Tarĥani (Tjumena provinco)

vilaĝo en Jarkova distrikto (Tjumena provinco, Rusio)

Tarĥani (ruse Тарханы) estas vilaĝo en Jarkova distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Staroaleksandrovka kampara municipo (ruse Староалександровское сельское поселение). Antaŭe estis vaste uzata ankaŭ nomo Jurti TarĥanskijeTarĥanskije Jurti.

Tarĥani
(Тарханы)
Tarĥanskije Jurti, Jurti Tarĥanskije
vilaĝo
Ikono de la Savinto de Tarĥani
domareto
Oficiala nomo: Тарханы
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Jarkova distrikto
kampara municipo Staroaleksandrovka kampara municipo
Ŝoseo 71A-2204
Rivero Tobolo
Situo Tarĥani
 - koordinatoj 57° 11′ 33″ N 67° 00′ 12″ O / 57.19250 °N, 67.00333 °O / 57.19250; 67.00333 (mapo)
Loĝantaro
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 626055
ОКТМО 71658455121
OKATO 71258855005
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Tarĥani (Tjumena provinco) (Rusio)
Tarĥani (Tjumena provinco) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Tarĥani (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
Tarĥani (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Tarkhany (Tyumen Oblast)
Map
vdr

Geografio

redakti

Tarĥani situas en la okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la dekstra bordo de la rivero Tobolo, proksimume 22 km sud-okcidente de vilaĝo Jarkovo, okcidente de ŝoseo 71A-2204.

Ĉirkaŭ Tarĥani
Tobolo
Tobolo   ŝoseo 71A-2204
rivero Tap Jurtobor

Historio

redakti

Loĝantoj tradicie estas tataroj, do komence de la 1860-aj jaroj la vilaĝo nomiĝis Jurti Tarĥanskije. Tiutempe tie estis 46 kortoj, en kiuj loĝis 158 viroj kaj 132 inoj. Vilaĝanoj kultivis 5 desjatinojn (5,5 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 100 ĉevalojn, 150 bovinojn, 70 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[1]. Lokanoj okupiĝis iom pri grenkultivado, kaptado de bestoj, sed plecipe pri fiŝkaptado, vendado de pinaj tabuloj, trunkoboatoj, trogoj kaj fosiloj, kolektadis salikajn ŝelojn por tanado de ledoj, faris baston el tiliaj ŝeloj, komercis pri ledoj kaj sebo[2].

Fortikaĵo kaj ikono

redakti

Tarĥana fortikaĵo (ruse Тарханский острог) situis ĉe rivero Tobolo, 3 verstojn supren de la enfluejo de Turo, 170 verstojn for de Tobolsko. Iam atamano Jermak Timofejeviĉ gajnis tie grandan batalon. En 1631 venintaj kozakoj establis tie la fortikaĵon kaj kapelon. Laŭ legendo al ili venis lokaj tataroj alportintaj ikonon de Savinto, kiun ili trovis sur barilo. Tataroj senskvamigis sur ĝi fiŝojn, la ikono perdiĝis, sed poste ĉiam aperis denove sur la sama barilo. La kozakoj metis ĝin al la kapelo kaj ĝi famiĝis kiel miraklofara ikono de Savinto la Tarĥana Nehomfarita (ruse Спас Тарханский Нерукотворный). En 1751 la kapelo estis jam tro kaduka, do je permeso de metropolito Silvestro oni translokis la ikonon al la preĝejo en Pokrovskoje. Ĉiun someron oni marŝis kun ĝi tra la tuta Tjumena distrikto kun religiaj kantoj kaj diservoj. En 1763 ĝi estis alportita al Tjumeno, kie ĝi troviĝis jen en la Resurekta preĝejo, jen en la monaĥejo de Sankta Triunuo kaj fine en 1849 post persistaj petoj de lokanoj estis revenigita al Pokrovskoje[3]. En 1866 paroĥanoj de la tjumena preĝejo petis revenigi la ikonon, sed la eparĥio rifuzis ilian peton, post kio ili sin turnis al la Sankta Sinodo[4].

La preĝejo en Tarĥana fortikaĵo laŭ rememoroj havis du etaĝojn kaj feran kupolon. Ĝi estis fermita fine de la 1920-aj jaroj, komence de 1930 oni translokis ĝin al vilaĝo Jurtobor kie oni uzis ĝin kiel bazlernejon. En 1933—1934 ĝi estis translokita al vilaĝo Karbani kie ĝi gastigis lernejan metiejon. Poste ĝi estis detruita[5].

Loka historiisto Boris Kolĉanov raportis ke nord-oriente de la nuntempa vilaĝo Tarĥani, en betula bosko estas loko kiun lokanoj nomas Atĉaul (at signifas ĉevalo, ĉaul — loko, do ĉevalejo). Lokanoj diris ke dum plugado de novaloj en la 1960-aj jaroj traktoroj eltiris tie de subtere kelkajn fortikajn trabojn — restaĵojn de la Tarĥana fortikaĵo. Apude, malantaŭ eta raveno, situas probable artefarita monteto, proksimume 500 x 100 metrojn granda nomata Spas-monto (ruse Спас-гора, do Savinto-monto; tataroj nomas ĝin Spas-Tuba, ĉar tuba estas monto, do monto de Savinto). Ĝis la 1950-aj jaroj printempe kaj aŭguste tien venis pilgrimantoj, sed poste la aŭtoritatoj malpermesis tion. Antaŭe ĉe alia flanko de la raveno okazis foiroj kie oni vendis ŝafaĵon, vestojn, ĉevalojn, buteron, ledon ktp; tien venis ankaŭ ĉinaj negocistoj. La Tarĥana foiro okazis de la 15-a ĝis la 16-a de aŭgusto[6].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67. 
  2. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 63. 
  3. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 116–117. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  4. Дмитрий Падерин (2017-06-24) Как восстанавливали Крестовоздвиженский храм (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  5. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 118. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  6. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 117–119. ISBN = 978-5-89747-004-4.