Teŝubo (Teshup aŭ Tešup) estis la huria dio de la ĉielo kaj ŝtormo. Li estis derivaĵo de la ĥata Taru. Lia hitita kaj luvita nomo estis Tarhun (kun variaĵoj Tarhunt, Tarhuwant, Tarhunta), kvankam tiu nomo estas verŝajne de la prahindeŭropa Perkūnas aŭ la hitita radiko ÷ 'tarh-' "tarh-" venki, konkeri.

Reliefo de Teŝub rajdanta sian sanktan virbovon en la Nacia Muzeo de Aleppo - de la hitita periodo. trovita proksime de la urbo.

Li estas bildigita kun triobla tondro kaj armilo, kutime hakilokablo. La sankta virbovo ĝenerale en Anatolio estis lia reprezent-besto, reprezentita kun lia korneca krono aŭ per liaj rajdĉevaloj Seri kaj Huri, kiuj tiris la armean ĉaron aŭ portis lin sur iliajn dorsojn. En la hurita mitologio, li estis paro de Hebat la patrinodiino; en la hititoj, kun la sundiino Arina - kulto el la Antikvo kiu povas finfine veni de la virbovodio kaj patrinodiino devotita en Çatal höiük en la neolitika epoko. Mitoj ankaŭ ekzistas pri lia konflikto kun la marestaĵo (eventuale serpento) Hedammu. Lia filo estis Saruma. Laŭ hitita mito, unu el liaj plej bonegaj agoj estis la mortigo de la drako Ilujanko.