Tamillingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la tamila lingvo
La Tamillingva Vikipedio (tamile தமிழ் விக்கிப்பீடியா) estas tamillingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi komenciĝis en septembro 2003. La 5-an de decembro 2024 ĝi enhavas 169 910 artikolojn. Per tio ĝi estas la tria plej granda vikipedia projekto de la hinda subkontinento (post la urdua kaj hindia - kaj la plej granda vikipedia projekto ene de la dravida lingvaro.
Tamillingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ta.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | tamila |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 5-a de decembro 2024 | |
Artikolnombro | 169 910 |
Profundeco | 42.1 |
Paĝoj | 583 561 |
Redaktoj | 4 144 960 |
Uzantoj | 238 621 |
Aktivaj uzantoj | 250 |
Administrantoj | 32 |
Dosieroj | 8 936 |