Suzana kaj la maljunuloj (Rembrandt)

pentraĵo de Rembranto

Suzana kaj la maljunuloj estas pentraĵo de la nederlanda pentristo Rembrandt el Baroka periodo. Temas pri olesurligna pentraĵo kompletigita en 1647. Ĝi montras la historion de Suzana, el duakanona teksto el la libro de Daniel en la Biblio. La pentraĵo estas nuntempe ekspoziciata en la Gemäldegalerie en Berlino.

Suzana kaj la maljunuloj.

Priskribo redakti

La pentraranĝo estas markata per la baroka kontrasto inter la malhela fono kiu okupas preskaŭ du trionojn de la areo, dum la tuto de la historio koncentriĝas en la malsupra dekstra triono (klaroskuro). Tie estas denove kontrasto inter la ruĝa koloro (pli angule) de la vestoj de la virino kaj ŝia hela nudeco (iom pli malkdekstre); super ambaŭ kolormakuloj duarange gvatas la du maljunuloj. Denove kontraste al la hela malsupra dekstra angulo en la supra maldekstra angulo estas la malhela umbro de la palaco.

Historio redakti

 
Suzana kaj la maljunuloj de Pieter Lastman, inspiro por la versio de Rembrandt.

Rembrandt dekomence bazis sian verkon pri samnoma pentraĵo de sia instruisto, Pieter Lastman, kiun Rembrandt kopiis el desegno ĉirkaŭ 1636 kiel skizo por sia propra verko.[1] La pentraĵo kiun Rembrandt kompletigis en 1647 tamen estas tre diferenca laŭ kompono disde tiu de Lastman escepte pro iomaj similaĵoj en la fono.[2] Dum en la Suzana de Lastman la figuroj estas tre pasivaj, tiu de Rembrandt estas aktiva sceno, en kiu unu el la maljunuloj kaptas ŝin dum klopodas Suzana eskapi. La palaco en la fono ja memorigas pri la verko de Lastman.[2]

En 2015 oni malkovris, ke la pentristo kaj kolektisto Joshua Reynolds ŝanĝis Suzana kaj la maljunuloj akirinte ĝin por sia kolekto fine de la 18-a jarcento.[3][4] Skanilo per ikso-radioj montris, ke grandaj partoj de la origina verko estis surpentritaj, kaj aliaj partoj forigitaj per solviloj.[4] Reynolds faris tiujn modifojn ĉefe en la fono, lasante la figurojn de Rembrandt, la Babilonian palacon en la distanco, kaj kelkajn fonajn elementojn netuŝitaj.[4] Neklaras kiel Reynolds faris tiajn ŝanĝojn en la pentraĵo, sed ka oni scias, ke li modifis verkojn en sia kolekto.[4]

Referencoj redakti

  1. . Susanna and the Elders [Susanna im Bade] (1636).
  2. 2,0 2,1 Rosenberg, Jakob (1964). Rembrandt Life & Work. London: Phaidon Press. pp. 169–200.
  3. Susanna and the Elders en Berlina muzeo
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Neuendorf, Henri, "X-Ray Analysis Reveals Joshua Reynolds Repainted Rembrandt Masterpiece", Artnet News, 5a de Marto, 2015.

Literaturo redakti

  • Rosenberg, Jakob. Rembrandt Life and Work. London: Phaidon Press, 1964.
  • Neuendorf, Henri. "X-Ray Analysis Reveals Joshua Reynolds Repainted Rembrandt Masterpiece". Artnet News, March 5, 2015.
  • Wright, Christopher. Rembrandt and his Art. London: The Hamlin Publishing Group Limited, 1975.
  • Marx, Dalia. Ancient Jewish Prayers and Emotions: Emotions associated with Jewish prayer in and around the Second Temple period. Berlin/Boston: De Gruyter, 2015.
  • Bischoff, Cordula. "Albrecht Altdorfer's "Susanna and the Elders": Female Virtues, Male Politics". RACAR: Revue d'art canadienne / Canadian Art Review, 1996.
  • Schama, Simon. Rembrandt's Eyes. New York: Alfred A. Knopf, 1999.
  • Hofstede de Groot. "Susanna and the Elders". 1915.
  • Goetz, Hermann. "An Indian Element in 17th Century Dutch Art". Ould Holland, 1937.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Susanna and the Elders (Rembrandt) en la angla Vikipedio.