La Tajvana fulveto (Fulvetta formosana) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tajvana fulveto
Tajvana fulveto
Tajvana fulveto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Fulvetta
Specio: F. formosana'
Fulvetta formosana
(Ogilvie-Grant, 1906)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio havas tre rimarkindan okulon kun flaveca iriso kaj tre blanka okulringo kontraste kun tute malhelbruna kapo kun pli malhelbruna zono inter la okuloj kaj la beko kaj ne tiom malhela super la okuloj. La gorĝo estas blanka kun tre markata bruna vertikala striado. Temas pri malgranda (11 cm longa) birdo kun grizecbrunaj dorso kaj vosto; la flugiloj estas tre ruĝecbrunaj, kaj la unuarangaj estas bordataj je blanko, poste nigre kaj poste ruĝece, kio havigas striaecan bildon. La ventro estas grizeca kaj la flankoj rozbrunecaj.

Tiu specio estis dumlonge inkludita en la Grizkapa fulveto, F. cinereiceps, kiel subspecio.

Tiu specio estas endemia de Tajvano, kio tute kialigas la nomon de la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie “formosa” aperas kiel portugaldevena eŭropa nomo de la insulo Tajvano [1].

Notoj redakti

  1. BLI (2008)

Referencoj redakti