Telfero de Grenoble Bastille

Koordinatoj: 45° 11′ 35″ N 5° 43′ 34″ O / 45.19306 °N, 5.72611 °O / 45.19306; 5.72611 (mapo)

La Telfero de Grenoble Bastille (france Téléphérique de Grenoble Bastille) estas unu el la unuaj urbaj telferoj en la mondo post Rio-de-Ĵanejro kaj Kaburbo. Ĝi estis konstruita en 1934, laŭ iniciato de Paul Michoud, vicprezidanto de la oficejo de turisma industrio kaj Paul Mistral, urbestro de Grenoblo, poste lia posteulo Léon Martin.

Telfero de Grenoble Bastille
Téléphérique de Grenoble Bastille
urban aerial tramway • vidindaĵo
Ĝeneralaj informoj
Loko Grenoblo  Francio
Transportsistema speco Telfero
Komenco de trafiko 29-a de septembro 1934
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 700 m
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Transportisto RTGB
vdr

De la urbocentro de Grenoblo, ĝi ebligas rapidan aliron al "La Bastille": armea fortikaĵo, konstruita en la 19-a jarcento sur monteto kiu ankaŭ donas al ĝi sian nomon, kaj superanta la Grenoblan aglomeraĵon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti