Arminio (Ĥeruska tribestro)

Arminio (Armen), latine Arminius respektive germane Hermann der Cherusker (16 a.K.22 p.K.) estis tribestro de la ĝermana tribo de ĥeruskoj. Li naskiĝis dum la jaro 1716 antaŭ Kristo kiel filo de la ĥeruska tribestro Segimero. Arminio estis trejnita kiel romia militestro, kaj akiris romian civitanecon antaŭ ol reveni al Ĝermanio, kie li gvidis armeon el pluraj ĝermanaj triboj, kiu venkis tri romiajn legiojn sub gvido de la romia armeestro Publius Quinctilius Varus dum batalo iom norde de la Teŭtoburga Arbaro (germane Teutoburger Wald) dum la jaro 9 post Kristo: tutekzakte la batalo okazis en Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme en la nuna germana federacia lando Malsupra Saksio. Flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.

Arminio
tribestro de la ĥeruskoj
Persona informo
Naskonomo Herman
Naskiĝo 16 a.K.
en Vezero
Morto 22 p.K.
en Germania Magna
Mortis pro hommortigo vd
Ŝtataneco Roma regnoGermanio vd
Familio
Patro Segimerus vd
Gefratoj Flavus vd
Edz(in)o Tusnelda vd
Infanoj Thumelicus vd
Profesio
Okupo triba militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto redakti

Pri lia batalo kontraŭ la armeo de la romia generalo Varus verkis la latina historiisto Velejo Paterkulo; parton de tiu verko oni retrovas en volumo 3 de la Antologio Latina de Gerrit Berveling.

Vidu ankaŭ redakti