Tadeusz Teodor Ryba (naskiĝis la 1-an de januaro 1928, mortis la 6-an de oktobro 2016) – pola aktivulo de postmilita kontraŭkomunista ribelo 1944-1953 en Pollando, kadre de Pola Subtera Sendependeca Armeo (PPAN).

Tadeusz Ryba
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1928 (1928-01-01)
Morto 6-an de oktobro 2016 (2016-10-06) (88-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr

Vivo redakti

Al PSSA eniris kiel lernanto de Pedagogia Liceo en Nowy Sącz, estante membro de ties militista unuo, t.n. "Ĝendarmaro" (uzis pseŭdonomon „Jeleń” (Cervo)). La 14-an de septembro 1949 estis arestita kaj kondamnita la 22-an de oktobro de la sama jaro fare de Armea Regiona Juĝejo en Krakovo al ĝisviva mallibero. En 1953 lia verdikto mildiĝis ĝis 12 jaroj de malliberejo, kaj en 1956 – Tadeusz Ryba estis amnestiita. En 1993 rehabilita de Vojevodia Juĝejo en Nowy Sącz kaj avancita ĝis rango de leŭtenanto. En momento antaŭanta morton estis la lasta vivanta soldato de PSSA (la 2-an de oktobro mortis Józef Witowski pseŭdonomo „Roland”).

Elektitaj distingoj redakti

  • Oficira Kruco de la Renask-Ordeno de Pollando,
  • Kruco de Landa Armeo,
  • Partizana Kruco,
  • Ora Medalo „Pro meritoj al lando-defendeco”

Eksteraj ligiloj redakti