Surfingrado

(Alidirektita el Surfingre)

Surfingrado estas formo de baleto farata sur la finoj de la piedfingroj, farata eble per uzo de specialaj surfingrebligaj ŝuoj. Estas malsamaj specoj de baleto surfingre, sed grandparte ili fokusiĝas je gracio kaj specifa tekniko.

Unu piedo surfingre
Surfingre

Dancistoj devas havi sufiĉan fortecon kaj teknikan scipovon antaŭ komenci surfingradon. La evoluo de la scipovo povas preni ekde ses monatoj al tri jaroj aŭ pli longe. Ankaŭ gravas por ke la studanto komencu surfingriĝi estante de kutime minimume 10 ... 12 jaroj de aĝo; ĉi tio estas ĉar ostoj kaj kreskadaj teleroj en la piedoj estas ofte ankoraŭ ne plene malmolaj kaj surfingrado antaŭ ĉi tiu aĝo kaj povas vundi, sendepende de la forteco kaj ekzerciteco. Maleoloj devas esti tre fortaj ĉe surfingraj dancistoj.

Preparado por surfingrado redakti

Junaj infanoj interesiĝantaj en kariero en baleto kutime startas danci surfingre post kiam ili estas super la aĝo de dek unu aŭ se ili estas akceptitaj en unu el la baletaj akademioj (limigoj de akcepta aĝo varias), je la fino de la unua jaro de studo aŭ dum ilia dua jaro; pro tio en iuj baletaj akademiaj knabinoj povas starti havi surfingrajn klasoj kiam ili estas junaj ol je dek jaroj. La kaŭzo de tio ke knabinoj ne startas surfingradon kiam ili estas pli junaj estas tio ke la ostoj en iliaj piedoj estas ankoraŭ kreskantaj kaj povas esti konstante difektitaj per surfingrado, serioza pieda malformiĝo povas rezulti de startado de surfingrado tro frue; ankaŭ iliaj piedaj kaj kruraj muskoloj estas ankoraŭ ne sufiĉe fortaj por subteni ilin. Ili devus ankaŭ esti en intera aŭ plibonigita nivelo de baleto, kapabli teni elturniĝon de la koksoj dum plenumado de centraj kombinaĵoj kaj teni taŭgan baletan pozicion (rekta dorso, bona elturniĝo, kaj tiel plu). Neniu devus starti surfingradon antaŭ kiam estas permeso de la instruisto je ajnaj cirkonstancoj. En la pli seriozaj dancaj akademioj, kie knabinoj povas starti surfingradon je pli frua aĝo, kuracista konsilo estas postulata por certiĝi ke piedoj de la dancisto estas ostiĝintaj sufiĉe. Ankaŭ, en baletaj akademioj, infanoj havas kelkajn baletajn klasojn dum semajno kaj estas proksime kontrolitaj per iliaj instruistoj pri ĉiuj malfortecoj. Vundoj, kiel rompado de la maleolo, povas okazi pro junaj, malfortaj kaj netrejnitaj ostoj kaj muskoloj. Pedikuro estas maltaŭga por surfingraj dancistoj kaj surfingraj dancistoj devas ĉiam certiĝi ke ili tranĉas siajn ungojn je minimume unu tago antaŭ danca klaso aŭ elpaŝo por ke la piedfingroj adaptiĝu al la nova longo de la ungoj. Tavoloj de malviva haŭto, kaloj, kaj tiel plu sur la piedoj estas helpemaj por izolado kontraŭ la tensio de la ŝuoj. Veziketoj, karbunkloj, atletaj piedoj, tranĉoj de la piedoj, kaj eĉ sangado povas okazi kaj estas atendataj.

Kiam dancisto estas preta, preparado por surfingrado estas laŭgrada procezo. Komence, ĝi estas nur fortikigantaj ekzercoj je la manrelo - ekzemple, simple plialtiĝado al surfingre kaj reveno suben. Laŭ la instruistaj preferaĵoj kaj maniero de instruado, la dancistoj povas unue esti instruitaj al volviĝi de plataj piedoj tra duon-surfingre al surfingre kaj suben denove; tamen en la rusia kaj itala manieroj la dancisto saltas senpere de plataj piedoj al surfingre. Alia afero estas lerno kiel vere movi eksteren la piedon, eltiri la piedon, la dancisto lernas ĉi tion en teknikaj ŝuoj. Tiam variadoj en rapido kaj pozicio povas esti donataj, por eble apenaŭ kvin aŭ dek minutoj. Post inter ses monatoj kaj jaro de ĉi tiaj ekzercoj la studanto povas starti danci surfingre en la centro.

La unuaj ekzercoj je la manrelo estas kutime relevé kaj échappé farataj sur ambaŭ piedoj. Nur kiam la studanto estas plene komforta dum la paŝoj sur ambaŭ piedoj kaj la tendenoj estas fortaj sufiĉe, paŝoj finiĝantaj sur unu piedo estas prezentataj, inter ili pas de bourrée kaj retiré, unue je la manrelo kaj poste en la centro. En centra praktiko, la unuaj ekzercoj surfingre povas esti sur ambaŭ piedoj relevé kaj échappé.

Surfingra tekniko redakti

Estas kelkaj manieroj kiujn dancistoj uzas al plialtiĝo sur la piedfingrojn. En unu maniero (franca lerno, studa plano de RAD), la dancisto altiĝas sur siajn piedfingrojn volviĝante tra duon-surfingre; en la alia maniero, la dancisto saltas sur siajn piedfingroj (rusia kaj itala lernoj). En la lasta okazo, malpli granda streĉo estas aplikata al la suraj muskoloj. Pli spertaj dancistoj uzas kombinaĵon de la du teknikoj, kutime volviĝante tra por adage kaj saltante en allegro. La du teknikoj aperis en frua historio de surfingra tekniko, kiam la italaj piedvestistoj dizajnis pli pezajn piedfingrajn skatolojn por la italaj baletistinoj (ekzemple Pierina Legnani, la unua baletistino kiu ofte plenumis la 32 fouetté de Cignolago); ĉi tio permesis al ili plenumi pli malfacilajn paŝojn kaj stari sur piedfingroj pli longe. Por imiti la prodaĵoj de la italaj dancistoj, rusiaj baletistinoj ekuzis eĉ malpli elastajn plandumojn por subteniĝi dum ĉi tiuj malfacilaj paŝoj. Pro tio ke estis preskaŭ neeble esti duon-surfingre en ĉi tiuj pezaj ŝuoj, la malgranda salteto estis enkondukita. Ankaŭ modernaj rusiaj ŝuoj havi tre malelastan trunkon kompare al la francaj ŝuoj.

Dancado surfingre postulas uzon de la tuta korpo por subteno, inkluzivante la krurojn, dorson, kaj abdomenajn muskolojn. La peno esti surfingre devas esti komunigita per la tuta korpo, ne nur la kruroj; la abdomenaj muskoloj devas esti uzataj kaj la dorso devus esti konservita streĉita rekta, dum kiam la kolaj muskoloj devas esti malstreĉiĝitaj.

Estas ankaŭ malsamaj stiloj de dancado surfingre. En la klasika stilo, la dancisto staras sur la finoj de siaj piedfingroj; en la novklasikisma stilo, la piedoj estas troarkigita tiel ke la dancisto estas tute sur siaj ungoj.

La dancisto devas varmiĝi per ekzercoj je la manrelo kaj en la centro antaŭ ol plenumi rutinojn aŭ kombinaĵojn surfingre. Ĉi tiuj ekzercoj povas inkluzivi pli malrapidajn relevé, échappé kaj arabesque. Kiam preta, la dancisto faras la kombinaĵojn en la centro. Ĉi tio estas kutime gvidata per instruisto kiu emfazas taŭgan elturniĝon, eltiron de la piedfingroj kiam altiĝinte, kaj veran uzon de baleta tekniko dum surfingrado. En preparado por elpaŝoj, la surfingra dancisto lernas kaj praktikas dancadon kun dancordigisto kaj instruisto. En pli malgrandaj dancaj lernejoj, kiel ekzemple la lokaj aĵoj, la roloj de dancordigisto kaj instruisto povas esti kombinitaj per la sama persono. La dancordigisto aldonas movojn kaj pecojn al la dancoj dum preparaj praktikoj, kaj kontrolas ke la dancistoj plenumas la movojn vere. La instruisto instruas la dancadon al la dancisto, kaj ankaŭ certiĝas ke la vera tekniko estas uzata. Ili ankaŭ helpas al la dancisto lerni en kostumo kaj kun kunuloj, se bezonatas.

Historio redakti

La unua dancisto kiu dancis surfingre estis Geneviève Gosselin en 1813. Amalia Brugnoli dancis surfingre en 1823 en danco La Fée et le Chevalier de Auguste Vestris.

En 1832 baletistino Maria Taglioni dancis la pleno-longan romantikan baleton La Sylphide surfingre kaj, kvankam ŝi estis verŝajne ne la unua baletistino kiu altiĝis al surfingre, ŝi estas konsiderata kiel la ellaboranto de la moderna surfingra tekniko. Taglioni unua plialtiĝis al surfingre kun molaj baletaj ŝuoj kiuj havis plifirmigian piedfingran areon, kvankam ne tiel kiel estas en modernaj surfingrebligaj ŝuoj. La areo estis plifirmigiita per kudrado ĉirkaŭ la antaŭo kaj flankoj de la ŝuo. Malsimile al hodiaŭ, la estadoj surfingre estis tre lakonaj kaj konsistis el plejparte balancaj pozoj kaj relevé.

Kvankam surfingrado estis evoluigita de romantika baleto kaj ĝi estas grava ero de baleta danco ĝenerale, ankaŭ la aliaj stiloj de danco, inter ili, ĵaza danco, strata danco, irlanda paŝa danco kaj frapa danco havas mallongajn paŝojn, kiuj estas plenumataj sur la piedfingroj. En frapa kaj irlanda dancoj ĉi tio estas nomata kiel piedfingra staro.

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj parodia kaj vodevila dancisto Harriet Hoctor vestis surfingrebligajn ŝuojn kun almuntitaj ŝtalaj trunkoj kaj platformoj por permesi frapan dancadon surfingre. Aliaj dancistoj almuntis globlagrojn por ebligi pli rapidajn turnojn sed pro la danĝeroj de la ŝtalaj trunkoj ĉi tiaj praktikoj rapide ĉesiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti