Pamela C. Rasmussen

usona ornitologo

Pamela Cecile RASMUSSEN (16an de oktobro 1959) estas elstara usona ornitologino kaj fakulino pri aziaj birdoj. Ŝi estis iam priserĉulo asociita al la Smithsonian Institution en Vaŝingtono, kaj nune baziĝas en la Miĉigana Ŝtata Universitato. Ŝi estas asocia kun aliaj ĉefaj centroj de priserĉado en Usono kaj Britio.

Pamela C. Rasmussen
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1959 (1959-10-16) (64-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Walla Walla University • Universitato de Kansaso vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo • universitata instruisto vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fruaj reserĉoj de Rasmussen temis pri marbirdoj de Sudameriko kaj fosiliaj birdoj el Nordameriko. Ŝi poste specialiĝis en aziaj birdoj kaj priskribis kelkajn novajn speciojn kaj klarigis la statusojn de aliaj, ĉefe de zosteropoj kaj strigoj. Pli ĵuse, ŝi engaĝiĝis en grandskala kunlaborado pri modeloj de tutmonda biodiverseco, kaj konsilis pri la taksonomia statuso de gipoj de Suda Azio.

Ŝi estis ĉefa aŭtoro de Birds of South Asia: The Ripley Guide, mejloŝtona verko pro sia enorma geografia kaj prispecia atingo kompare al ties antaŭaĵoj. Kiel rezulto de ŝia studaro pri birdaj muzespecimenoj dum reserĉado por la libro, ŝi ludis gravan rolon por malkaŝi la etendon de la ŝtelado el muzeoj kaj fraŭda dokumentaro misfare de elstara brita ornitologo kaj maldeca persono Richard Meinertzhagen.