Tanais (greke Τάναϊς Tánaïs; ruse Танаис) estis antikva greka urbo en la riverdelto de Dono, nomita en la antikvo kiel Maeotiaj marĉoj. La delto situas en la plej nordorienta parto de la Azova maro, kiun la grekoj nomis Lago Maeotis. La loko de la antikva Tanais estas ĉ. 30 km okcidente de la moderna Rostov-na-Donu. La centra urbejo situas sur ebenaĵo kun diferenco ĝis 20m en alto en la sudo. Ĝin limas natura valo oriente kaj artefarita digo okcidente.

Tanais
arkeologia loko • antikva urbo • protektata areo de Rusio [+]
Koordinatoj47° 16′ 14″ N, 39° 20′ 29″ O (mapo)47.27055639.341389Koordinatoj: 47° 16′ 14″ N, 39° 20′ 29″ O (mapo)

Tanais (Rusio)
Tanais (Rusio)
DEC
Tanais
Tanais

Map
Tanais

Vikimedia Komunejo:  Tanais [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
2017

Historio redakti

La loko de Tanais estis okupita longe antaŭ ol la grekaj milezianoj fondis emporion (vendoplaco) tie. Nekropolo kun pli ol 300 entombigaj kurganoj proksime de la antikva urbo montras ke la loko jam estis okupita ekde la bronzepoko, kaj ke kurganaj entombigoj daŭris tra grekaj kaj eĉ en romiaj tempoj.

Grekaj komercistoj ŝajne havis kontakton kun nomadoj en la areo jam en la 7a jarcento aK sen formala, daŭra setlejo. Grekaj kolonioj havis du specojn de originoj, apoikiai de civitanoj de la patra urboŝtato, kaj emporia, kiu estis strikte komerca stacio. Fondita malfrue en la 3a jarcento aK, fare de komercaj aventuristoj de Mileto, Tanais rapide evoluis al emporium ĉe la plej nordorienta etendo de la helena kultura sfero. Ĝi estis natura posteno, unue por la komerco de la stepoj atingante orienten tra nerompita herba maro al la Altajo, la skita Sankta Lando, due por la komerco de la Nigra Maro, ringita kun grek-dominitaj havenoj kaj komercaj urboj kaj trie por komerco de la nepenetrebla nordo, kun peltoj kaj sklavoj portitaj suben sur la Dono. Strabono mencias Tanais en sia Geografio (11.2.2).

En 330 pK, Tanais estis detruita fare de la gotoj, sed la ejo estis okupita ade ĝis la dua duono de la 5a jarcento pK. Ĉar la kanalo pleniĝis - probable pro rezulto de senarbarigo -, la centro de aktiva vivo ŝanĝiĝis eble al la malgranda urbo de Azov, duonvoje al Rostov.

La urbo estis refondita ĉirkaŭ la 13a jarcento fare de la venecianoj. Poste akiris ĝin la mara Ĝenova Respubliko, kiuj administris ĝin en 1332-1471 kiel Tana en Mediteraneo, estante grava loko por komerco kun la Ora Hordo. Kiel ĉiu ilia Nigra-Maraj kolonioj, ilin kontrolis la Ĝenova Konsulo en Kaffa. Ĝi malprosperis denove post 1368. En 1392 ĝi estis konkerita de Timur, de la Otomanaj turkoj en 1471, de la rusoj en 1696, denove de la turkoj en 1711 kaj de la Rusa Imperio en 1771.