Pokrovskoje (Tjumena provinco)

vilaĝo en Jarkova distrikto, Tjumena provinco, Rusio

Pokrovskoje (ruse Покровское) estas vilaĝo en Jarkova distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Pokrovska vilaĝa municipo (ruse Покровское сельское поселение). La 1-an de aprilo 2022 tie loĝis 1 528 homoj[1]. La plej fama persono, naskiĝinta en Pokrovskoje, estas mistikulo Grigorij Rasputin, al kiu estas dediĉita privata loka muzeo.

Pokrovskoje
(Покровское)
ruse Покровское
vilaĝo
Strato Sovetskaja en vilaĝo Pokrovskoje
vilaĝo
Oficiala nomo: Покровское
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Jarkova distrikto
Municipo Pokrovska vilaĝa konsilio
Ŝoseo P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko
Rivero Turo
Situo Pokrovskoje
 - koordinatoj 57° 14′ 42″ N 66° 47′ 37″ O / 57.24500 °N, 66.79361 °O / 57.24500; 66.79361 (mapo)
Loĝantaro 1 528 ([1])
Unua skribmencio 1641
Urbestro Elena Ivanova[2]
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 626053
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 34531
OKATO 71258845001
OKTMO 71658445101
Pokrovskoje (Tjumena provinco) (Rusio)
Pokrovskoje (Tjumena provinco) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Pokrovskoje (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
Pokrovskoje (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Pokrovskoye, Tyumen Oblast
Map
vdr

Administrado redakti

 
Poŝtejo kaj vendejo. Pokrovskoje, 2021.

En 1782 Pokrovskoje estis centro de Pokrovska subdistrikto (ruse Покровская волость). En 1893 en ĝi troviĝis vilaĝoj Pokrovskoje, Iska-Ĉebakova (Karamiŝeva), Nikitina kaj Usalka (Podbuliga)[3]. En 1911 grupo da vilaĝanoj foriris kaj establis ene de la subdistrikto vilaĝeton Nov-Pokrovskij (ruse выселок Ново-Покровский). En 1916 grupo de vilaĝanoj el vilaĝeto Iska-Ĉebakova establis vilaĝeton Nov-Nikolskij (ruse Ново-Никольский)[4].

Fine de 1919 estis establita Pokrovska vilaĝa konsilio (ruse Покровский сельсовет)[5]. Je la 1-a de aŭgusto 1922 en Pokrovska subdistrikto estis vilaĝoj: Pokrovskoje, Usalskoje, Nikitina, Ŝĉuĉja, Kosmakovo, Travnaja, Iska-Ĉebakova, Nov-Nikolskaja, Nov-Pokrovskij, Nov-Troickij, Jurti Dulepinskije. En novembro 1923 Pokrovska subdistrikto estis transformita je Pokrovska distrikto kun 11 vilaĝaj konsilioj. La 17-an de junio 1925 la distrikto estis malestablita kaj Pokrovskoje iĝis ordinara setlejo de Jarkova distrikto. En 1926 al Pokrovska vilaĝa konsilio apartenis sep vilaĝoj: Pokrovskoje, Nikitina, Travnaja, Ĉeneŝeva, Ŝĉuĉja, Nov-Pokrovskij, Nagornij. En la konsilio estis 587 familioj, kiujn formis 1 380 viroj kaj 1 599 inoj, inkluzive de 236 familioj en Pokrovskoje (549 viroj kaj 648 inoj)[6].

 
Strato Beregovaja. Pokrovskoje, 2022.

Vilaĝo Travnaja en 1926 estis enloĝata preskaŭ sole de belorusoj (307 belorusoj kaj unu rusa familio el 5 homoj). Vilaĝo Ĉeneŝeva estis establita en 1924 apud samnoma lago fare de migrantoj-ukrainoj kaj konsistis el 15 familioj (37 viroj, 51 inoj). Vilaĝeto Nagornij (ruse выселок Нагорный, do Surmonta) estis establita en 1925 ĉe lago Prorva kaj konsistis el unu familio (6 viroj kaj 3 inoj). Ĝi situis sur la monteto nun nomata Verjaniĥin Insulo (ruse Верьянихин остров) kaj pro tio ricevis sian nomon. Laŭ legendo en tiu vilaĝeto sin pendumis virino Verjaniĥa, pro kio ĝi ricevis sian aktualan nomon. Nun tie troviĝas fiŝkaptejo[7].

La 1-an de februaro 1963 Pokrovska vilaĝa konsilio estis transdonita de Jarkova al Tjumena distrikto, la 12-an de januaro 1965 ĝi revenis al Jarkova distrikto. Fine de la 1970-aj tutlande komenciĝis malestablado de etaj setlejoj. Unue malaperis Nov-Pokrovskij, poste Ĉeniŝeva, Kalimka, Travnaja. En 2011 en Pokrovska vilaĝa municipo estis 3 vilaĝoj: Pokrovskoje, Nikitina kaj Dulepina[8].

Historio redakti

Vilaĝo Pokrovskoje (ruse Покровское) estis fondita en la 17-a jarcento. La unua skribmencio venas el 1641, kiam la Transfiguriĝa monaĥejo el Tjumeno donacis al la Sofia Domo (do al la ĉefepiskopejo) sian vilaĝeton en Tjumena distrikto. Ĝi situis ĉe la rivero Turo, trans lago Ŝĉuĉje (ruse Щучье; la Ezoka) kaj rivero Terentjeva (ruse Терентьева), enfluanta Turon, havis 163,875 hektarojn da plugebla tero kaj falĉejojn por 500 fojnostakoj[9]. En 1642 la Sofia domo setlis tie 20 familiojn, konstruis etan fortikaĵon kaj la Kovrofestan preĝejon[10]. Inter la unuaj setlintoj, venintaj poste, estis Izosim Fjodorov, praulo de Grigorij Rasputin[11].

 
Grigorij Rasputin, 1910.

En 1698 Pokrovskoje aperas sur la mapo "Desegno de ĉiuj siberiaj urboj kaj teroj" fare de Semjon Remezov. En 1701 en la atlaso "Desegna libro de Siberio" sur la listo "Desegno de la tero de la Tjumena urbo" aperas Pokrovska setlejo (ruse Покровская слобода)[12]. En la censa libro de 1710 estas listigitaj loĝantoj de setlejo Pokrovskoje kaj vilaĝoj Ŝĉuĉja kaj Usalka, dependaj de ĝi kaj posedataj de la Sofia Domo. En ili troviĝis 128 kortoj, en kiuj loĝis 440 viroj kaj 404 inoj[13].

La vilaĝo estis akceptanta ekzilitojn, kiuj tamen grandparte fuĝis kaj lokanoj devis pagi iliajn impostojn kaj plenumi aliajn ŝtatajn devojn preskribatajn pokape. Ekzemple en 1859 en Pokrovskoje estis setlitaj 187 viroj kaj 17 inoj, sed surloke restis nur 57 kaj eĉ tiuj malbone aranĝis sian vivon[14].

 
 Дома, в которых жили водворенные ссыльные, находились обыкновенно на окраине деревни и представляли собой весьма жалкое зрелище. Это большей частью небольшие избы, построенные из плохого леса, которые для большей прочности и теплоты обмазаны как снаружи, так и внутри глиной. Разных хозяйственных построек у них обыкновенно вовсе не имелось. Скот помещался прямо в землянке. Внутренняя обстановка жилья вполне соответствовала его внешнему виду и также поражала своей бедностью.   Domoj, en kiuj loĝis setlitaj ekzilitoj, troviĝis kutime rande de la vilaĝo kaj estis sufiĉe kompatinda vidaĵo. Tio estis plejparte dometoj, konstruitaj el malbona ligno, kiujn por plia fortikeco kaj varmeco oni ŝmiris ekstere kaj interne per argilo. Diversajn mastrumajn konstruaĵojn ili kutime tute ne havis. Brutoj troviĝis rekte en terkabano. Interna aspekto de la hejmo kongruis al ĝia ekstera aspekto kaj same ŝokis per sia malriĉeco. 
— Materialoj por esplorado de ekonomia vivo de ŝtataj kamparanoj kaj indiĝenoj de Okcidenta Siberio[15]
 
Strato Komsomolskaja. Pokrovskoje, 2022.

La ekzilitoj plejparte setliĝis je la strato Malaja (Malgranda), nun nomata Komsomolskaja (Komsomola). Lokanoj kromnomis ĝin Terebilovka (Tumultejo), alude al tumultema karaktero de ĝiaj loĝantoj emaj al deliktoj kaj krimoj[16].

Tra la vilaĝo sekvis ankaŭ malliberulaj taĉmentoj, marŝantaj laŭ la Tobolska landvojo. En Pokrovskoje ili ripozis en specialaj ejoj. Foje malliberuloj (ĉefe politikaj) dum ripozado ebriigis la gardistojn kaj ankaŭ ebriaj marŝadis tra la setlejo kantante revoluciajn kantojn[17].

En 1862 en la vilaĝo funkciis du etaj ledfabrikoj, produktantaj blankajn ledojn por ŝuoj. Haveblis ankaŭ muelejo kun ĉevala kaj venta transmisiiloj[18].

Fine de la 19-a jarcento, kadre de organizita amasa migrado de kamparanoj el okcidentaj regionoj al Siberio, venis multe da migrantoj kiuj establis apude novajn vilaĝojn — Novopokrovka (Nova Pokrovka), Travnaja (Herba), Dulepino (tatara vilaĝo sur la dekstra bordo de Turo)[19]. Pokrovska subdistrikto (ruse Покровская волость) akceptadis la migrantojn ĝis 1916[20].

 
Fojnostakoj rande de Pokrovskoje, 2022.

La 29-an de junio 1918 dum la Rusia enlanda milito en la vilaĝo okazis batalo inter ruĝaj kaj blankaj taĉmentoj. Bolŝevika ŝiparo subestre de Pavel Ĥoĥrjakov venkis. La ĉefa ŝipo "Jermak", en kiu troviĝis Ĥoĥrjakov mem, pafante el tricola kanono kaj du afustaj mitraloj, detruis la ŝipon "Sankta Maria" kaj grave damaĝis la ŝipon "Aleksandr Nevskij", post kio blankula ŝiparo retiriĝis. Surtere taĉmento subestre de Kangelari rompis persistan reziston de la blankuloj kaj okupis la vilaĝon, kiun ruĝarmeanoj poste detenis proksimume du semajnojn. La pereintaj ruĝarmeanoj estis sepultitaj en komuna tombo, 50 metrojn oriente de la preĝejo. La pereintaj blankuloj estis enterigitaj malantaŭ tombeja barilo, en tranĉeo kiu ĝis nun videblas 40-50 metrojn for. Poste tie estis enterigataj ankaŭ aliaj blankuloj kaj ribeluloj, sed fine la tomboj ebeniĝis kaj ne plu videblas[21].

En la 1930-aj1940-aj jaroj en apudaj arbaroj estis establitaj pluraj setlejoj de arbohakistoj, kie loĝis ĉefe ekzilitoj. Ĝis la fino de la 1960-aj jaroj plejparto de arbaroj jam estis forhakitaj, do tiuj entreprenoj fermiĝis, la setlejoj plejparte malaperis. La plej granda estis la Kalimka forstejo (ruse Калымский леспромхоз). Laŭdire sur iliaj lokoj plu troveblas tomboj de ekzilitoj.

En la 1950-aj jaroj funkciis jenaj forstistaj setlejoj[22]:

 
Afiŝejo en strato Pionerskaja. Pokrovskoje, 2022.
  • setlejo Kalimka

Ĝi situis 5 km okcidente de vilaĝo Travnaja kaj specialiĝis pri arbohakado. La setlejo estis likvidita antaŭ 1970.

  • forsteja tereno Ŝpalozavod (ruse лесоучасток Шпалозавод, do Ŝpalofabriko)

Ĝi situis 1,5 km sud-okcidente de vilaĝo Travnaja, 22 km for de Pokrovskoje. Oni fabrikis tie ŝpalojn, brulŝtipojn, diversajn lignaĵojn. La setlejo estis likvidita fine de la 1960-aj jaroj.

  • forsteja tereno Bakuŝi (ruse лесоучасток Бакуши)

Ĝi situis 32 km for de Pokrovskoje, nord-okcidente de vilaĝo Travnaja, apud lago Travnoje. Ĝi estis likvidita en 1968—1970.

  • forsteja tereno Juraŝevo (ruse лесоучасток Юрашево)

Ĝi situis proksimume 30 km for de Pokrovskoje, norde de vilaĝo Travnaja, ĉe lago Juraŝevo (nun tio estas Niĵnetavda distrikto). Ĉe tiu lago nun funkcias ripozejo. Pri la setlejo memorigas sennoma tombo.

  • forsteja tereno Bugri (ruse лесоучасток Бугры, do Montetoj)

Ĝi situis 33 km for de Pokrovskoje, ĉe norda bordo de lago Juraŝevo.

  • forsteja tereno Lebjaĵje (ruse лесоучасток Лебяжье, do Cigna)

Ĝi situis 18 km for de Pokrovskoje kaj en 1957 havis statuson de vilaĝo.

  • forsteja tereno Sitnoje (ruse лесоучасток Ситное, do Kribrit-Faruna)

Ĝi situis apud lago Sitniĉnoje, 27 km for de Pokrovskoje (nun Niĵnetavda distrikto).

  • forsteja tereno Ĵirnoje (ruse лесоучасток Жирное, do Grasa)

Ĝi troviĝis 25 km for de Pokrovskoje.

  • forsteja tereno Jermaĉiĥa (ruse лесоучасток Ермачиха)

Ĝi situis 30 km for de Pokrovskoje.

Dum la Dua mondmilito en Pokrovska vilaĝa konsilio estis rekrutitaj 506 homoj, el kiuj 226 pereis dum bataloj, 8 malaperis, 4 mortis en kaptitejo, 28 mortis pro vundoj en hospitaloj kaj nur 282 revenis hejmen[23].

Geografio redakti

Vojoj redakti

 
Strato Severnaja. Pokrovskoje, 2022.

Teroj de la vilaĝo Pokrovskoje komenciĝas norde de rivero Meĵnica, kiu fluas sub la Tobolska landvojo. Loka historiisto Igor Jastrebov supozas ke origine ĝi nomiĝis Terentjeva. La nunan nomon ĝi evidente ricevis pro sia rolo de limo inter la teroj de la Transfiguriĝa monaĥejo kaj la Sofia domo, ĉar meĵa (ruse межа) signifas parcellimo. Areo ĉirkaŭ la ponto trans tiu rivero nomiĝas Ĉe Vilaĝa ponto (ruse урочище У Деревенского моста). Ekzistas rakontoj pri rabistoj, kiuj sin kaŝis sub la ponto kaj en apuda arbaro por ataki veturigistojn kaj negocistojn[24].

En la 19-a jarcento Pokrovska parto de la Tobolska landvojo etendiĝis de vilaĝo Juĵakovskaja (23,5 verstojn for de Pokrovskoje) kaj Sozonovskoje (31 verstojn for). La transporta kaj poŝta itineroj estis malsamaj. Veturigistoj sekvis la itineron: Pokrovskoje — Nikitina (Podbuliga) — Usalka — Juĵakovo. Poŝtistoj veturis jene: Pokrovskoje — Juĵakovo, preterveturante Nikitina kaj foje ankaŭ Usalka[25]. En Pokrovskoje funkciis stacio, kie oni povis anstataŭigi ĉevalojn[26]. Meze de somero, kiam Tobolo kaj Turo grave malprofundiĝis, vaporŝipoj kutime venis suden nur ĝis vilaĝo Ijevlevskoje, kie situis la unua vaporŝipa albordiĝejo. En tiaj periodoj prezo de veturado de Tjumeno ĝis Ijevlevskoje altiĝis kvinoble — de 5 ĝis 25 rubloj[27].

La 28-an de aprilo 1918 tagmeze familio de la eksa rusa imperiestro, transportata de Tobolsko al Tjumeno, ankaŭ haltis en Pokrovskoje tiucele, apud la domo de Grigorij Rasputin, kaj Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt), edzino de Nikolao la 2-a priskribis tion en sia taglibro:

 
 Ĉirkaŭ la 12-a ni alveturis al Pokrovskoje, anstataŭigis la ĉevalojn. Ni longe staris antaŭ la domo de nia Amiko. Ni vidis lian familion kaj amikojn, elrigardantajn el fenestro.   Около 12 приехали в Покровское, сменили лошадей. Долго стояли перед домом нашего Друга. Видели его семью и друзей, выглядывающих из окна. 
— Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt), Taglibro[28]
 
Strato Severnaja. Pokrovskoje, 2022.

En 1929 komenciĝis konstruado de plibonigita grunda vojo Tjumeno — Tobolsko, ricevinta nomon "objekto N 23". La konstruado daŭris pli ol tri jarojn. Pro fuŝa kunigo de la vojo kaj ponto trans rivero Meĵnica, alveturejo al la ponto lastmomente turnis je 90 gradoj, kio kaŭzis multajn averiojn poste, speciale nokte, kiam veturiloj je alta rapideco ne havis tempon por bremsi kaj forflugis al la rivero, detruante baraĵon el fostetoj. En 1940 komenciĝis regula trafiko de Tjumeno ĝis Tobolsko tra Jarkova distrikto[29]. Etapon kiu iris laŭ bordo de meandra lago de Turo, de vilaĝo Sozonovo kaj apuda arbaro, ŝoforoj kromnomis "ŝofora plaĝo" (ruse шофёрский пляж), ĉar la vojo tie estis kovrita de sablo, kiu ĉiam leviĝis malpurigante ĉion, inkluzive la veturilon kaj la ŝoforon. Do poste ili haltis surborde por lavi sin en la lago. Etapo de vilaĝo Pokrovskoje ĝis Usalka nomiĝis "kiselo" (ruse кисель), ĉar post pluvoj ĝi transformiĝis je kaĉo ĝis duonmetron profunda kie dronis iuj ajn veturiloj. En 1977 aperis la tiel nomata "Bogomjakov-vojo" (ruse Богомяковская дорога), kiu kondukas de la ŝoseo al vilaĝo Nikitina. Oni kromnomis ĝin tiel, ĉar fakte ĝi estis konstruita por la unua sekretario de la provinca partia komitato Gennadij Bogomjakov, kiu ŝatis fiŝkapti kaj ĉasi ĉe la apuda lago Bobrovoje (Kastora). La vojo iris laŭ terpomaj kampoj, reduktinte parcelojn de lokanoj, kaj unuan fojon stabile konektis la vilaĝon kun la mondo. Oni ĉirkaŭbaris la terenon per pikdrato kaj planis konstrui tie ĉasistan dometon, sed tio ne okazis[30].

 
Strato Beregovaja. Pokrovskoje, 2022.

Origine la vilaĝo situis ambaŭflanke de la malnova Tobolska landvojo[31]. En la 1960-aj — 1970-aj jaroj estis konstruita la ŝoseo P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko, kiu estas oble pli rekta kaj plurfoje transiras la malnovan Tobolskan landvojon[26]. Vintre funkcias ankaŭ glacivojo ebliganta transiri riveron Turon kaj aliri la vojon al Jalutorovsko kaj vilaĝo Dulepino[32].

Rivero Turo redakti

Rivero Turo fluas 29 km tra la teroj de Pokrovska vilaĝa konsilio — de la nula kilometro ĝis la 29-a. Apud la vilaĝo troviĝas la 25-a km. La rivero multe serpentas tiuloke, rekta vojo de la vilaĝo ĝis la enfluejo al rivero Tobolo estas proksimume 10 km. La rivero formas plurajn riverbenkojn[33].

La unua riverbenko situas apud Pokrovskoje kaj nomiĝas same — riverbenko Pokrovskij (ruse перекат Покровский) aŭ la riverbenko Unua (ruse перекат Первый) kiel ĝin nomas lokanoj. Kiam ŝipoj navigaciis aktive, apude situis domo de ankrobuisto (ruse бакенщик), deponejo kaj ŝedoj. Unu kilometron for situis naftejo, de kiu laŭ subteraj tuboj venis fuelo por ŝipoj[34].

Riverbenko Bobrovskij (ruse перекат Бобровский, do Kastora) estas konata inter lokanoj kiel la riverbenko Dua (ruse перекат Второй) kaj situas ĉe la 23-a km, apud tereno Zaton, ĉe lago Bobrovskoje. Ĝin sekvas sablejoj, kie lokanoj ŝatas ripozi kaj fiŝkapti. Riverbenko Prorvo-Podbuliginskij (ruse перекат Прорво-Подбулыгинский) etendiĝas de tereno Zatalica ĝis tereno Pod Kretĉatnij (Ĉe Kretĉatnij) kaj ricevis sian nomon danke al lago Niĵnaja Prorva (Malsupra Prorva) kaj vilaĝo Nikitino antaŭe nomita Podbuliga. Riverbenko Verĥne-Podbuliginskij (ruse перекат Верхне-Подбулыгинский, do Supre-Podbuliga) situas post tereno Pod Kretĉatnij, kie Turo turnas norden. Riverbenko Podbuliginskij (ruse перекат Подбулыгинский) situas apud pina arbaro ĉe vilaĝo Nikitino. Riverbenko la Unua Malsupre-Podbuliginskij (ruse перекат Первый Нижне-Подбулыгинский) situas ĉe lago Samsino[35]. Riverbenko Begilskij (ruse перекат Бегильский) situas ĉe tereno Bagila kaj inter lokanoj estas konata kiel Titov aŭ Titovskij pro riverbenkisto Pavel Titov, kiu longan tempon laboris kaj loĝis tie. La lasta riverbenko apud la enfluejo al Tobolo nomiĝas Malsupre-Buliginskij (ruse Нижний Подбулыгинский) aŭ la Dua Malsupre-Buliginskij (ruse Второй Нижний Подбулыгинский). Tie, apud la enfluejo, okazis batalo inter taĉmento de Jermak kaj tataraj princoj Maitmas, Kaskara, Varvarin[36].

Lokanoj diris ke en la 1920-aj jaroj Turo grave ŝoviĝis dekstren dum komence de la 20-a jarcento ĝi fluis ne pli ol 30 m for de la vilaĝo kaj dum gravaj inundoj en 1914 kaj 1921 lokanoj flosis tra Pokrovskoje en boatoj kaj fiŝkaptis sur ĝiaj stratoj[37].

Stratoj redakti

Sovetskaja redakti

 
Strato Sovetskaja. Pokrovskoje, 2021.

La ĉefa strato estas Sovetskaja (Soveta), kiu origine estis parto de la malnova Tobolska landvojo. Origine ĝi nomiĝis Bolŝaja (Granda), sed en 1972 estis alinomita omaĝe al la 55-a datreveno de la Oktobra revolucio[31].

 
Akvovenda maŝino. Pokrovskoje, 2021.

Komence de la strato en la 1940-aj — 1950-aj jaroj estis konstruita granda draŝejo. Ĝi okupis interalie nord-orientan parton de la tombejo, kie troviĝis precipe malnovaj forlasitaj tomboj. Por ĝia konstruado estis ankaŭ detruita privata ventomuelejo de riĉa familio Mjaĉikov (ruse Мячиковы). En la 1990-aj jaroj la draŝejo ĉesis funkcii kaj estis forlasita. En 2004 okazis granda skandalo, kiam internacia gazetaro raportis pri eventuale okazonta ekologia katastrofo pro multnombraj pesticidoj, kiuj estis forlasitaj en tiu ĉi draŝejo kaj en alia simila en vilaĝo Voroguŝino (Tobolska distrikto). Bareloj kun venenaj kemiaĵoj kuŝis ie kaj tie, ofte damaĝitaj kaj malfermitaj. La draŝejon vizitis internacia komisiono, kiun partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Norvegio, Finnlando. Nun ĉiuj konstruaĵoj malaperis, la tereno estas kovrita je herboj. La unua granda draŝejo estis konstruita fine de la 19-a jarcento cent metrojn for de la riverbordo por faciligi transportadon de greno kaj stokadon de aliaj varoj. Sed ĝi ofte estis inundata kaj fine detruiĝis[38].

 
Ambulatorio en strato Sovetskaja. Pokrovskoje, 2021.

Ĉe ambaŭ finaĵoj de la strato troviĝis pordegoj el lignaj stangoj por preventi eniron de vagantaj brutoj, bari veturadon de eksteruloj dum epidemioj kaj epizootioj ktp. En sovetia tempo infanoj foje fermis ilin, petante monerojn ĉe veturantoj, kiuj jen pagis, jen forpelis la petolulojn kaj malfermis la pordegojn memstare[39].

Komence de la strato troviĝas tera ponteto sub kiu kuŝas du tuboj. Ambaŭflanke situas eta akvaĵo, kovrita je verdaĵoj pro stagnanta akvo[40].

Surloke de la nuna domo N 24 troviĝis grena magazino. En sovetia tempo tie funkciis kantino[41].

En la domo N 28 de la 1930-aj ĝis la 1950-aj jaroj funkciis vendejo de RibKoop (fiŝkapta kooperado)[42].

 
Anseroj en legomejo. Pokrovskoje, 2021.

La domo N 32 estis dividita je du partoj: en unu loĝis homoj kaj en alia funkciis sukurejo. En tiu lasta post fini en 1908 militservon, dum unu jaro laboris patro de Filipp Golikov, sovetia marŝalo, membro de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio[43]. Trans la strato troviĝis transitejo (ruse пересыльный пункт), kie ripozis malliberuloj sekvantaj de Tjumeno al Tobolsko kaj reen. Poste la transitejo estis vendita al lokano, kiu establis sur tiu loko brikfarejon. Por konstruado de la MTS (Maŝino-Traktora Sekcio) en la 1950-aj jaroj oni prenis argilon el malnovaj fosaĵoj nomataj Rasputin-kavoj, ĉar familio Rasputin estis inter la posedantoj. Tio estis la dua transitejo, la unua troviĝis en loko kie nun staras domoj N 110-118[44].

 
Vojo al riverhaveno. Pokrovskoje, 2021.

Inter la domoj N 43 kaj 47 troviĝas irejo al rivero Turo, kiu antaŭe servis kiel vojo al riverhaveno[45].

En la domo N 54 iam loĝis Sergej Fjodoroviĉ Antonov, sovetia ministro kaj diplomato. Li naskiĝis en Pokrovskoje la 12-an de septembro[jul.]/ 25-an de septembro 1911[greg.], estis laboristo en buterfarejo, poste instruis buterfaradon en Kurgano, en 1932—1937 finis la Leningradan Instituton de Inĝenieroj de Lakta Industrio kaj poste okupis plurajn altajn postenojn. En 1958—1960 li estis konsilisto-sendito en ambasadejo de Sovetunio en Ĉinio, de la 5-a de junio 1960 ĝis la 8-a de oktobro 1965 — ambasadoro en Afganio, de la 2-a de oktobro 1965 ĝis la 11-a de januaro 1984 — ministro de vianda kaj lakta industrioj de Sovetunio. Li estis deputito de la Supera Soveto de Sovetunio de la 7-a ĝis la 10-a periodoj (1966—1984), membro de la Centra Revizia Komisiono de KPSU (1966—1976) kaj de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (1976—1986). Plurfoje ordenita, li mortis la 28-an de decembro 1987 en Moskvo kaj estas sepultita en Novodeviĉje tombejo[46].

Surloke de la domo N 55, ĉe kruciĝo de la stratoj Sovetskaja kaj Ŝkolnaja, iam staris vilaĝa klubo. En la 1960-aj oni detruis ĝin kaj konstruis tie vastan domon kiun oni nomis la "prezidenta" ruse председательский) — kun akvoliverado, centralizita hejtado kaj necesejo en la domo. Tie loĝis prezidantoj de la kolĥozo "Sovetskaja Sibir" (Sovetia Siberio). Poste oni konstruis pli komfortan domon kaj en tiu ĉi ekloĝis la ĉefa inĝeniero de la kolĥozo[47].

 
Strato Mir. Pokrovskoje, 2022.

En la domo N 59 iam troviĝis sidejo de vilaĝa konsilio (ruse сельсовет), longan tempon parton de ĝi okupis vendejo, en 2002-2006 tie funkciis filio de porinfana muziklernejo. Nun ĝi estas preskaŭ komplete uzata por loĝado. Inter ĝi kaj la "prezidenta" domo iam staris kerosena vendejo[48].

La domo N 60 havas unikan por Pokrovskoje formon de tegmento. Ĝi malofte renkontiĝas ankaŭ en apudaj vilaĝoj[49].

En la domo N 61 nun funkcias vendejo Rus (ruse Русь), konstruita surloke de alia, forbrulinta vendejo. Iam tiu ĉi domo staris en la supra parto de la vilaĝo kaj gastigis malsanulejon. Poste la malsanulejo iris al alia loko kaj la domo estis translokita ĉi tien kaj gastigis bibliotekon. En 1990 la biblioteko estis translokita al la sidejo de la vilaĝa konsilio trans la strato, ĉar ĝia libraro iĝis tro granda. En 1991 tie ekfunciis fako de la muziklernejo pri bajano. Poste oni vendis la konstruaĵon al privatuloj[49].

 
Domo en strato Sadovaja. Pokrovskoje, 2021.

Ĉe kruciĝo kun strato Sadovaja daŭrigo de tiu lasta transformiĝas je la vojo kondukanta al rivero Turo kaj la tiel nomata nova albordiĝejo. Ĝis 2009 tie ankris motorŝipo "Keklik", priservanta areojn laŭlonge de la rivero de vilaĝo Kosmakovo ĝis Jarkovo. Vintre laŭ tiu ĉi vojo oni veturis al glacivojo, kondukanta al vilaĝoj Dulepino kaj Ĉeĉkino, kaj al urbo Jalutorovsko, kiu per tiu vojo atingeblas pli rapide. Poste la rivero ŝanĝis sian riverujon, surveturi ĝin iĝis komplike, do la vojo iras pli malsupre. Apud la malkruta malsupreniro staras la domo N 62, kie antaŭe funkciis bakejo. Dum rekonstruado por loĝejo oni trovis tie tombojn, do evidente ĝi staras surloke de malnova tombejo[50].

En la domo N 66 funkcias domo de kulturo, malfermita en 1997 surloke de detruita preĝejo[51].

Post ĝi antaŭe pasis neoficiala limo inter la supra (ruse верхнехоньский) kaj malsupra (ruse нижнехоньский) kvartaloj. Gejunuloj el la du areoj tradicie malamikis, do ne vizitis fremdan zonon por ne esti batitaj, sed kaze de alveno de ŝipo ili unuiĝis por ataki la fremdulojn. La limo perdis signifon nur fine de la 1970-aj jaroj[52].

En la domo N 67 iam loĝis familio de unu el servistoj de la malnova preĝejo[52].

 
Vendejo Sukceso. Pokrovskoje, 2021.

Surloke de malplenejo, aperinta post incendio, iam staris domo en kiu loĝis pastro. En 1922—1923 en ĝi funkciis orfejo, kie trovis azilon 31 georfoj. Poste sur tiu ĉi loko oni konstruis grandan sepjaran lernejon, kie lernis infanoj el pluraj vilaĝoj, ĉar la plej proksima sepjara lernejo troviĝis en vilaĝo Jarkovo. Poste ĝin okupis vendejo de hejmaĵoj kaj laboriloj, forbrulinta komence de la 21-a jarcento[53].

Surloke de la domo N 69 staris ligna domo en kiu loĝis la lasta pastro de loka preĝejo Pavel. En sovetia tempo oni konstruis tie brikan oficejon de loka kooperativa organizo[54].

Surloke de la domo N 71 en la 19-a jarcento staris butiko, kie en sovetia tempo sidis vilaĝa konsilio (ruse сельсовет). Post translokiĝo de la konsilio al nova sidejo tie funkciis alkohola vendejo kaj ekde la mezo de la 1980-aj jaroj ĝin okupis Sberbanko. Post kiam la domo fine kadukiĝis oni detruis ĝin kaj konstruis la novan — haste kaj el nesekigita ligno[55].

 
Drenfosaĵo en strato Nikitinskaja. Pokrovskoje, 2021.

Sekvas la tiel nomata Dorofejev-ponteto nomita tiel omaĝe al familio Dorofejev kies bieno iam situis apude. Ĝi iras trans unu el drenejoj, kies reto iam serpentis tra la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵoj forigante akvon el lokaj marĉoj. La ponteto rimarkindas pro tio, ke ĝuste ĉi tie, 108 paŝojn for de la domo de Grigorij Rasputin, en 1914 forkurante de atencinta lin Ĥionia Guseva, li haltis kaj batis ŝin per trovita subtere bastono, post kio ŝi falis vundinte sin per propra ponardo kaj estis kaptita de alkurintaj vilaĝanoj[56].

 
Strato Sadovaja. Pokrovskoje, 2021.

Surloke de la brika domo N 76 komence de la 20-a jarcento staris duetaĝa ligna domo en kiu loĝis laboristoj de Grigorij Rasputin. En sovetia tempo ĝi estis uzata kiel dua sidejo de lernejo, kie lernis du, foje tri klasoj[56].

Surloke de la domo N 77 staris domo de unu el pastroj de la preĝejo. En sovetia tempo ĝi estis konfiskita, poste forbrulis[57].

 
Domo-muzeo de Grigorij Rasputin. Pokrovskoje, 2021.

Domo N 78 staras surloke de bieno de Rasputin, sur fundamento de ilia domo. Post la morto de Grigorij Rasputin lia filo Dmitrij heredis la domon. En 1920 ĝi estis konfiskita, la familio elloĝigita kaj ekzilita. La domo estis detruita en la 1970-aj jaroj[57]. Kontraŭ ĝi staras la domo, en kiu en oktobro 2009 malfermiĝis nova ekspozicio de la muzeo de Grigorij Rasputin. Tio estas unu el la unuaj privataj muzeoj en Rusio kreita de geedzoj Vladimir kaj Marina Smirnov el Tjumeno. Antaŭ ĝi staras memorŝtono omaĝe al cara familio, vizitinta tiun ĉi lokon. Sur barilo pendas memortabulo pri atenco kontraŭ Grigorij Rasputin farita de Ĥionia Guseva en 1914[58].

Surloke de la domo N 83 en la 1920-aj jaroj funkciis la unua lernejo de kolĥoza junularo, poste vilaĝa konsilio translokiĝinta en la 1940-aj jaroj kaj ekde la 1950-aj — akcepta fako de hospitalo kie oni faris malkomplikajn operaciojn kaj akuŝojn. En la 1990-aj la kaduka konstruaĵo estis detruita[59].

 
Strato Pionerskaja. Pokrovskoje, 2022.

La domo N 87 estis translokita en la 1960-aj jaroj el vilaĝo Osinovka, likvidita kiel senperspektiva. Rimarkindas ĝia tegmento elstaranta je 110 cm. Longan tempon tie loĝis Nina Semjonovna Jermoĥina, kiu kuracis per preĝoj kaj sorĉaĵoj kaj estas menciata en scienca monografio pri siberia sorĉkuracado[60].

 
Verda vendejo en strato Sovetskaja. Pokrovskoje, 2021.

La domo N 88 origine gastigis kooperativan vendejon kaj ekde la 1990-aj jaroj tiun privatan. Ĝi havis diversajn nomojn, sed pro specifa koloro lokanoj baptis ĝin "Verda" (ruse Зелёный). Malantaŭ ĝi iam staris fajrobrigadejo[61].

En la domo N 92 funkcias apoteko. La domo estis konstruata longan tempon, unue de militistoj el Baltaj respublikoj, poste de kolĥozo "Sovetia Siberio". Ĝi malfermiĝis la 1-an de septembro 1966. La apoteko priservas kelkajn vilaĝojn[62].

Surloke de la domo N 99 (nun malplenejo) staris duetaĝa ligna domo en kies malsupra etaĝo en 1864 malfermiĝis la Pokrovska bazlernejo (ruse Покровское начальное училище) nomita ankaŭ Pokrovska paroĥa unuklasa lernejo (ruse Покровская церковно-приходская одноклассная школа). Infanoj lernis po du jarojn. En 1883 instruistinoj Feona Rossomaĥina kaj Jevdokija Ubitkova estis elpelitaj pro arogaj vortoj kontraŭ la imperiestro. Samtempe kaj poste tie troviĝis ankaŭ gastejo, telegrafoficejo, radiostacio, kinejo. En la 2000-aj jaroj oni deklaris ke komence de la 20-a jarcento tie troviĝis poŝtejo en kiu Rasputin sendis telegramojn al la cara familio; la domo famiĝis, oni vizitis kaj filmis ĝin, eĉ planis muzeigi. Sed loka historiisto Igor Jastrebov asertas ke tiu ĉi konstruaĵo aperis en la dua kvarono de la 20-a jarcento dum malnova poŝtejo situis cent metrojn malsupren laŭ la sama strato[63].

 
Strato Sadovaja. Pokrovskoje, 2021.

Domo N 105 origine estis duetaĝa, sed kun tempopaso la unua etaĝo putris kaj estis forigita dum la unuan oni starigis sur ŝtonan fundamenton. Tie komence de la 20-a jarcento funkciis poŝtejo, de kiu interalie sendis telegramojn Grigorij Rasputin. Tiutempe la strato finiĝis ĉi tie, la areo estis marĉa, apude funkciis defluejo[64].

Post la domo N 114 komenciĝis vojo al ventomuelejo kiu staris surloke de bieno de familio Sitnikov (strato Mir 2). Komence de la 20-a jarcento tie la vilaĝo finiĝis kion markis pordego. Dekstre (nun Sovetskaja 119—125) surloke de nunaj legomejoj staris alia ventomuelejo, konstruita en sovetia tempoб, ĝiaj rompitaj muelŝtonoj plu kuŝas inter urtiko. Poste apude estis instalita dizela motoro je 100 kWt, produktinta elektron (lumigado funkciis ĝis noktomezo)[65].

 
Kafejo kaj bushaltejo. Pokrovskoje, 2021.

En domo N 125 troviĝas laktofabriko, konstruita en la 1960-aj jaroj post kiam forbrulis malnova fabriko ĉe la nuna strato Meĥanizatorskaja (Mekanikista)[65].

Ĉe kruciĝo de stratoj Sovetskaja kaj Severnaja (Norda) la vilaĝo finiĝis je la 1940-aj — 1950-aj jaroj. Dekstre estis konstruita maŝino-traktora stacio (MTS), translokita tien el malnova preĝejo, kies brikoj estis uzitaj tiucele. Nun ĝi nneoficiale omiĝas "kombajna sekcio" (ruse комбайновский цех). Malantaŭ stratokruciĝo dekstre situas parko, kreita per komunista sabato. Oni plantis tie pomarbojn, pinojn, poplojn, betulojn, tiliojn, tatarajn acerojn kaj sur soklo starigis traktoron[66].

Domoj N 132-150 kaj 127-129 estis konstruitaj de kolĥozo, ripara entrepreno kaj laktofabriko en la 1990-aj jaroj surloke de kolĥozaj kampoj, kie kreskis greno, terpomoj kaj maizo. Dum malsategoj de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj lokanoj serĉadis tie grajnojn ŝtelitajn de musoj. Por tio necesis trovi tertruon de ronĝulo kaj verŝi tien du aŭ tri sitelojn de akvo. Post kiam la ronĝulo forkuris oni fosis en tiu loko kaj elprenis la grajnojn[67].

Maldekstre staras duapartamenta domo, en kiu antaŭe loĝis kunlaborantoj de loka transformatorejo. Nun malnova transformatorejo servas kiel trejnejo, la nova estas konstruita apude. Surloke de enirejo al la transformatorejo en la 1960-aj — 1970-aj jaroj staris signo informanta ke ĉi tie finiĝas vilaĝo Pokrovskoje[68].

Areo etendiĝanta de la transformatorejo ĝis la ŝoseo plu nomiĝas Rasputin-kampoj (ruse Распутинские поля). Pro aktiva kaj ne ĉiam pripensita grundoplibonigo en la 1970-aj — 1980-aj jaroj tiu terenoj estis inunditaj kaj grave marĉiĝis. Eble tie Grigorij Rasputin vidis Dipatrinon, kio komplete ŝanĝis lian vivon. Ĉe orienta limo de tereno Tarasovo, lime de la nuna vilaĝo Usalka je la malnova landvojo, troviĝis aliaj terenoj de Rasputin kaj Rasputin-akvoputo, detruita en sovetia epoko pro kadukeco[68].

Sekvas la P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko, do la fino de la strato. Post la vojkruciĝo ĝi transformiĝas je grunda vojo laŭ kiu iam iris malnova Tobolska landvojo[68].

Ŝkolnaja redakti

 
Mezlernejo. Pokrovskoje, 2022.

Strato Ŝkolnaja (Lerneja) ricevis sian nomon en 1969, kiam kolĥozo finis la konstruadon de nova lernejo. La strato estas mallonga kaj komenciĝas ĉe kruciĝo kun strato Pionerskaja, de eksa sidejo de kolĥozo "Sovetskaja Sibir" (Sovetia Siberio), kiun nun okupas la agrikultura kompanio Jasen-Agro (Frakseno-Agro). Norde de tiu sidejo komence de la 20-a jarcento staris ventomuelejo de Grigorij Rasputin, kiun heredis lia filo Dmitrij. En 1918 ĝi estis ŝtatigita. Tereno de la muelejo etendiĝis ĝis la nuna lernejo. Fine de la 1940-aj jaroj ĝi estis malmuntita[69].

Ĉirkaŭaĵoj redakti

Ĉe alia flanko de la Tobolska landvojo, proksimume 20 km for de Pokrovskoje, troviĝis vilaĝo Travnaja, ne plu ekzistanta. Laŭvoje al ĝi, sub alttensiaj elektrolinioj, en areo Ljamino troviĝas Svistunov-ponto (ruse Свистуновский мост), konstruita de loka familio Svistunov. En tiu areo estis aktive ekspluatataj arbaroj, do oni konstruis plurajn pontojn kaj kanalojn por sekigi lokajn marĉojn[70].

Monumentoj redakti

Komunaj tomboj redakti

Dum la Rusia enlanda milito apud la preĝejo aperis komuna tombo de ruĝarmeanoj. La tombo etendiĝis de la strato al la bordo, proksimume kie nun kreskas heĝo, dividanta infanludejon kaj la klubon en strato Sovetskaja. Fine de ĝi staris ligna monumento. La tombo kaj la monumento malaperis senspure[71].

Sur la bordo de Turo staras monumento omaĝe al bolŝevikoj, mortigitaj de blankuloj sur la tiel nomataj "mortobarĝoj". Ĝi estis starigita surloke de ilia komuna tombo. La mortobarĝoj servis kiel flosantaj prizonoj por malŝarĝi la tradiciajn prizonojn kaj ebligi evakuadon de arestitoj kaze de retiriĝo de la blankulaj trupoj. La ekzekutoj okazis ne ĉe Pokrovskoje, sed pli supre laŭ riverfluo, ĉe vilaĝoj Sozonovo kaj Motuŝi, do la forĵetitaj korpoj ofte estis alportataj de riverfluo al Pokrovskoje[72].

Memorkruco al Hermogen redakti

Tobolska episkopo Hermogen (Dolganjov) estis arestita de bolŝevikoj en Tobolsko la 15-an de aprilo 1918, kiam li revenis hejmen post krucomarŝo okaze de Palmofesto. La 18-an de aprilo li venis subgarde al Jekaterinburgo kaj estis metita en prizono. Venis delegacio de eparĥia kunveno, kiu alportis kaŭcion je 10 mil rubloj kaj transdonis ĝin al Pavel Ĥoĥrjakov[73]. Sed post preni la monon li ordonis aresti la delegacianojn — Konstantin Minjatov, ĉefpastron Efrem Dolganov kaj sacerdoton Miĥail Makarov. La 13-an de junio Hermogen, la delegacianoj kaj kelkaj aliaj arestitoj venis subgarde per trajno al Tjumeno kaj estis translokitaj al vaporŝipo "Jermak". Sekvan tagon la vaporŝipo haltis ĉe vilaĝo Pokrovskoje, kie oni transigis ĉiujn, krom la episkopo Hermogen kaj la sacerdoto Pjotr Karelin, al vaporŝipo "Oka". Baldaŭ oni surbordigis ilin kaj mortpafis[74].

La episkopo kaj sacerdoto estis devigitaj partopreni konstruadon de fortikaĵoj sur la ŝipo "Jermak". La 15-an de junio je la 10-a vespere oni transigis ilin al "Oka", metis en holdo kaj la ŝipo direktiĝis al Tobolsko. Antaŭ meznokto oni kondukis sur la ferdekon unue la sacerdoton kaj ĵetis lin en la riveron kun du granitaj ŝtonoj alligitaj, kaj poste Hermogenon kiu sekvis la saman vojon. La 3-an de julio restaĵoj de Hermogen estis trovitaj surborde apud vilaĝo Usolskoje kaj sekvan tagon kamparano Aleksej Marjanov enterigis lin surloke. La 21-an de julio la kadavro estis elterigita kaj ekzamenita de juĝistoj de la Siberia registaro kaj transportita al Pokrovskoje, kie la 23-an de julio ĝin denove esploris komisiono konkludinte ke temas pri Hermogen. Post tio oni portis la korpon kun krucomarŝo al la preĝejo kaj enterigis je provizora tombo. La 27-an de julio la kadavro estis denove elterigita kaj alportita al la preĝejo kie oni vestis ĝin per ĉefpastraj vestoj kaj poste kun plia krucomarŝo portis al vaporŝipo "Altaj". Laŭvoje al Tobolsko la ŝipo haltis ĉe la loko kie estis trovita la korpo, oni faris funebran diservon kaj instalis lignan memorkrucon kun surskribo: "Ĉi tie la 3-an de julio 1918 estis trovitaj honestaj restaĵoj de la martiro episkopo Hermogen, murdita la 16-an de junio 1918 pro la Kredo, Eklezio kaj Patrujo"[75].

La 28-an de julio vespere la vaporŝipo venis al Tobolsko, kie de sur haveno la korpo kun krucomarŝo estis portita al kaj ĉirkaŭ la Sofia katedralo kaj poste metita en ĝi kie ĝi troviĝis kvin tagojn. La 2-an de aŭgusto post liturgio episkopo Irinarĥ solene sepultis ĝin en tombokelo, farita en alkonstruaĵo de Johano Krizostomo surloke de la unua tombo de Sankta Johano, metropolito de Tobolsko[76].

En 1999 apud loko sur bordo de Turo apud Pokrovskoje, kie situis naftejo, estis instalita memorkuruco omaĝe al Hermogen kun surskribo: "Ĉi tie la 16-an de julio 1918 ruĝaj sendiuloj kruele murdis episkopon Tobolskan kaj Siberian Hermogenon". Sed vandaloj rompis unue la tabulon, poste ankaŭ la krucon. En 2007 kozakoj instalis novan krucon kun ikonoj, sed ikono bildiginta Grigorij Rasputin kaj caridon Aleksej baldaŭ malaperis[34].

Lenin redakti

 
Strato Pionerskaja. Pokrovskoje, 2022.

Apud la nuna klubo strato Sovetskaja en sovetia periodo staris monumento al Lenin. En la 1990-aj jaroj iu translokis la statuon nokte al la centro de la strato, kovrinte ĝin per malnova mantelo. Oni metis ĝin al deponejo de la klubo kaj dum ĝia translokiĝo al la nova sidejo ĝi perdiĝis[77].

Dua mondmilito redakti

 
Monumento je la Dua mondmilito. Pokrovskoje, 2021.

La monumento al pereintoj de la Dua mondmilito troviĝas en strato Sovetskaja. Ĝi estis inaŭgurita la 7-an de majo 1985 omaĝe al la 40-a datreveno de la Venko. Ĝin konstruis lernantoj de la Tjumena Lernejo de Akva Transporto. Origine ĝi staris kontraŭ ligna klubo, detruita en 2000 post malfermo de novkonstruita brika klubo. En 2010 omaĝe al la 65-a datreveno de la Venko estis kreita nova monumento el marmoro, sur kiu oni skribis nomojn de ĉiuj vilaĝanoj, kiuj partoprenis la militon. Malantaŭ la monumento, surloke de la malmuntita klubo, troviĝas infanludejo, kreita en 2007. Surloke de norda alkonstruaĵo de la preĝejo oni starigis memorkrucon[78]. La 31-an de majo 2018 estis malfermita nova monumento el nigra marmoro, financita de deputito de la Ŝtata Dumao Nikolaj Brikin[23].

Kulturo redakti

Preĝejo redakti

 
Vido al la Kovrofesta preĝejo. Pokrovskoje, 1912. Foto de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij.

La unua preĝejo estis ligna kaj aperis en 1642. En 1699 oni konstruis ĝin denove, ĉar la malnova konstruaĵo kadukiĝis. En 1768 estis sanktigita nova, hejtata preĝejo. En 1812 komenciĝis konstruado de brika preĝejo kiu estis inaŭgurita en 1854. Ĝi havis du altarojn — omaĝe al la Kovrofesto kaj Nikolao de Mira[79].

Fine de la 1920-aj jaroj en la unua etaĝo estis 18 lignaj ikonoj kun metalaj ornatoj, inter kiuj grandaj kaj adorataj ikonoj de la Savinto kaj Nikolao de Mira, kaj 40 malpli grandaj lignaj ikonoj sen ornatoj. En la supra etaĝo estis 19 lignaj ikonoj sen ornatoj[80].

En la preĝejo troviĝis miraklofara ikono de Savinto la Tarĥana Nehomfarita (ruse Спас Тарханский Нерукотворный). Ĉiun someron oni marŝis kun ĝi tra la tuta Tjumena distrikto kun religiaj kantoj kaj diservoj. La ikono aperis en jurtoj Tarĥanaj (ruse юрты Тарханские), situinta 12 verstojn for de Pokrovskoje. Tarĥana fortikaĵo (ruse Тарханский острог) situis ĉe rivero Tobolo, 3 verstojn supren de la enfluejo de Turo, 170 verstojn for de Tobolsko. Iam atamano Jermak Timofejeviĉ gajnis tie grandan batalon. En 1631 venintaj kozakoj establis tie la fortikaĵon kaj kapelon. Laŭ legendo al ili venis lokaj tataroj alportintaj ikonon de Savinto, kiun ili trovis sur barilo. Tataroj senskvamigis sur ĝi fiŝojn, la ikono perdiĝis, sed poste ĉiam aperis denove sur la sama barilo. La kozakoj metis ĝin al la kapelo. En 1751 la kapelo estis jam tro kaduka, do oni translokis la ikonon al la preĝejo en Pokrovskoje. En 1763 ĝi estis alportita al Tjumeno, kie ĝi troviĝis jen en la Resurekta preĝejo, jen en la monaĥejo de Sankta Triunuo kaj fine en 1849 post persistaj petoj de lokanoj estis revenigita al Pokrovskoje[81]. En 1866 paroĥanoj de la tjumena preĝejo petis revenigi la ikonon, sed la eparĥio rifuzis ilian peton, post kio ili sin turnis al la Sankta Sinodo[82].

 
Memorkruco apud la Kovrofesta preĝejo. Pokrovskoje, 2021.

Loka historiisto Boris Kolĉanov raportis ke nord-oriente de la nuntema vilaĝo Tarĥani (ruse Тарханы), en betula bosko estas loko kiun lokanoj nomas Atĉaul (at signifas ĉevalo, ĉaul — loko, do ĉevalejo). Lokanoj diris ke dum plugado de novaloj en la 1960-aj jaroj traktoroj eltiris tie de subtere kelkajn fortikajn trabojn — restaĵojn de la Tarĥana fortikaĵo. Apude, malantaŭ eta raveno, situas probable artefarita monteto, proksimume 500 x 100 metrojn granda nomata Spas-monto (ruse Спас-гора, do Savinto-monto; tataroj nomas ĝin Spas-Tuba, ĉar tuba estas monto, do monto de Savinto). Ĝis la 1950-aj jaroj printempe kaj aŭguste tien venis pilgrimantoj, sed poste la aŭtoritatoj malpermesis tion. Antaŭe ĉe alia flanko de la raveno okazis foiroj kie oni vendis ŝafaĵon, vestojn, ĉevalojn, buteron, ledon ktp; tien venis ankaŭ ĉinaj negocistoj. La Tarĥana foiro okazis de la 15-a ĝis la 16-a de aŭgusto[83].

La preĝejo en Tarĥana fortikaĵo laŭ rememoroj havis du etaĝojn kaj feran kupolon. Ĝi estis fermita fine de la 1920-aj jaroj, komence de 1930 oni translokis ĝin al vilaĝo Jurtobor kie oni uzis ĝin kiel bazlernejon. En 1933—1934 ĝi estis translokita al vilaĝo Karabani kie ĝi gastigis lernejan metiejon. Poste ĝi estis detruita[84].

Al paroĥo de la Pokrovska preĝejo apartenis vilaĝoj Nikitino, Usalka, Ĉebakova, Travnaja, Ŝĉuĉja, Kosmakova (ili havis kapelojn) kaj Aleksandrovka (tie estis preĝejo)[85].

 
Pordo de la Kovrofesta preĝejo. Pokrovskoje, 2021.

Sacerdoto Fjodor Ivanoviĉ Raspopov, naskiĝinta en Pokrovskoje, la 17-an de julio[jul.]/ 30-an de julio 1918[greg.] estis pafekzekutita de bolŝevikoj en Turinsko kaj estis agnoskita novmartiro. Li havis 27 jarojn kaj postlasis edzinon kaj gefilojn, el kiuj la kvara naskiĝis jam post lia morto[86].

La preĝejo troviĝis en la strato Sovetskaja, apud la nuna vilaĝa konsilio. Fine de la 1920-aj jaroj ĝi estis fermita. En 1934 oni forigis la krucojn kaj lokis en la preĝejo maŝino-traktoran stacion. Barileto, uzata por benado de akvo, estis transformita je armaturo kaj betonita en planko ĉe la enirejo. Oni riparadis tie teknikaĵojn, stokis grenon ktp[87].

En 1953 la preĝejo estis detruita. Sur ĝia loko oni konstruis lignan klubon, detruitan post malfermo de tiu brika en alia loko. En 2007 sur tiu ĉi loko aperis infanludejo kaj surloke de norda alkonstruaĵo de la preĝejo oni starigis memorkrucon[88].

Ĝis nun estas konata nur unu foto de la preĝejo — "Vido al vilaĝo Pokrovskoje de la bordo de rivero Turo" farita de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij en 1912[89]. Tjumena pentristo Albert Mokin en la 1980-aj jaroj vizitis la vilaĝon, babilis kun lokanoj kaj poste kreis pentraĵon "La jaro 1935. Vilaĝo Pokrovskoje. Paroĥo". Sed li mem agnoskis ke la preĝejon li pentris surbaze de propra fantazio. Loka historiisto Igor Jastrebov konsideras ĝin simila al kapelo en la apuda vilaĝo Nikitina (Podbuliga)[90].

 
Kovrofesta preĝejo. Pokrovskoje, 2021.

En 2008 oni starigis krucon surloke de la konstruota Kovrofesta preĝejo. Ĝia konstruado komenciĝis somere 2010[91]. La 13-an de oktobro 2011 oni sanktigis kaj starigis kupolon el rustimuna ŝtalo kovrita per orkolora titana nitrido. La kupolo pezas 102 kg kaj estis farita de kompanio "Morion" el urbo Trjoĥgornij[92]. La preĝejo malfermiĝis en 2017 en strato Ŝkolnaja (Lerneja), 6. Dum la Kovrofesto okazas krucomarŝo kun legado de akatisto. Kermeso okazas la 14-an de oktobro[91].

Domo de kulturo redakti

 
Klubo. Pokrovskoje, 2021.

La domo de kulturo situas ĉe strato Sovetskaja 66. Ĝia konstruado komenciĝis fine de la 1980-aj jaroj kaj estis finita en decembro 1997. Dum ĝia konstruado oni trovis tombojn de malnova tombejo, kiu situis apud la malnova detruita preĝejo[93]. Elprenitan grundon oni uzis por ebenigi kavojn sur la stratoj, do homaj restaĵoj estis dislokitaj tra la tuta vilaĝo[94].

Ekde 1968 en la kulturdomo funkcias popola koruso, establita de Anton Bruŝkis kaj Ivan Draĉuk.

Muzeo de Grigorij Rasputin redakti

 
Domo-muzeo de Grigorij Rasputin. Pokrovskoje, 2021.

Ĝi estas inter la unuaj en Rusio privataj muzeoj. Ĝin establis la 17-an de julio 1991 geedzoj Vladimir kaj Marina Smirnov en la domo de piloto (ruse лоцман) Zubkov, situinta en strato Sovetskaja, kontraŭ la domo de Grigorij Rasputin. Post la revolucio la domo de Rasputin estis konfiskita kaj uzata kiel hospitalo, poste kiel sepjara lernejo, vendejo de hejmaĵoj kaj laboriloj kaj en 1980 ĝi estis detruita kaj sur ĝia fundamento estis konstruita nova domo. Lokanoj rememoris ke dum funkciado de la lernejo, en la unua etaĝo troviĝis klasoj, en la dua — loĝejoj por lernejanoj[95].

 
Ekspozicio en la domo-muzeo de Grigorij Rasputin. Pokrovskoje, 2021.

La muzeo konsistas el du ĉambroj kies ekspozicio estas dediĉita al Grigorij Rasputin kaj enhavas plurajn artefaktojn kaj memoraĵojn[96]. Malantaŭ la domo, en la korto, staras duetaĝa ligna domo de la gepatroj de Grigorij Rasputin. Ĝi estas tre kaduka kaj ne vizitebla. En la korto troviĝas ankaŭ akvopoto, rusa forno kaj tradiciaj rusaj hejmaĵoj kaj laboriloj.

 
Gepatra domo de Grigorij Rasputin. Pokrovskoje, 2021.

Kontraŭ la muzeo, trans la strato, surloke de la origina domo de Grigorij Rasputin troviĝas parkumejo de la muzeo en kiu la 17-an de decembro 2016 estis instalita kolono kun finaĵo forme de kapelo (ruse часовенный столп) omaĝe al la 100-a datreveno de la pereo de Grigorij Rasputin[97][98].

Historia-kultura centro "Kazanskij" redakti

Historia-kultura centro "Kazanskij" malfermiĝis la 4-an de februaro 2016 en strato Sovetskaja, 145, sur la tiel nomataj Rasputin-kampoj. En duetaĝa ligna domo kun areo 500 m2 funkcias ekspozicio dediĉita al la cara familio Romanovoj kaj Grigorij Rasputin. La solenan malfermon ĉeestis Laurence Huot-Solovieff, pranepino de Grigorij Rasputin (nepino de lia plej aĝa filino Matrjona kaj leŭtenanto Boris Solovjov). La ekspozicio baziĝas sur koncepto kaj verkoj de historiisto Sergej Vladimiroviĉ Fomin[99] kaj rakontas pri la Romanov-familio (unua etaĝo) kaj Tobolska gubernio (dua etaĝo)[100]. Tio estas filio de la muzeo "Nia Epoko" (Moskvo), dediĉita al la Romanov-familio[101]. La konstruado komenciĝis en 2011 kaj estis iniciita de loka historiisto Igor Jastrebov, kiu iĝis ĝia direktoro[102].

Edukado redakti

 
Infanĝardeno. Pokrovskoje, 2021.

En strato Pionerskaja 9 troviĝas duetaĝa mezlernejo de Valentin Pavloviĉ Sokolov[103]. Kelkdek metrojn for, je strato Pionerskaja 26 troviĝas ĝia filio, infanĝardeno "Skarlata floreto" (ruse Аленький цветочек).

Tombejo redakti

Malnova tombejo situas okcidente de la malnova Tobolska landvojo kaj nun vastiĝas okcidenten. Dum fosado oni ofte trovas malnovajn restaĵojn, ĉar okcidente de la ĉefa tombejo, malantaŭ divida strio el arbustoj kaj arboj, estis entombigataj viktimoj de epidemioj — tiu parto nomiĝis "ĥolera tombejo". En la tombejo oni sepultis homojn de ĉiuj vilaĝoj, kiuj apartenis al Pokrovska subdistrikto kaj ne havis proprajn preĝejojn, do el vilaĝoj Nikitina (Podbuliga), Ŝĉuĉja (Monastirskoje), Usalka (en tiu lasta poste aperis propra tombejo)[31].

Ekonomio redakti

20 verstojn for de la vilaĝo troviĝis Pokrovska arbara metiejo (ruse Покровская дача), kie kamparanoj el apudaj vilaĝoj, dungitaj por certa periodo, estis farantaj elĉizitajn boatojn (ruse бат), trogojn (ruse корыто), brulŝtipojn kaj aliajn lignaĵojn. Plej ofte tio estis loĝantoj de vilaĝoj Iska-Ĉebakova kaj Komarica, venantaj post Baptofesto kaj laborantaj unu jaron kontraŭ 25-30 rubloj[104].

La precipa fiŝkaptejo en Pokrovska subdistrikto estis konsiderata vilaĝo Iska-Ĉebakova, situinta 35 verstojn for. Al ĝi kondukis vojo laŭ marĉoj, do atingi ĝin eblis nur piede aŭ per boato. Inter plej bonaj fiŝkaptejoj estis ankaŭ enfluejo de Turo al Tobolo, situanta nord-oriente. Pri la fiŝkaptado ofte okupiĝis kooperaj brigadoj (ruse артель)[105].

En februaro 1933 al la vilaĝo venis la unua traktoro Fordson. Sekvis SĤTZ, SĤTZ-NATI, Universal, Stalinec-60 kaj aliaj. En 1934 en Pokrovskoje estis establita maŝina-traktora stacio (MTS) kun 20 traktoroj. Surbaze de ĝi aperis lernejo de mekanikistoj, kie estis instruataj traktoristoj. En 1939 la Pokrovska MTS estis la plej granda en Jarkova distrikto kaj posedis 40 traktorojn, 19 semomaŝinojn, 49 plugilojn, 13 kulturmaŝinojn, 6 diskajn erpilojn kaj 18 kombajnojn[106].

La 15-an de januaro 1959 surbaze de MTS estis establita la Pokrovska Riparo-Teknika Stacio (RTS). La diferenco estis ke MTS estis la posedanto de la teknikaĵoj dum RTS nur priservis la teknikaĵojn kies posedantoj estis kolĥozoj. La 12-an de majo 1961 ĝi estis transformita je la Jarkova sekcio de la entrepreno Selĥozteknika. En 1963 ĝi estis alinomita je la Jarkova distrikta unuiĝo Selĥozteknika. En 2001 ĝi estis likvidita[107].

 
Sidejo de kompanio Jasen-Agro. Pokrovskoje, 2022.

Aktuale en la vilaĝo funkcias kelkaj agrikulturaj entreprenoj. La plej grandaj estas Pokrovskoje kaj Jasen-Agro (ruse Ясень-Агро, do (Frakseno-Agro)), el kiuj lasta konsistas el kelkaj kompanioj. Jasen-Agro estis fondita en 2003 kaj apartenas al loka familio Tabanakov. Ĝi havas dekmilojn da hektaroj, plantas grenon kaj legomojn, bredas milojn da brutoj, posedas laktan kaj viandan fabrikojn, bakejojn, reton de vendejoj "Pokrovskij", benzinstacion ktp[108][109][110][111].

En kulturo kaj arto redakti

Al muzeo de Grigorij Rasputin estas dediĉita mallonga eseo de Irina Ĵgurova "Pokrovskoje. La fonto de la vero" (ruse Покровское. Источник правды), publikigita en Interreto en 2014[112].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Численность населения поселка Покровское Ярковского района Тюменской области (ruse). BDEX. Alirita 2022-04-19.
  2. Покровское сельское поселение (ruse). Registaro de Tjumena provinco. Arkivita el la originalo je 2021-11-15. Alirita 2022-04-19.
  3. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 217. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  4. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 218. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  5. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 221. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  6. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 218–219. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  7. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 220. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  8. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 221. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  9. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 8–9. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  10. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 10. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  11. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 13–14. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  12. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 19. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  13. (2001) Половинкин Н. С.: Земледельческое хозяйство Западной Сибири в XVII — нач. XVIII в.: Сборник архивных источников (ruse), p. 155–158. ISBN = 5880812618.
  14. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 89–90. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  15. (1889) Материалы для изучения экономического быта государственных крестьян и инородцев Западной Сибири (ruse), p. 15–16. ISBN =.
  16. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 90. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  17. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 268–269. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  18. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 24. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  19. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 27. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  20. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 42. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  21. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 59. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  22. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 91–92. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  23. 23,0 23,1 Открытие мемориала в селе Покровском (ruse). Registaro de Tjumena provinco (2018-06-02). Arkivita el la originalo je 2022-04-19. Alirita 2022-04-19.
  24. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 27. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  25. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 45. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  26. 26,0 26,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 46. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  27. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 45. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  28. Александра Федоровна (Императрица). [1999] Последние дневники императрицы Александры Федоровны Романовой: Февр. 1917 г. — 16 июля 1918 года (ruse), p. 195. ISBN = 5-87550-082-4.
  29. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 51–52. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  30. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 52–53. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  31. 31,0 31,1 31,2 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 57. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  32. Дулепина: жизнь на «острове» (ruse). Jarkovo Media (2020-01-23). Arkivita el la originalo je 2021-05-15.
  33. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 221. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  34. 34,0 34,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 222–223. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  35. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 224. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  36. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 225. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  37. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 237. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  38. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 60–61. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  39. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 61–62. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  40. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 76–77. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  41. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 78–79. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  42. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 82. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  43. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 83. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  44. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 84. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  45. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 95. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  46. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 101–103. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  47. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 103. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  48. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 103–104. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  49. 49,0 49,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 104. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  50. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 104–105. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  51. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 150. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  52. 52,0 52,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 154. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  53. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 154–155.. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  54. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 155–156. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  55. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 156–160. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  56. 56,0 56,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 161. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  57. 57,0 57,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 162. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  58. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 184. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  59. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 184–185. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  60. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 186. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  61. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 186–188. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  62. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 189. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  63. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 189–205. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  64. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 205–206. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  65. 65,0 65,1 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 213. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  66. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 213–214. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  67. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 214–215. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  68. 68,0 68,1 68,2 Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 215. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  69. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 100. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  70. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 114. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  71. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 141–142. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  72. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 142. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  73. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 143. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  74. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 144. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  75. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 145. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  76. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 146. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  77. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 106–107. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  78. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 105–107. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  79. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 108. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  80. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 121. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  81. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 116–117. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  82. Дмитрий Падерин (2017-06-24) Как восстанавливали Крестовоздвиженский храм (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  83. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 117–119. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  84. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 118. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  85. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 110. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  86. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 124–135. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  87. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 121–122. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  88. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 107. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  89. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 135–136. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  90. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 136. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  91. 91,0 91,1 Село Покровское. Храм в честь Покрова Божией Матери (ruse). Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2020-01-06. Alirita 2022-04-20.
  92. Юлия Алемасова (2011-10-19) Золотое сияние веры (ruse). Jarkovskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2013-10-19. Alirita 2022-04-20.
  93. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 150. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  94. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 151. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  95. Паньков, Б.. (1995) Разные судьбы // Ярковская тетрадь: К золотому юбилею Победы и 70-летию района (ruse), p. 44. ISBN =.
  96. Павел Распопов (2015-07-14) Музей Распутина в Покровском (ruse). Наш Урал. Arkivita el la originalo je 2022-04-20. Alirita 2022-04-20.
  97. Евгения Шевцова (2017-06-16) Музей Григория Распутина приобретает новый вид (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2020-11-30. Alirita 2022-04-20.
  98. В Покровском установят часовенный столп в память о Григории Распутине (ruse). Tjumenskaja Linija (2016-12-14). Arkivita el la originalo je 2017-06-22. Alirita 2022-04-20.
  99. Наталия Ганина (2016-02-16) Открытие историко-культурного центра "Казанский" в селе Покровском (ruse). Русское Царство. Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2022-04-20.
  100. Вероника Белоусова (2016-09-22) В селе Покровское открылся новый частный музей (ruse). Тюменская область сегодня. Arkivita el la originalo je 2019-10-01. Alirita 2022-04-20.
  101. "Казанский" в Покровском: скоро открытие (ruse). Jarkovskije Izvestija (2016-01-22). Arkivita el la originalo je 2022-04-20. Alirita 2022-04-20.
  102. Инна Кондрашкина (2016-07-23) В Покровском откроется новый музей (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2020-12-01. Alirita 2022-04-20.
  103. МАУ Покровская СОШ им. В. П. Соколова (ruse). Arkivita el la originalo je 2022-04-14. Alirita 2022-04-20.
  104. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 17–18. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  105. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 72. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  106. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 77–78. ISBN = 978-5-89747-004-4.
  107. Архив администрации Ярковского района Тюменской области. Фонд № 146. Ярковское районное отделение "Сельхозтехника" Тюменского объединения "Сельхозтехника" с. Покровское, Ярковского района (ruse). Arkivita el la originalo je 2022-04-20. Alirita 2022-04-20.
  108. Михаил Захваткин (2015-04-27) Nature product от семьи Табанаковых (ruse). TMN. Arkivita el la originalo je 2020-01-30. Alirita 2022-04-20.
  109. Евгений Бабенко (2014-07-15) Владимир Якушев ознакомился с планом модернизации молокозавода "Покровский" (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-04-20. Alirita 2022-04-20.
  110. Валентин Старнак (2012-10-17) Покровский драйв (ruse). Тюменская правда. Arkivita el la originalo je 2013-10-11. Alirita 2022-04-20.
  111. «Покровский» — один из лучших производителей мясной, молочной, овощной продукции в Тюменской области (ruse). Pokrovskij. Arkivita el la originalo je 2022-02-03. Alirita 2022-04-20.
  112. Ирина Жгурова (2014) Покровское. Источник правды (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-19. Alirita 2022-04-19.