Szerecseny (sereĉenj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Tét. La loknomo estas hungare: negrulo en malnova formo.

Bazaj informoj redakti

La vilaĝo situas sub montopiedo Bakony (bakonj), laŭ fervojo inter Győr kaj Pápa, laŭ flankovojoj, en proksimeco de Tét.

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, de keltoj, de romianoj, de avaroj. La turkoj okupis la vilaĝon, la loĝantaro tributis al la turkoj. En 1798 incendio okazis.

La katolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Emeriko de Hungario konstruiĝis en 1736, la kalvinana preĝejo en 1773, la luterana preĝejo en 1948. Apud la vilaĝo fiŝlagoj troviĝas.