Tamás Hoffmann (urbestro)
Tamás Hoffmann [tamAŝ hofman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hoffmann Tamás estas hungara ŝtata oficisto, urbestro, akvopilkisto.
Tamás Hoffmann | |
---|---|
Tamás Hoffmann en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1964 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juristo |
Tamás Hoffmann[1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1964 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tamás Hoffmann akiris diplomon en altlernejo en sia naskiĝurbo, poste juran diplomon en Universitato de Pécs, fine li studis jaron en Universitato de Kentukio. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ akvopilkisto en pluraj signifaj sportkluboj. Dum fino de la socialismo (1989) li estis ankaŭ aktivisto, fondinta membro de (tiam) opozicia partio Fidesz kaj li politikadis. Ekde 1990 li estis urbestrarano de Újbuda. Hejmenveninta el Usono en 1998 li akiris postenon en ministerio. Inter 2010 kaj 2019 li estis urbestro de Újbuda, poste denove urbestrarano. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-08-04 per la retarkivo Wayback Machine