La tegumenta sistemo (el la latina integumentum, eksteraĵo, kovraĵo) estas laŭ anatomio de animaloj la eksteraj histoj de la korpo de kiu la haŭto formas la plej grandan parton. Ĝi estas ofte la plej granda anatomia sistemo. Ĝi enhavas la haŭton, hararon, kaj ungojn.

Funkcioj redakti

La tegumenta sistemo havas multajn rolojn rilate al memregulado. Ĉiuj korpaj sistemoj kunlaboras en interkonektita maniero por konservi la gravajn internajn funkciadkondiĉojn de la korpo. La haŭto havas gravegan laboron, tio estas protekti la korpon, kaj agas kiel unua defendlinio de la korpo kontraŭ infekto, temperaturŝanĝiĝo kaj aliaj defioj al memregulado.

La funkcioj de la tegumenta sistemo estas variaj kaj rilatas al:

  • konservado de la korpa integreco
  • protektado de la korpinternaj vivgravaj histoj kaj organoj
  • protektado kontraŭ invado de infektigaj organismoj
  • protektado de la korpo kontraŭ sekiĝo
  • protektado de la korpo kontraŭ temperaturŝanĝoj
  • ekskrecio de ne plu utilaj materialoj per ŝvitado
  • metabolo
  • sentumo pri la ekstera mondo (tuŝo, premo, doloro, varmego kaj malvarmego)
  • protektado de la korpo kontraŭ sunfrapo
  • kreado de vitamino D per ekspozicio al transviola lumo
  • stokado de akvo, graso, glukozo kaj vitamino D
  • partoprenado en temperaturregulado

Malsanoj redakti

Eblaj malsanoj de la homa tegumenta sistemo inkluzivas jenajn:

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti