La Batalo de VarusBatalo en la Teŭtoburga Arbaro estis batalo en 9 p.K. inter ĝermanoj kaj romianoj en ne tute certa loko de norda Ĝermanio - en la teritorio Germania Magna ne konkerita de la Romia Imperio. Ĝermanaj triboj gvidataj de Arminio (latinlingve: Arminius kaj germanlingve: Hermann) atakis kaj venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publio Kvintilio Varo - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.

La venka avanco de Hermann, priskribo de la batalo de Varus de la jaro 9 p.K., de Peter Janssen, 1873.

Historiografio redakti

 
monumento al Arminio proksime de Detmold.

La romia historiisto Tacito nomis la batalolokon "Saltus Teutoburgiensis" (Teŭtoburga Arbaro / germanlingve: Teutoburger Wald). Sed oni ne sciis, kie tio precize estis. Dum la 19-a jarcento multaj historiistoj pensis, ke la loko estis apud la urbo Detmold.

La historiisto Theodor Mommsen skribis dum 1885, ke li supozas, ke la batalo okazis en alia loko, nome en la pli norda montaro Wiehengebirge, proksime de la vilaĝo Kalkriese, 30 km norde de Osnabrück. Li konkludis tion, ĉar tie estis trovitaj romiaj moneroj.

En 1997 Tony Clunn rekomencis la serĉadon, uzante modernan elektronikan metal-serĉilon kaj tuj havis sukceson. Li trovis multajn romiajn monerojn ĉe Kalkriese. Tiuj estis de la jaroj 9 a.K. ĝis la jaro 9 p.K. Kelkaj havis aldonan stampaĵon VAR, kio estas la mallongigo de Varuso. Poste arkeologoj trovis ankaŭ armilojn, kio pruvis, ke la trovaĵoj ne estis postlasitaj de komercistoj, sed de soldatoj. Clunn ne estis historiisto aŭ arkeologo, sed estis oficiro ĉe la brita armeo, kiu havis garnizonon en Osnabrück. Li faris la esploradon en sia libertempo.

Granda plimulto de la historiistoj nun samopinias, ke Kalkriese estis la loko de la batalo. Dum la 19-a jarcento la plimulto de la historiistoj kredis, ke la batalo okazis en montaro tiam nomita Osning. Tie, proksime de la urbo Detmold monumento Hermannsdenkmal (monumento de Arminio) estis konstruita. La Osning-montaro estis renomigita al Teŭtoburga montaro. Laŭ nuna scio tio estis eraro. Oni estus devinta renomigi la pli nordan Wiehengebirge.

Sekvo redakti

La romia armeestro Germanicus dum la jaroj 15 kaj 18 post Kristo gvidis pliajn batalojn en la regiono sed ne povis venki. Poste la romianoj retiriĝis okcidenten malantaŭ la riveron Rejno. La batalo ĉe la Teŭtoburga Arbaro decidis la lingvan limon inter latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj.

Literaturo redakti

Antikvaj fontoj redakti

  • Dieter Kestermann (eld.): Quellensammlung zur Varus-Niederlage. Ĉiuj antikvaj tekstoj pri la batalo, en latina, greka, germana, Horn 1992, ISBN 3-88080-063-4
  • Joachim Herrmann (eld.): Griechische und lateinische Quellen zur Frühgeschichte Mitteleuropas bis zur Mitte des 1. Jahrtausends u. Z. Grekaj kaj latinaj fontoj pri la frua historio de mezeŭropo ĝis meze de la 1-a jarmilo p.k. Parto 1: Von Homer bis Plutarch (8. Jh. v. u. Z. bis 1. Jh. u. Z.). Berlin 1988, ISBN 3-05-000348-0; Teil 3: Von Tacitus bis Ausonius (2. bis 4 Jh. u. Z.). Berlin 1991, ISBN 3-05-000571-8
  • Hans-Werner Goetz/Karl-Wilhelm Welwei: antikva ĝermanio, eltiroj el antikvaj fontoj pri la ĝermanoj kaj iliaj rilatoj kun la romia imperio. En germana, latina, greka, 2 volumoj , WBG, Darmstadt 1995, ISBN 3-534-05958-1
  • Lutz Walther (eld.): Varus, Varus! Antikvaj Tekstoj pri la batalo en la teŭtoburga arbaro Latina-greka-germana. Reclam, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-15-018587-2.

En la supraj:

Modernaj fontoj redakti

  • Wolfgang Schlüter (eld.): Römer im Osnabrücker Land. Die archäologischen Untersuchungen in der Kalkrieser-Niewedder Senke. Rasch, Bramsche 1991, ISBN 3-922469-57-4 En germana
  • Wolfgang Schlüter: Archäologische Zeugnisse der Varusschlacht? Die Untersuchungen in der Kalkrieser-Niewedder Senke bei Osnabrück, en: Germania 70, 1992, S. 307–402.
  • Wolfgang Schlüter (eld.): Rom, Germanien und die Ausgrabungen von Kalkriese. Internacia Kongreso de la Universitato Osnabrück kaj la asocio regiono Osnabrück (Landschaftsverband Osnabrücker Land e.V.) 1996-09-02 ĝis 05 En: Osnabrücker Forschungen zu Altertum und Antike-Rezeption 1. Osnabrück 1999, ISBN 3-932147-25-1 en germana.
  • Hans B. Welling: La Varus-batalo - decida por dumil jaroj de Eŭropa historio. En Scienca Revuo 3/2007 Kun interesa tezo, kial Arminius povis sukcesi. En Esperanto