Tago de la Sendependeco de Pakistano

festotago en Pakistano; la 14a de Aŭgusto

La Tago de la Sendependeco de Pakistano (en urdua, یوم آزادی; Jaum-e Āzādī), celebrita ĉiun 14an de aŭgusto, estas nacia tago kiu rememoras la tagon en kiu Pakistano atingis sendependecon kaj deklariĝis kiel suverena ŝtato, post la fino de la Britia Hindio, en 1947.

Piroteknikaĵoj ĉe la Tago de la Sendependeco de Pakistano en Turo de Pakistano en Lahoro.

La movado de Pakistano, estrita de la Islama Ligo, siavice estrita de Muhammad Ali Jinnah, celis la kreadon de islama ŝtato sendependa en la nordorienta regiono de Suda Azio. La sendependigo estis realigita pere de la Leĝo de Sendependigo de Hindio de 1947, laŭ kiu Britia Hindio dividiĝis en du novaj landoj —nome la Dominio de Barato (poste, Respubliko Barato) kaj la Dominio Pakistano (poste Islama Respubliko Pakistano), kiu inkludis la subŝtaton Okcidenta Pakistano (aktuala Pakistano) kaj Orienta Pakistano (aktuala Bangladeŝo, kiu poste siavice sendependiĝis).

Laŭ la islama kalendaro, la tago de la sendependeco koincidas kun la Nokto de la Destino.

Eksteraj ligiloj redakti