Malfermi la ĉefan menuon

Telegramo (telegrafio)

mesaĝo sendita per telegrafo

Telegramo (el la greka tele: fora kaj ...gramma: litero) estas telegrafa mesaĝo, kiun oni transdonas per akustikaj, optikaj aŭ elektraj aparatoj.

La esprimo telegramo ekestis en la jaro 1852 de la usonano E. P. SMITH el Rochester, sed daŭris iom da tempo ĝis ĝi anstataŭis la antaŭan esprimon "telegrafa depeŝo".

La letersekreto validas ankaŭ por telegramoj, tio signifas: la persono, kiu transdonas la mesaĝon ne rajtas sciigi la enhavon al aliaj aŭ ŝanĝi la enhavon de la mesaĝo.

Ĉar en la fruaj jaroj de telegrafado oni pagu laŭ la kvanto de la vortoj, ekestis telegramstilo: anstataŭ "Mi venos vendrede je 17.00h" oni skribis "Mi vendredalvenos 17.00" por ŝpari kelkajn vortojn.

Telegramoj povas esti sur dekorita salutkarto (aldone pagenda servo).

Ekzemploj por la transdonado :

  • speco de akustika transdonado morsado per Morsa kodo
  • speco de optika transdonado estas signali per flagoj laŭ flagra alfabeto
  • speco de elektra transdonado estas teleskribilo aŭ faksilo

Ekde la jaro 2003 la germana poŝtentrepreno Deutsche Post AG ne plu sendas telegramojn eksterlanden. La argumento estas: telegramoj estas eksmodaj.

La plej longaj telegramojRedakti

En la tempoj de oftaj vizitoj de la angla reĝo Eduardo la 7-a en urbo Mariánské Lázně ofte restadis angla politikisto siro Henry Cambell-Bonnerman. En septembro de 1899 li vive korespondis kun Londono en aferoj antaŭantaj al estiĝo de bura milito en suda Afriko. Fine de septembro li ricevis de brita Transvala komisiono telegramon, kiu enhavis 16.000 vortojn! Tio estis evidente la plej longa telegramo, kiu estis en Mariánské Lázně akceptita.