Tadeo Kazimiro Hodakowski

pola esperantisto kaj gimnazia instruisto
(Alidirektita el Tadeo Kazimiro HODAKOWSKI)

Tadeo Kazimiro HODAKOWSKI (naskiĝinta la 26-an de junio 1903 en Galicio; mortinta la 8-an de oktobro 1972[1]) estis pola esperantisto kaj gimnazia instruisto.

Tadeo Kazimiro Hodakowski
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1903 (1903-06-26)
Morto 8-an de oktobro 1972 (1972-10-08) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Li studis juron, filozofion kaj polan filologion en la universitato de Krakovo.[2] Li estis estrarano de Pollanda Esperanto-Delegitaro, lektoro de Esperanto en la Universitato de Krakovo kaj de radiostacio en la sama urbo. Krome li estis sekretario de la Loka Kongresa Komitato por la Universala Kongreso en 1931 en Krakovo. Li verkis multajn propagandajn artikolon kaj redakits Polan Esperantiston.

De 1960 ĝis 1972 li estis estrarano de Pola Esperanto-Asocio.[3] En 1963 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto.[4] Tiam li loĝis en Nowy Sącz.[2][3]

Fontoj redakti