Taiho Koki (japane 大鵬幸喜) naskiĝis kiel NAYA Koki la 29-an de majo 1940 en la tiama japana insulo Sakhalin, de japana patro kaj ukraina patrino.

Li estas taksata kiel la plej forta sumoa luktisto, almenaŭ post la dua mondmilito, gajninta 32 turnirojn. Li ankaŭ estis, ĝis 2006, la nura sumoisto, kiu gajnis ĉiujn la ses turnirojn en unu jaro, kaj li obtenis 80% da venkoj, kio ankaŭ estas rekordo. Kiam li iĝis jokozuno en 1961, li estis la plej juna sumoisto atinganta tiun rangon.