Fordson estis varomarko de traktoroj kaj kamionoj. Ĝi estis uzata por gamo de amasproduktitaj ĝeneral-celaj traktoroj fabrikitaj de Henry Ford & Son Inc ekde 1917 ĝis 1920, de Ford Motor Company (Usono) kaj de Ford Motor Company Ltd (Britio) ekde 1920 ĝis 1928, kaj de Ford Motor Company Ltd (Britio) ekde 1929 ĝis 1964. Tiu lasta (Ford de Britio) ankaŭ poste produktis kamionojn kaj kamionetojn kun la marko Fordson.

Traktoro Fordson rikoltanta betojn dum la komencaj 1940-aj jaroj.

Historio redakti

Usona inĝeniero, inventisto kaj negocisto Henry Ford konstruis eksperimentajn traktorojn el pecoj da aŭtomobiloj dum la eko de la 20a jarcento, kaj lanĉis prototipon konatan kiel Modelo B en aŭgusto 1915. Pluaj prototipoj, kiel intencita traktordesegno, sekvis en 1916. Dum la Unua Mondmilito detruegis Centreŭropon, la unua regula produktado de traktoroj de Henry Ford & Son estis eksportita al Britio en 1917 por helpi al la brita agrikulturo. En 1918, pluis la eksportoj, la traktoroj ekestis etikeditaj kiel Fordson, kaj komencis la vendoj en Usono. La vendoj eksplodis en 1918 kaj 1919.

Inter 1917 kaj 1922, Fordson estis por traktoroj iel kiel la Ford Modelo T por aŭtomobiloj — ĝi kaptis la publikan imagopovon kaj amplekse popularigis la maŝinon, kun fidinda desegno, malalta prezo disponebla por laboristoj kaj farmistoj, disvastigita liverreto, kaj produktokapablo por grandaj nombroj. Ĝuste kiel la Modelo T helpis la publikon aprezi kiom tuje aŭtoj kaj kamionoj povus anstataŭi plej da ĉevaloj en transporto, la Fordson helpis homojn aprezi kiel tuje traktoroj povus anstataŭi plej da ĉevaloj en in farmado (pionira en la mekanizita agrikulturo). Same kiel ĉe aŭtoj, Ford neniam havis la tutan merkaton por si mem, sed ĝi dominis la merkaton dum ioma tempo (por aŭtoj, ĉirkaŭ 1910–1925; por traktoroj, ĉirkaŭ 1917–1925). Ford estis la nura aŭtomobila firmao kiu vendis aŭtojn, kamionojn kaj traktorojn samtempe el 1917 ĝis 1928.[1][2]

Dum unu jardeko inter 1928 kaj 1939, Ford de Usono lasis la traktoran negocon. Dum tiu jardeko, Ford de Britio plue fabrikis Fordson-ojn kaj disvolvigis novajn variantojn, kiujn ili amplekse eskportis. En 1939 Ford de Usono reeniris en la traktora merkato per tute nova modelo, sed tiam kun la marko Ford. Ford de Britio plue uzis la markon Fordson ĝis 1964.

Fordson produktado okazis en Usono (1917–1928); Cork, Irlando (1919–1923 kaj 1928–1933); kaj en Dagenham, Essex, Anglio (1933–1964). Dekoj da miloj de Fordson-oj, ĉefe el Usono kaj kelkaj el Irlando, estis eksportitan en Sovetunio el 1920 ĝis 1927. Sovetaj Fordson-klonoj estis fabrikitaj en Leningrado el 1924 kaj en Stalingrado el 1930.

Notoj redakti

  1. Wik 1972, p. 96
  2. Bryan 2002, p. 22

Bibliografio redakti

  • Bryan, Ford R. (2002), Friends, Families & Forays: Scenes from the Life and Times of Henry Ford, Detroit, MI, USA: Wayne State University Press, ISBN 0-8143-3108-4.
  • Wik, Reynold M. (1972), "V - Henry Ford's Tractors and Agriculture", Henry Ford and Grass-Roots America, Ann Arbor, MI, USA: University of Michigan Press, ISBN 0-472-06193-3.