Sveta
Sveta (makedone Света) estas vilaĝo en Opština Demir Hisar en Norda Makedonio. En 2002 vivis tie 332 loĝantoj, kaj laŭ la censo de septembro 2021 estis ankoraŭ 258.[1]
Sveta | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo ![]() | |||
flago de la komunumo | blazono de la komunumo | ||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Pelagona regiono | ||
Komunumo | Opština Demir Hisar | ||
Poŝtkodo | 7240 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 258 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 16′ N, 21° 16′ O (mapo)41.26722222222221.2725Koordinatoj: 41° 16′ N, 21° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 687 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Loko, priskribo
redaktiLa vilaĝo situas sur la orienta rando de la Opština Demir Hisar. La alteco estas ĉirkaŭ 610 - 1490 m.
La areo de la vilaĝo estas ĉirkaŭ 13,9 km².
La vilaĝo situas ĉe la Nigra Rivero (Črna Reka), kiu fluas de okcidento al oriento. La regiona vojo R2339, kiu ligas Demir Hisar kaj Prilep, ankaŭ kuras en la sama direkto.
Loĝantaro
redaktiLaŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 332 homoj. Ĉiuj loĝantoj estas makedonoj.
La loĝantoj laboras ĉefe en agrikulturo. Cerealoj estas plej kultivitaj, sekvataj de tabako, terpomoj, faboj kaj ĉiaj ĝardenkultivaĵoj. Krome ĉi tie estas gardataj bovinoj, ŝafoj kaj kokaĵoj.
Referencoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Света en la makedona Vikipedio.