Tajvana arbustosilvio
La Tajvana arbustosilvio (Bradypterus alishanensis) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.
Tajvana arbustosilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tajvana arbustosilvio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus alishanensis (Rasmussen, Round, Dickinson kaj Rozendaal, 2000) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
vivteritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio troviĝas nur kiel endemio en Tajvano.[1] Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj herbejoj.
Ĝi estas ĝenerale bruna supre kaj iom pli hela sube, kun blanka gorĝo, sablokolora resto kaj tre brunaj flankoj. La irisoj estas tre malhelbrunaj, la beko nigreca kaj la kruroj ruĝecaj. Estas iom da hela superokula strio.
Referencoj
redakti- ↑ Rasmussen, Pamela C, Round, Philip D, Dickinson, Edward C, Rozendaal, F G (2000) A new bush-warbler (Sylviidae, Bradypterus) from Taiwan, The Auk, Apr 2000
- BirdLife International 2005. Bradypterus alishanensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.