Take That

Brita popmuzikgrupo

Take That estas tiel nomata "knaba popmuzikgrupo" el Britio. Ĝi fondiĝis en 1990 en Manĉestro kiel popmuzika kantista kvinopo kaj aparte furoris en la 1990-aj jaroj. En 1996 ĝi malfondiĝis, sed en kvaropa konsisto refondiĝis en 2005. Kiel en aliaj knabaj popmuzikgrupoj, la membroj ĉiuj kantas kaj, ofte per samaj movoj, dancas sur la scenejo - muzikiloj ne videblas dum scenejaj prezentiĝoj kaj la ne-voĉa muzika akompano estas antaŭe profesiece registrita en muzikstudio. Tiun akcenton de sceneja prezentado respegulas la fakto ke en la Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV ili ne nur honoriĝis en 1994 pro sia muziko, sed ankaŭ en 1995 en la kategorio de "plej bona scenejaj artistoj". Intertempe, kompreneble, la membroj jam ne plu estas en "knaba" aĝo: aktuale la grupo prezentiĝis en konsisto de Gary Barlow, nun 53-jara, Howard Donald, nun 55-jara, kaj Marc Owen, (nun 52-jara), gravaj antaŭaj membroj estas Jason Orange, nun 53-jara, kiu koninue membris en la grupo ĝis la fino de la jaro 2014, kaj Robbie Williams, (nun 50-jara). La kantisto Robbie Williams forlasis la grupon jam en 1995 por daŭrigi sian karieron kiel soloa kantisto, sed dumtempe remembriĝis en la grupo inter somero 2010 kaj la fino de la jaro 2011.

Take That

en junio 2011
en junio 2011
Fondo en 1990
Malfondo en 1996, refondo en 2005
Ĝenro popmuziko
Oficiala retejo oficiala retejo (angle)
Muzikistaro

aktuale (stato de 2015)

  • Gary Barlow (nun 53-jara)
  • Howard Donald (nun 55-jara) kaj
  • Mark Owen (nun 52-jara)

gravaj antaŭaj membroj estas

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

La frazeto Take that! cetere estas anglalingva elkrio de iu kiu tuj poste atakos per movo de ekzemple karateo aŭ alia luktoarto.

Eksteraj ligiloj redakti