La Grizkapa fulveto (Fulvetta cinereiceps) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa fulveto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Fulvetta
Specio: F. cinereiceps'
Fulvetta cinereiceps
(Verreaŭ, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de grizkapa fulveto

Tiu specio havas tre grizan kapareon kiu enhavas kapon, kolon kaj suprajn brustojn kaj nukon, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie cinereiceps signifas “kun cindrokolora kapo”. Tiu griza kapareo ege kontrastas kun la tre ruĝecbruna dorso kio nigriĝas en flugilplumoj kiuj havas blankajn bordojn same kiel la longa vosto. La iriso estas blanka.

Iam F. cinereiceps estis konata kiel Strigorĝa fulveto, sed la birdoj laŭ tiu nomo disiĝis kaj nuntempe ili estas traktataj kiel distinga specio, F. manipurensis. Alia iama subspecio de F. cinereiceps kiu estas numtempe konsiderata distinga estas la Tajvana fulveto (F. formosana).

Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Ĝi ne estas konsiderata minacata de la IUCN.

References redakti

  • IUCN2006, BirdLife International (BLI), 2004, 52776, Alcippe cinereiceps, 25a Julio 2007.
  • Collar, N.J. & Robson, Craig (2007): Family Timaliidae (Babblers). Ĉe: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Christie, D.A. (eldonistoj): Handbook of the Birds of the World, Volume 12 (Picathartes to Tits and Chickadees): 70-291. Lynx Edicions, Barcelona.