Suran estas rivero de Francio, en regiono Burgonjo-Franĉkonteo, kiu fontas en Ĵuraso ĉe la komunumo de Loisia en la franca Ĵuraso (departemento Jura).

Suran
"Thiole" unua vadejo, en Simandre-sur-Suran
rivero
Bazaj informoj
Situo Franĉ-Konteo kaj Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, Francio
Longeco 74 km
Akvokolekta areo 357 km²
Averaĝa trafluo 6,71 m³/s ĉe Pont-d'Ain
Fluo
Fonto Loisia (Jura (Franĉ-Konteo))
- Alteco super marnivelo 395 m
- Koordinatoj 46° 29′ 21″ N, 5° 27′ 45″ O (mapo)46.4891675.4625
Enfluejo Ain (rivero)
- Loko Varambon
- Alteco 243 m
- Koordinatoj 46° 2′ 30″ N, 5° 19′ 7″ O (mapo)46.0416675.318611
Altecodiferenco 152 m
Geografio
Landoj  Francio
Regionoj Burgonjo-Franĉkonteo, Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Trairataj urboj Pont-d'Ain
Alfluantoj
- Dekstraj Doye, Durlet, Bourney
- Maldekstraj Noëltant, Ponson
Map
Suran
vdr

Ĝi fluas en departemento Ĵuraso kaj Ain do en du regionoj Burgonjo-Franĉkonteo kaj Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi estas dekstra alfluanto al Ain (rivero).

Rivernomo redakti

La nomo de la rivero estas aliskribita : Surand

Fluvojo redakti

Fonto redakti

La rivero Suran fontas je la alteco de 395m en la vilaĝeto Loisia, en la franca Ĵuraso (departemento Jura), precize inter la lokoj "Les Combes Bœuf" kaj "les Pièces Pertan".

Vojo redakti

la rivero Suran longas 74 km. Ĝi de la komenco rekte suden iras.

Kunfluejo redakti

La rivero kunfluas en Ain ĉe la komunumo Varambon apud Pont-d'Ain.

En la valo onidiras : " ĉe Varambon, Suran perdas sian nomon".

Komunumoj trafluataj de la rivero redakti

Suran trafluas de almonto ĝis alvalo

en Jura : Loisia, Graye-et-Charnay, Gigny, Louvenne, Saint-Julien, Villechantria, Broissia, Montfleur

en Ain : Germagnat, Chavannes-sur-Suran, Simandre-sur-Suran, Villereversure, Bohas-Meyriat-Rignat, Neuville-sur-Ain, Saint-Martin-du-Mont, Druillat, Pont-d'Ain, Varambon.

Bildaro redakti

Kolekto-areo redakti

Suran trafluas tri hidrologiaj zonoj (registritaj kiel: V280, V281, V282). La kolekto-areo estas 357 km2. Tiu baseno enhavas je 51,88 % "arbaroj kaj preskaŭ naturaj medioj", je 46,26 % de «terkultivaj grundoj», je 1,68 % de «konstruitaj surfacoj», kaj je 0,20 % de «akvaj medioj» (inkluzive 0,09 % de «malsekejoj»)

Akvoscienco (hidrologio) redakti

Suran estas sufiĉe abunda rivero, kiel ĉiuj akvofluoj devenantaj de la suda parto de la Ĵuraso-montoj. Ĝia hidrologiaj fluktuadoj sanĝiĝas pro pluvoj. Tio signifas ke riveraltiĝoj okazas vintre kaj ke la akvo-kvantoj estas malgrandaj dum somero. Kaj ĉefe oni rimarkas grandajn malsamaj akvo-kvantojn laŭ la jaroj.

Fontoj redakti

Tiu artikolo estas plejparte traduko de la artikolo en la franca lingvo.