palisado[11]
Raetia Kastrumo Aalen 160 +/– 10p. K.(arboenskribaĵo el la jaroj 163/164)[12] ligna antaŭhalo
Raetia Vicus Buch absoluta datumado 161 p. K.[13] ŝeligaĵo puto 2 kaj latrino 8
Raetia Schwabsberg „aŭtuno 165, eble printempo 166“[14] limespalisado, kverka ligno, 1969 elfosita, 4 provaĵoj, unu peco kun kompleta eĝo
Raetia Schwabsberg 165 p. K.[15] limespalisado, kverka ligno, 1974 elfosita, 7 pruvaĵoj
Raetia Mönchsroth 160 p. K.[16] limespalisado; abia ligno, 1992 elakvigita el al lageto Schindhausweiher.
Raetia Gunzenhausen 162 p. K.[16] limespalisado; inter 1895 kaj 1898 elfosita kverka ligno Altmühlwiesen.
Raetia Gunzenhausen 166 +/–10 p. K.[16] limespalisado; 1975 elfoita kverka ligno

La unue konstruitaj veterdisfalemaj lignaj turoj estis pote anstataŭitaj per ŝtonaj konstruaĵoj. Ankaŭ la limeso estas konstruita diversmaniere. La dendroĥronologiaj esploroj de bone konservita fostengrado sur la raeta limeso proksime de la Kastrumo Dambach montris, ke la ligno estas el la vintro 206/207 p. K.[17] Tial evidentiĝas, ke la lignaj palisadoj en Raetio aĝis jam ĉ. 45 jaroj.

Mezurteknikaj Specialaĵoj redakti

 
fundamento de la sesangula turo (WP 9/51) en Gleichen

Ĉe la supra ĝermana limeso ekzistas pluraj partoj, kiuj elstaras pro ekzakte rekta linio, kvazaŭ ili estas desegnita per liniilo en la pejzaĝon. La eksterordinara precizeco estas ŝuldata de la uzado de la gromo fare de la romiaj geodeziistoj. La plej longa rektlinia parto, escepte de malgrandaj deviaĵoj pro la reliefo mezuras 81,259 km, de Walldürn ĝis Haghof sude de Welzheim. Temas do, pri la plej longa reklinia traceo en la grek-romia antikvo.[18][19]

Akompanata infrastrukturo redakti

 
rekonstruita okcidenta pordego de la orienta kastrumo de Welzheim apud Schwäbisch Gmünd kaj la suda fino de la supraĝermana limeso
 
helpkastrumo Abusina estante fino de la raeta limeso

La supraĝermana-raeta limeso estas akompanata en la romia apudlimaj areoj de densa reto de militaraj bazoj kaj civilaj instalaĵoj por la provizado de la soldatoj. La unuopaj instalaĵoj estas kunligitaj per densa vojreto.

En la distanco de ĉ. 10 kilometroj estis konstruataj malgrandaj kastrumoj por helptrupoj, kiuj estas la provizis la gvatturoj per soldatoj kaj agis kiam okazas atakojn. La unuaj kastrumoj ekestid ĉe la Nekaro kaj en la mezmontaro Taunus, unue al ligno ekde 150 el ŝtono. Elstaraj ekzemploj de tiuj kastrumoj estas kastumo Kastell Saalburg, la Kastrumo Kleiner Feldberg kaj la kastrumo Kapersburg, ĉiuj tri en Taunus. Speziale granda kastrumo estas kastrumo en la hodiaŭa Aalen. La kastrumoj povis peti de la legionejoj kaj de la provincaj ĉefurboj pliajn soldatojn se necesas.

Ĉirkaŭ la kastrumoj estiĝis pli aŭ malpli grandaj setlejoj (latine: vici). Ĉi- tie vivis la familioj de la soldatoj, komercistoj,metiistoj kaj anoj de aliaj profesioj.

Pereo redakti

vidu la ĉefartikolon: limespereo Pri la epoko de la pereo de la supraĝermana-raeta limeso ekzistas nur tre malmultaj skribaj fontoj. Historiistoj longtempe kredis ke ĝermanoj ŝturmataktis la limeson en la jaroj 259 kaj 260 p. K. , tiam la konstruaĵo detruiĝis. Novaj arĥeologiaj trovoj kaj scioj montras, ke ke la detruo en la 3a jarcento estis malrapida kaj iam post iama.Krome estis diferenco inter la supra ĝermana kaj la raeta limesodetruo.

Bataloj sub Severus Alexander redakti

Jam ekde la malfrua 2a jarcento la premo fare de la ĝermanoj kontraŭ la norda romia limo kreskis,.[20] Imperiestro Commodus renovigis kaj pligrandigis ĉ. 185 plurajn limesinstalaĵojn. 213 imperiestro Caracalla faris militiro kontraŭ la teritorioj trans la limeso. La ĉefa kialo por la pliaj atakoj kontraŭ la limeso estas tamen la reduktado de la nombroj de soldatoj ĉe la limeso, ĉar la orientaj provincoj bezonas pliajn soldatojn. Tie la romia imperio ricevis rivalon en la en la jaro 224 p. K. fondita persa Sasanida imperio. Kiel reago pli kaj pli da trupoj, speciale rajdistaj trupoj, Romo forprenis de la limeso kaj sendis ilin al la limo kontraŭ la sasanidoj.

La ĝermanoj eluzas la malfortecon de la romianoj kaj, precipe la alamanoj atakis, la limeson en 233 p. K. rabis kaj detruis la regionon. Pluraj kastumoj, inter ili la Kastrumo Saalburg, estsi detruitaj.[21]

Ekonomia malprospero redakti

 
rekonstruado de palisadoj kaj fosaĵoj proksime de Saalburg

La fortikaĵoj estis renovigataj post la spertoj kaj raboj de la jaro 233. Multaj detruitaj civilaj setlejoj tamen ne estis rekonstruitaj samskale kiel antaŭe. Ne nur multaj loĝdomoj kaj banejoj estis rekonstruitaj, sed kompletaj kastrumoj poste estis pli malgrandaj ol antaŭe

La kial por la malrapida kaj cedema rekonstruo estis mankantaj rimedoj el Romo.

Ĝermanaj militiroj en la jaro 259/260 p.K. redakti

 
marodadoj de la alamanoj (oranĝkolora), jutungoj (ruĝa) kaj frankoj (magentkolora) en la jaro 260 p.K.. – N=Neupotz, A=Augsburg

Numismatikaj kaj dendroĥronologiaj esploroj montras, ke verŝajne la raeta parto de la limeso baldaŭ post 254 p.K., dum la regnotempo de imperiestro Valerian (253–260) estis forlasata.[22].[23] Male al tio la suda supraĝermanaj partoj de la limeso restis funkcianta ankoraŭ kelke da jaroj.[24]

La limeso hodiaŭ redakti

 
Limes bei Lich, Hessen, Mai 2006
 
moderna prezentado de restaŭrita ŝtontura fundamento (WP 14/17) kun akompanata migrovojo[25]

La limeso estas en Germanujo termonumento de internacia signifo. Kelkaj partoj de la supraĝermana-raeta limeso estis rekonstruataj. Ekzemploj estas la kastrumo Saalburg apud Bad Homburg vor der Höhe, la kastrumo Aalen kun iliaj romiaj muzeoj.

Monda kulturheredaĵo redakti

 
flanka pordego(porta principalis) de la Kastumo Saalburg

Je la 15a de julio 2005 la Supraĝermana- raeta limeso estis agnokita de UNESKO kiel monda kultura heredaĵo

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Supraĝerman-raeta limeso entute

bazaj scioj
  • Ernst Fabricius, Friedrich Leonhard, Felix Hettner, Oscar von Sarwey k.a. Der obergermanisch-raetische Limes des Roemerreiches. Hrsg. v. d. Reichs-Limeskommission mind. 15 Bände. O. Petters, Heidelberg/Berlin/Leipzig 1894–1937 (parte represo Codex-Verlag, Böblingen 1973; vollständiger Nachdruck: Greiner, Remshalden 2005ff., ISBN 3-935383-72-X, ISBN 978-3-935383-61-5).
    • al tio Jürgen Oldenstein (eld.): Der obergermanisch-rätische Limes des Römerreiches. Fundindex Fundindex. Zabern, Mainz 1982, ISBN 3-8053-0549-4.
  • Dietwulf Baatz: Der römische Limes. Archäologische Ausflüge zwischen Rhein und Donau. 4. Aufl. Gebrüder Mann, Berlin 2000, ISBN 3-7861-1701-2.
  • Thomas Becker, Stephan Bender, Martin Kemkes, Andreas Thiel: Der Limes zwischen Rhein und Donau. Ein Bodendenkmal auf dem Weg zum UNESCO-Weltkulturerbe. (= Archäologische Informationen aus Baden-Württemberg. Heft 44). Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2001, ISBN 3-927714-60-7.
  • Anne Johnson: Römische Kastelle des 1. und 2. Jahrhunderts n. Chr. in Britannien und in den germanischen Provinzen des Römerreiches. (= Kulturgeschichte der antiken Welt. Bd 37). Zabern, Mainz 1987, ISBN 3-8053-0868-X.
  • Martin Kemkes: Der Limes. Grenze Roms zu den Barbaren. 2., überarbeitete Auflage. Thorbecke, Ostfildern 2006, ISBN 3-7995-3401-6.
  • Hans-Peter Kuhnen (eld.): Gestürmt – Geräumt – Vergessen? Der Limesfall und das Ende der Römerherrschaft in Südwestdeutschland. Württembergisches Landesmuseum, Stuttgart 1992, ISBN 3-8062-1056-X.
  • Rudolf Pörtner: Mit dem Fahrstuhl in die Römerzeit. Econ, Düsseldorf 1959, 1965; Moewig, Rastatt 1980, 2000 (div. weitere Ausgaben), ISBN 3-8118-3102-X.
  • Britta Rabold, Egon Schallmayer, Andreas Thiel (eld.): Der Limes. Die Deutsche Limes-Straße vom Rhein zur Donau. Theiss, Stuttgart 2000, ISBN 3-8062-1461-1.
  • Egon Schallmayer: Der Limes. Geschichte einer Grenze. C. H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-48018-7 (Knappe, aktuelle Einführung.)
  • Hans Schönberger: Die römischen Truppenlager der frühen und mittleren Kaiserzeit zwischen Nordsee und Inn. In: Bericht der Römisch-Germanischen Kommission. 66, 1985, S. 321–495.
  • Andreas Thiel: Wege am Limes. 55 Ausflüge in die Römerzeit. Theiss, Stuttgart 2005, ISBN 3-8062-1946-X.

partoj

  • Willi Beck, Dieter Planck: Der Limes in Südwestdeutschland. 2. Auflage. Konrad Theiß Verlag, Stuttgart 1987, ISBN 3-8062-0496-9.
  • Thomas Fischer, Erika Riedmeier-Fischer: Der römische Limes in Bayern. Geschichte und Schauplätze entlang des UNESCO-Welterbes. Verlag Friedrich Pustet, Regensburg 2008, ISBN 978-3-7917-2120-0.
  • Jörg Heiligmann: Der „Alb-Limes“. Ein Beitrag zur Besetzungsgeschichte Südwestdeutschlands. Theiss, Stuttgart 1990, ISBN 3-8062-0814-X.
  • Cliff Alexander Jost: Der römische Limes in Rheinland-Pfalz. (= Archäologie an Mittelrhein und Mosel, Band 14). Landesamt für Denkmalpflege Rheinland-Pfalz, Koblenz 2003, ISBN 3-929645-07-6.
  • Margot Klee: Der Limes zwischen Rhein und Main. Theiss, Stuttgart 1989, ISBN 3-8062-0276-1.
  • Margot Klee: Der römische Limes in Hessen. Verlag Friedrich Pustet, Regensburg 2010, ISBN 978-3-7917-2232-0.
  • Egon Schallmayer: Der Odenwaldlimes. Entlang der römischen Grenze zwischen Main und Neckar. Theiss, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-8062-2309-5.
  • Bernd Steidl: Welterbe Limes: Roms Grenze am Main. Logo Verlag, Obernburg am Main 2008, ISBN 978-3-939462-06-4.

Mapoj redakti

  • Der Limes. Rheinbrohl – Holzhausen an der Heide. Topographische Freizeitkarte 1:25000 mit Limes-Wanderweg, Limes-Radweg, Deutsche Limesstraße. Hrsg.: Landesamt für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz in Zusammenarbeit mit dem Landesamt für Denkmalpflege Rheinland-Pfalz, Archäologische Denkmalpflege, Amt Koblenz. – Koblenz: Landesamt für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz in Zusammenarbeit mit dem Landesamt für Denkmalpflege Rheinland-Pfalz, Archäologische Denkmalpflege, Amt Koblenz 2006, ISBN 3-89637-378-1.
  • Offizielle Karte UNESCO-Weltkulturerbe obergermanisch-raetischer Limes in Rheinland-Pfalz von Rheinbrohl bis zur Saalburg (Hessen). Gemeinschaftlich hrsg. v. Deutsche Limeskommission, Generaldirektion Kulturelles Erbe – Direktion Archäologie, verein Deutsche Limes-Straße, Landesamt für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz. – Koblenz: Landesamt für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz 2007, ISBN 978-3-89637-384-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Dietwulf Baatz: Die Saalburg – ein Limeskastell 80 Jahre nach der Rekonstruktion. In: Günter Ulbert, Gerhard Weber (Hrsg.): Konservierte Geschichte? Antike Bauten und ihre Erhaltung. Konrad Theiss Verlag. Stuttgart 1985, ISBN 3-8062-0450-0, S. 126; Abb. 127.
  2. (komparu: Klaus Kortüm: Zur Datierung der römischen Militäranlagen im obergermanisch-raetischen Limesgebiet. In: Saalburg-Jahrbuch. 49, 1998, Zabern, Mainz, S. 5–65, und Egon Schallmayer: Der Limes. Geschichte einer Grenze. Beck, München 2006, ISBN 3-406-48018-7, S. 49–52 sowie S. 54f.)
  3. Bernhard Albert Greiner: Der Kastellvicus von Rainau-Buch: Siedlungsgeschichte und Korrektur der dendrochronologischen Daten. In: Ludwig Wamser, Bernd Steidl: Neue Forschungen zur römischen Besiedlung zwischen Oberrhein und Enns. Bernhard Albert Greiner, Remshalden-Grunbach 2002, ISBN 3-935383-09-6, S. 83.
  4. C. Sebastian Sommer: Zur Datierung des Raetischen Limes. In: Peter Henrich (Hrsg.): Der Limes vom Niederrhein bis an die Donau. 6. Kolloquium der Deutschen Limeskommission. Theiss, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-8062-2466-5, (= Beiträge zum Welterbe Limes, 6), S. 137–147; hier, S. 138.
  5. Dieter Planck: Zum Limestor von Dalkingen, Gemeinde Rainau, Ostalbkreis. In: Peter Henrich (Hrsg.): Der Limes vom Niederrhein bis an die Donau. 6. Kolloquium der Deutschen Limeskommission. Theiss, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-8062-2466-5, (= Beiträge zum Welterbe Limes, 6), S. 99–107; hier, S. 102 und 104, dort Abb. 8.
  6. Ernst Hollstein: Mitteleuropäische Eichenchronologie. von Zabern, Mainz 1980, ISBN 3-8053-0096-4, S. 115; Philipp Filtzinger (Hrsg.): Die Römer in Baden-Württemberg. 3. Auflage. Theiss, Stuttgart 1986, ISBN 3-8062-0287-7, paĝoj 488.
  7. Jörg Fündling: Kommentar zur Vita Hadriani der Historia Augusta. Verlag Dr. Rudolf Habelt, Bonn 2006, p. 610.
  8. Susanne Biegert, Johannes Lauber: Töpferstempel auf glatter Sigillata vom vorderen/westrätischen Limes. In: Fundberichte aus Baden Württemberg. Band 20. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1995, p. 549.
  9. 9,0 9,1 Bernd Becker: Fällungsdaten römischer Bauhölzer anhand einer 2350jährigen Süddeutschen Eichen-Jahrringchronologie. In Fundberichte aus Baden Württemberg. Band 6. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1981, ISBN 3-8062-1252-X, S. 369–386.
  10. Dieter Planck, Willi Beck: Der Limes in Südwestdeutschland. 2. völlig neubearbeitete Auflage. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1987, ISBN 3-8062-0496-9, p. 96.
  11. Wolfgang Czysz, Frank Herzig: Neue Dendrodaten von der Limespalisade in Raetien. In: Andreas Thiel (Hrsg.): Forschungen zur Funktion des Limes. Band 2, Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-8062-2117-6, p. 191.
  12. Dieter Planck, Willi Beck: Der Limes in Südwestdeutschland. 2. völlig neubearbeitete Auflage. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1987, ISBN 3-8062-0496-9, p. 122.
  13. Bernhard Albert Greiner: Der Kastellvicus von Rainau-Buch: Siedlungsgeschichte und Korrektur der dendrochronologischen Daten. In: Ludwig Wamser, Bernd Steidl: Neue Forschungen zur römischen Besiedlung zwischen Oberrhein und Enns. Verlag Bernhard Albert Greiner, Remshalden-Grunbach 2002, ISBN 3-935383-09-6, p. 87.
  14. Ernst Hollstein: Mitteleuropäische Eichenchronologie. von Zabern, Mainz 1980, ISBN 3-8053-0096-4, p. 115.
  15. Philipp Filtzinger (Hrsg.): Die Römer in Baden-Württemberg. 3. Auflage. Theiss, Stuttgart 1986, ISBN 3-8062-0287-7, p. 488.
  16. 16,0 16,1 16,2 Wolfgang Czysz, Frank Herzig: Neue Dendrodaten von der Limespalisade in Raetien. In: Andreas Thiel (Hrsg.): Neue Forschungen am Limes. Band 3, Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-8062-2251-7, p. 183–194.
  17. Bericht der bayerischen Bodendenkmalpflege, Fachzeitschrift des Bayerischen Landesamts für Denkmalpflege, Band 49. Verlag Dr. Rudolf Habelt, Bonn 2008, ISBN 978-3-7749-3609-6.
  18. M. J. T. Lewis (2001): Surveying Instruments of Greece and Rome, Cambridge University Press, ISBN 0-521-79297-5, S. 242, 245.
  19. Der Limes in Pfedelbach (abgerufen am 7. September 2011). Arkivita el la originalo je 2012-01-12. Alirita 2015-10-14.
  20. Martin Kemkes: Vom Rhein an den Limes und wieder zurück. Die Besetzungsgeschichte Südwestdeutschlands. In: Dieter Planck u. a.: Imperium Romanum. Roms Provinzen an Neckar, Rhein und Donau. Theiss, Stuttgart 2005, ISBN 3-8062-2140-5, S. 44–53, insbes, S. 51f.
  21. Britta Rabold, Egon Schallmayer, Andreas Thiel: Der Limes. Die Deutsche Limes-Straße vom Rhein bis zur Donau. Konrad Theiss Verlag 2000, ISBN 3-8062-1461-1, S. 79.
  22. Thomas Fischer, Erika Riedmeier Fischer: Der römische Limes in Bayern. Verlag Friedrich Pustet, Regensburg 2008, ISBN 978-3-7917-2120-0, S. 41; Marcus Reuter: Das Ende des raetischen Limes im Jahr 254 n. Chr. In: Bayerische Vorgeschichtsblätter 72, 2007, p. 77–149.
  23. Bernhard Albert Greiner: Der Kastellvicus von Rainau-Buch: Siedlungsgeschichte und Korrektur der dendrochronologischen Daten. In: Ludwig Wamser, Bernd Steidl: Neue Forschungen zur römischen Besiedlung zwischen Oberrhein und Enns. Verlag Bernhard Albert Greiner, Remshalden-Grunbach 2002, ISBN 3-935383-09-6, S. 85.
  24. Markus Scholz: Keramik und Geschichte des Kastells Kapersburg – eine Bestandsaufnahme. In: Saalburg-Jahrbuch. Band 52/53, 2002/2003. Verlag Philipp von Zabern, Mainz 2003, S. 95/98.
  25. [1] google Maps