Aŭtovojoj en Svislando

(Alidirektita el Svisaj aŭtovojoj)

La aŭtovojoj respektive aŭtoŝoseoj de Svislando estas parte konstruataj kaj funkciigataj de la federacio (naciaj aŭtoŝoseoj) kaj parte de la kantonoj (kantonaj aŭtoŝoseoj).

Reto de la nacia aŭtovojreto

La aŭtovojreto redakti

La svisa aŭtovojreto ne komplete kongruas kun la reto de la svsiaj naciaj ŝoseoj, al kiuj ankaŭ apartenas diversaj ekspresŝoseoj, kiuj kontraŭe al la aŭtovojoj ne disponas pri po du koridoroj al ĉiu direkto kaj eĉ ĉefstratoj interne de urboj kaj setlejoj.

Numerado redakti

Ĝis la 31-a de decembro 1996 la svisaj aŭtovojoj portis na numeroj N1, N2 ... - Tiujn numerojn oni nun utiligas por la naciaj ŝoseoj, kiuj ne nepre devas esti aŭtovojoj. Por la aŭtovojoj oni nun utiligas la literon A, tamen kun la samaj numeroj kiel la rilataj naciaj ŝoseoj.

Maksimuma rapideco kaj signalado redakti

 
Simbolo por aŭtovojo en Svislando

Kiam ne ekzistas alia signalado la maksimume permesata rapideco sur aŭtoŝoseoj en Svislando estas 120km/hore. Ĝis en la 1970-aj jaroj tiu limo estis 130km/hore. Tion la Federacia Konsilio modifis dum la tiel nomita naftokrizo. Per popoliniciativo rapidemaj aŭtomobilistoj en la 1990-aj jaroj volis realtigi tiun limon, sed tiu iniciativo klare malsukcesis.

La signaloj por aŭtovojoj kaj ekspresvojoj en Svislando estas verda (dum en aliaj landoj kiel Germanio ili estas bluaj). La simboloj mem sevkas pli-malpli internacian normon. Same la vojindikiloj verdaj signifas, ke temas pri vojo aŭ tra aŭtovojo aŭ tra ekspresvojo. Bluaj indikiloj markas en Svislando dume ordinaraj ĉefvojoj, kiujn rajtas kutime utiligi ankaŭ biciklistoj dum blankaj indikiloj indikas ĉiujn ceterajn vetureblajn vojojn. Flavaj indikiloj indikas piedpadojn.

Vinjeto redakti

Por la naciaj aŭtovojoj oni bezonas vinjeton, gluendan sur la frontvitron de la aŭtomobilo, kiu validas unu kalendaran jaron kaj aĉeteblas ĉe ĉiuj doganejoj kaj poŝtoficejoj de la tuta lando. Por la kantonaj aŭtoŝoseoj oni ne bezonas vinjeton. La vinjeto kostis CHF 40.- en 2009, nuntempe 2013 estas planata kun efiko de 2014 altigi la prezon al CHF 100.-.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti