Tardelcuende
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tardelcuende (stacidomo). |
Tardelcuende [tardelKŬENde] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.
Tardelcuende | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42294 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 424 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 2° 39′ U (mapo)41.593611111111-2.6444444444444Koordinatoj: 41° 36′ N, 2° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 990 m [+] | ||
Areo | 64 km² (6 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tardelcuende [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 64,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 420 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 570 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 28 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Cascajosa, Osonilla kaj Tardelcuende. Ĝi limas kun Quintana Redonda, Almazán, Matamala de Almazán, Fuentepinilla kaj Quintana Redonda.
La fervoja linio Soria-Torralba-Madrid trairas de nordo suden tra la municipo kun haltejo ĉe Tardelcuende.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En 1811 okazis la batalo de Osonilla dum la Milito de Hispana Sendependigo.
Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Cascajosa y Osonilla. .
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.