Jesuo kaj la virino adulta

Jesuo kaj la virino adulta (populare dirita ankaŭ “epizodo de Jesuo kaj la adultulino" aŭ ankaŭ "parabolo de la adultulino") estas pasaĵo de la Evangelio laŭ Johano (8,1-11), en kiu virino, kaptita en adulto, estas enkondukita, de fariseoj kaj skribistoj, antaŭ Jesuo por scii lian opinion pri la mortokondamno per ŝtonigo laŭ la mosea tradicio. Temas pri la epizodo el kiu originis la onidiro: “kiu estas senpeka unua ĵetu la ŝtonon”.

Tiziano, Kristo kaj la adultulino (1512/1515, Kunsthistorisches Museum, Vieno)

Tiu teksta peco ne aperas en la manuskriptoj ple antikvaj kaj fidindaj de la Evangelio laŭ Johano kaj tio puŝis la preskaŭ tutan modernan kritikon ĝin ne rekoni kiel originan eron de tiu Evangelio.[1][2] La rakonto pri la adultolino, fakte, ne prezentas karakterizojn de la Johana stilo kaj rompige malkongruas kun la paroladoj de Jesuo diritaj dum la cirkonstanca Sukoto (festo de la kabanoj). La stilo kaj molkoreco el ĝi ŝprucantaj proksimigus al Luko (en iujn gravajn kodeksojn tiu perikopo estas enŝovita, fakte, tuj post Luko 21,28, kvankam tiu lokigo ne ŝajnas la ĝusta (Becker). Giuseppe Segalla, ekzemple, asertas ke “pri la historieco estas ĝenerale pozitiva ĉar la epizodo perfekte kongruas kun la pardono de Jesuo kiel aperas el la Evangelioj sinoptikaj: fakte tiu rakonto havas la karakterojn de la sinoptika tradicio”.[3]

Kristo kun la virino kaptita en la adulta faro, de Guercino, 1621 (Dulwich Picture Gallery).

Jen la teksto kiu kutime aperas en Johano el 7,53 ĝis 8,11:
"7,53 [Kaj ĉiu iris al sia domo;
8,1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.]

Priteksta kritiko redakti

La rakonto de la virino adulta ne legiĝas en siaj ĝustaj lokoj en la plej antikvaj grekaj manuskriptoj nin atingintaj; nek en la du papirusoj de la 3-a jarcento kiuj entenas la Evangelion laŭ Johano, nome papiruso 66 kaj papiruso 75 (kolekto papirusoj Bodmer), nek en la du kodeksoj datiĝintaj je la 4-a jarcento, nome la Codex Sinaiticus kaj Codex Vaticanus. La manuskripto plej antikva entenanta tiun pecon estas la Kodekso Beza, dulingva (latina kaj greka) teksto de la 4-a jarcento.

Papia el Hierapolis informas, ĉirkaŭ 125, pri rakonto pri Jesuo kaj pri virino “akuzita pri multaj pekoj” entenata en la apokrifa Evangelio de la Hebreoj, eble referencanta al tiu epizodo de "Jesuo kaj la virino adulta". Referenco pli certa, male, troviĝas en la Didaskalia Apostolorum (instruo de la apostoloj), sirilingva verko de la 3-a jarcento, kiu tamen ne precizigas ĉu la peco devenas el Evangelio kaj eventuale el kiu.

En verko retrovita en 1941 kaj kompilita de Didimo la Blindulo de la dua duono de la 4-a jarcento, estas aludata la pericope adulterae (perikopo de la adultulino), kaj estas asertate ke ĝi “troviĝas en multaj evangelioj”. Hodiaŭ pritekstaj kritikistoj deduktas ke tiu teksto gastiĝis en eta nombro de grekaj manuskriptoj de la 4-a jarcento kopiitaj en Aleksandrio: je konfirmo de tiu tezo helpas ankaŭ la ĉeesto de aparta signo ĉe la fino de la ĉapitro 7 de la “Evangelio laŭ Johano” de la Vatikana Kodekso, aranĝita en Egiptio, kiu indikas ke alterna versio en tiu punkto estis konata de la skribisto.

Sankta Hieronimo rakontas ke rakonto ĉeestis en multaj manuskriptoj grekoj kaj latinaj de la 4-a jarcento: liaj vortoj estas konfermitaj de Ambrozio de Milano kaj Aŭgusteno de Hipono, kiu raportas ke la peco estintus intence forigita, en iuj kopioj, por eviti la impreson ke Jesuo ne kondamnis la adulton.[4]

Manuskriptaj atestoj redakti

 
Evangelio laŭ Johano (7,53-8,12) de la Sinaja Kodekso, en kiu la perikopo mankas.

La Novum Testamentum Graece (NA27 = Nova Testamento greklingva) kaj United Bible Societies (UBS4) forlasas tiun perikopon (kaj ĝin anstataŭigas per rektaj parentezoj [...]. Sed ĝi ĉeestas en la Vulgato kaj Nova Vulgato.

  1. Atestoj kiuj ekskludas la rakonton:

,#*Papirusoj: Papiruso 66 (200 ĉirkaŭ), Papiruso 75 (komence de la 3-a jarcento) kaj Papiruso 45 (250 ĉirkaŭ);

  1. Atestoj kiuj ekskludas la duan parton de la rakonto de la adultulino, nome Joh 8,3-11:
  2. Atestoj kiuj eksludas la unuan parton de la rakonto, nome Joh 7,53-8,2,
  3. Atestoj inkludantaj la rakonton:
 
Papiruso 66 kun la teksto de Johano 7,52-8,16
  1. Atestoj kiuj dubas pri la aŭtentikeco de la rakonto ĝin markante per asterisko aŭ dividsigno:
  2. Atestoj kiuj lokigas la rakonton aliloke:
    • En malfruaj bizancaj manuskriptoj diritaj Familio 1, nome en la 20, 37, 135, 207, 301, 347, kaj preskaŭ ĉiuj la armenaj versioj lokigas la perikopon post la Johana 21,25;
    • La sanspeca Familio 13 ĝin lokigas post la Luka 24,5. Korektanta skribisto de la minusklo 1333 aldonas la versegojn 8,3-11 post la Luka '24,53;
    • Minusklo 129, Minusklo 259, 470, 564, 831, kaj 1356 lokigas la versegojn 8,3-11 post la Johana 21,25;
    • Minusklo 826 lokigas la perikopon post la Lika 21,38.
  3. Atestoj kun kromaj aldonoj:

Aliaj projektoj redakti

  • [1] Viki Trans
  • [2] Cathopedia.

Notoj redakti

  1. Petersen, p. 192; Bruce Metzeger, A Textual Commentary on the Greek New Testament, (London: United Bible Societies, 1971), p. 220; Paul Copan, William Lane Craig, Contending with Christianity's Critics: Anwering New Atheists and Other Objectors, B&H Publishing Group, 2009, ISBN 0-8054-4936-1, pp. 154-155.
  2. "Pericope adulterae", in FL Cross (ed.), The Oxford Dictionary of the Christian Church, (New York: Oxford University Press, 2005).
  3. Giuseppe Segalla, Introduzione al Vangelo di Giovanni, in La Bibbia. nuovissima versione dai testi originali, Edizioni San Paolo, 1991, p. 641.
  4. Agostino, De adulterinis conjugiis, ii.6–7. Citita en Wieland Willker, A Textual Commentary on the Greek Gospels, Vol. 4b, p. 10.

Bibliografio redakti

  • William Lawrence Petersen, "John 8:11, the Protoevangelium Iacobi, and the History of the Pericope Adulterae", in Tjitze Baarda, William Lawrence Petersen, J. S. Vos, H. J. de Jonge, Sayings of Jesus: canonical and non-canonical : essays in honour of Tjitze Baarda, BRILL, 1997, ISBN 90-04-10380-5

Vidu ankaŭ redakti