Supra akvofalo de Nefcerka

Supra akvofalo de Nefcerka (slovake Vyšný nefcerský vodopád) estas akvofalo en valo Nefcerka (slovake Dolina Nefcerka), kiu estas flanka valo de Kôprová dolina (esperante: Aneta valo) en montaro Altaj Tatroj en distrikto Poprad en Slovakio. Ĉi tiu valo troviĝas malantaŭ de monto Kriváň. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervacio. Tuta teritorio apartenas al urbo Vysoké Tatry kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La akvofalon kreas Torento de Nefcerka (sk:Potok Nefcerka), kiu apartenas al riverbaseno de Váh kaj estas en la alteco de 1875 m.s.m, super la akvofalo de Kmeť, kiu estas la plej alta akvofalo en Slovakio. Ĝia alteco estas 9 m. La akvo falas en roka fendo tra sojlo, kiu restas post la retiriĝo de glaciaro en la montaro post la fino de lasta glaciepoko. Rokaĵo en kiu kreiĝis akvofalo estas granodiorito.

Akvofalo de Nefcerka - supra
akvofalo
Lando Slovakio
Rivero Torento de Nefcerka
Montaro Altaj Tatroj
Parto de lando Norda Slovakio, Distrikto Poprad
Alteco 9 m
Alto super la marnivelo 1 875 m
Geografia situo 49° 10′ 0″ N, 19° 59′ 0″ O (mapo)49.16666666666719.983333333333Koordinatoj: 49° 10′ 0″ N, 19° 59′ 0″ O (mapo)
Akvofalo de Nefcerka - supra (Slovakio)
Akvofalo de Nefcerka - supra (Slovakio)
DEC
Akvofalo de Nefcerka - supra
Akvofalo de Nefcerka - supra
Situo de Akvofalo de Nefcerka - supra
Map
de Nefcerka - supra
Larĝeco 2 m
Speciala protektado Nacia naturrezervejo Kôprová dolina
Aparteno al proktekita areo Nacia parko Vysoké Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Aliro redakti

Nuntempe akvofalo estas ne alirebla por vizitantoj pro la naturprotekto.

Vidu ankaŭ redakti

Listo de slovakaj akvofaloj

Fonto de informoj kaj bildo de akvofalo redakti

Paĝaro de Stata protekto de naturo de Slovakio pri slovakaj akvofaloj (slovake):