Teksta aleksandria tipo

La teksta aleksandria tipo (konata ankaŭ kiel neŭtraegipta) estas unu el diversaj teksta tipoj utiligitaj en la teksta kritiko de la Nova Testamento por priskribi kaj kunigi la tekstan karakteron de la bibliaj manuskriptoj. La aleksandria tipo estas la formo de la Nova Testamento en greklingva kiu plej oftas en la antikvaj dokumentoj postrestintaj kaj tiu utiligata en la kopta lingvo.

La fina parto de la Agoj de la Apostoloj (folio 76r) el la Codex Alexandrinus, kiu sekvas preskaŭ ekskluzive la tekstan bizancan tipon por la Evangelioj kaj abunde tiun aleksandrian por la cetero de la Nova Testamento.

La sinsekvaj manuskriptoj, ekde la 9-a jarcento, fariĝis multe pli komuna kaj restas la baza teksto de la ortodoksa eklezio kaj de la plej granda parto de la protestantaj tradukoj epoke de la reformo. La plej grandaj partoj de la modernaj tradukoj, male, utiligas la eklektikan grekan tekston kiu pli alprolksimiĝas al tiu aleksandria.

Karakterizoj redakti

Ĉiuj manuskriptoj de ĉiuj tekstaj tipoj estas procente de 85% identaj, kaj kaj granda parto de la malsamecoj koncernas la ordon de la vortoj aŭ la ortografion.

Kompare kun la aliaj tipoj, la aleksandriaj atestantoj emas esti pli mallongaj; krome oni opinias ke ili emas etendiĝi aŭ parafrazi la tekston.

Iuj manuskriptoj de la aleksandria tipo prezentas korektojn de bizanca tipo intermititajn de sinsekvaj manoj, (Papiruso 66, Codex Sinaiticus, Codex Ephraemi, Codex Regius, e Codex Nova Testamento 48).[1]

Kompare kun la atestatoj de la teksta bizanca tipo, la aleksandriaj tekstoj emas:

  • prezenti pli granad nombron de bruskaj legvariantoj, kiel anticipa fino de la Evangelio laŭ Marko (16,9), Mateo 16, 2b-3 kaj la Jesuo kaj la virino adulta (Johano 7,53-8, 11);
  • montri pli da legvarianoj inter la pasaĵoj paralelaj de la sinoptikaj Evangelioj, kiel en la versio de Luko de la Patro nia, kiu en la aleksandria versio komenciĝas kun «Patro...», dum en tiuj bizancaj oni legas, analoge al Mateo 69, «Patro nia kiu esta en la ĉieloj...»;
  • prezenti pli altan proporcion de "malfacilaj" legtekstoj, kiel en Mateo 24, 36, kiu en la aleksandria teksto estas: «Sed tiun tagon kaj horon neniu scias, nek la Filo, sed nur la Patro», dum en la bizancaj tekstoj mankas «nek la filo», evitante tiel ke Jesuo mankus je la dia ĉioscieco

Kompreneble tiuj tinklinoj ne estas reguloj: ekzemple, en iuj pasaĵoj de la Evangelio laŭ Luko, la manuskriptoj de la okcidenta teksta tipo rakontas mallongigitan version (la tieldiritajn "okcidentaj ne-interpolaĵoj"), dum foje la bizancaj manuskriptoj entenas malsamecojn inter la sinoptikoj kiuj malĉeestas en la tekstaj tipoj okcidentaj kaj aleksandriaj, kiel en la greka alestiĝo de la lastaj arameaj paroloj sur la kruco, kiujn la bizancaj manuskriptoj entenas kiel «Eloi, Eloi..» en Marko (15,34}}, kaj kiel «Eli, Eli..» en Mateo (27,46).

Aleksandriaj manuskriptoj redakti

Ĝis la 10-a jarcento, la grekaj tekstoj estis majuskle skribitaj, kun notoj uncialaj. En 9-a kaj 10-a jarcentoj nova skribostilo, bazita sur minusklaj literoj, anstataŭis la uncialajn. Ĉar la plej granda parto de la grekaj manuskriptoj esti rekopiitaj kaj tiuepoke la pergameno, sur kiu ili estis skribitaj, estis skrapita por formovi la inkon kaj ĝin igi utiligebla, la grekaj manuskriptoj de antaŭ la 9-a jarcento estas multe maloftaj; spite de tio, 9 de ili, pli ol duono de tiuj konservataj, estas atestantoj pri stilo de aleksandria stilo pli/malpli pura. Inter ili troviĝas preskaŭ kompletaj manuskriptoj de la Nova Testamento, kiel laCodex Vaticanus kaj la Codex Sinaiticus, datitaj “komence de la 4-a jarcento.

Precipaj manuskriptoj redakti

Signo Nomo Datado Enhavo
 46 Chester Beatty II ĉ. 200 Paŭlaj epistoloj
 66 Bodmer II ĉ 200 Evangelioj
 72 Bodmer VII/VIII ¾-a jarcento 1-2 Petro; Judaso Tadeo
 75 Bodmer XIV-XV 3-a jarcento fragmentoj de Luko kaj Johano
Codex Sinaiticus 330-360 Nova Testamento
B Codex Vaticanus 325-350 Mateo — Hebreoj 9, 14
A Codex Alexandrinus ĉ. 400 (krom la Evangelioj)
C Codex Ephraemi Rescriptus 5-a jarcentoj (krom la Evangelioj)
Q Codex Guelferbytanus B 5-a jarcento fragmentoj de Luko kaj Johano
T Codex Borgianus 5-a jarcento fragmetoj de Luko kaj Johano
I Codex Freerianus 5- jarcentoj Paŭlaj epistoloj
Z Codex Dublinensis 6-a jarcentoj fragmentoj de Mateo
L Codex Regius 8-a jarcento Evangelioj
W Codex Washingtonianus 5-a jarcento Luko 1,1–8: 12; Jo 5,12–21; 25
057 Uncialo 057 4/5-a jarcento Agoj 3,5–6,10-12
0220 Uncialo 0220 6- jarcento Nova Testamento (krom Apokalipso)
33 Minusklo 33 9-a jarcento Romanoj
81 Minusklo 81 1044 Agoj, Paŭlaj epistoloj
892 Minusklo 892 9- jarcento Evangelioj

Aliaj manuskriptoj redakti

Papirusoji

 1,  4,  5,  6,  8,  9,  10,  11,  12,  13,  14,  15,  16,  17,  18,  19,  20,  22,  23,  24,  26,  27,  28,  29,  30,  31,  32,  33,  34,  35,  37,  39,  40,  43,  44,  45,  47,  49,  51,  53,  55,  56,  57,  61,  62,  64,  65,  70,  71,  72,  74,  77,  78,  79,  80 (?),  81,  82,  85 (?),  86,  87,  90,  91,  92,  95,  100,  104,  106,  107,  108,  110,  111,  115,  122.

Uncialoj

Codex Coislinianus, Codex Porphyrianus (tkrom Agoj kaj Apokalipso), Codex Dublinensis, Codex Sangallensis 48 (nur Marko), Codex Zacynthius, Codex Athous Lavrentis (en Marko kaj en la [[Katolikaj epistoloj), Vaticanus 2061, 059, 068, 071, 073, 076, 077, 081, 083, 085, 087, 088, 089, 091, 093 (1 Pietro), 094, 098, 0101, 0102, 0108, 0111, 0114, 0205, 0207, 0223, 0225, 0232, 0234, 0240, 0243, 0244, 0245, 0247, 0254, 0270, 0271, 0274.

Minuskloj

20, 89, 94, 104, 164, 215, 241, 254, 322, 323, 326, 376, 383, 579, 614, 718, 850, 1006, 1175, 1241, 1611, 1739, 1841, 1852, 1908, 2040, 2053, 2062, 2298, 2344 (CE, Rev), 2351, 2464.[2]

Notoj redakti

  1. E. A. Button, An Atlas of Textual Criticism, Cambridge, 1911, p. 13.
  2. David Alan Black, New Testament Textual Criticism, Baker Books, 2006, p. 64.

Bibliografio redakti

  • Bruce Metzger, Bart Ehrman, The Text Of The New Testament: Its Transmission, Corruption and Restoration, Oxford University Press, 2005.
  • Bruce Metzger, A Textual Commentary On The Greek New Testament: A Companion Volume To The United Bible Societies' Greek New Testament, 1994, United Bible Societies, London & New York, pp. 5*, 15*.

Vidu ankaŭ redakti