Templo de Olimpia Zeŭso (Ateno)

La Templo de Olimpia Zeŭso (en greka: Ναός του Ολυμπίου Διός, Naos tou Olympiou Dios), konata ankaŭ kiel Olimpiejon aŭ Kolonoj de Olimpia Zeŭso, estas monumento de Grekio kaj iama kolosa templo en la centro de la greka ĉefurbo Ateno. Ĝi estis dediĉita al Olimpia Zeŭso, nomo originata el lia posteno kiel estro de la 12 dioj Olimpanoj. La konstruado ekis en la 6a jarcento a.K. dum la regado de la Atenaj tiranoj, kiuj intencis konstruis la plej grandan templon en la antikva mondo, sed ĝi ne estis kompletigitaĝis la regado de la Romia Imperiestro Hadriano en la 2a jarcento n.e., ĉirkaŭ 638 jarojn post la eko de la projekto. Dum la romia periodo la templo - kiu inkludis 104 kolosaajn kolonojn - estis agnoskita kiel la plej granda templo en Greekio kaj estis hejmo de unu el la plej grandaj kultostatuoj en la antikva mondo.

Templo de Olimpia Zeŭso
Templo
helena templotemploarkeologia lokoruino [+]

LandoGrekio
SituoAteno
- koordinatoj37° 58′ 10″ N, 23° 43′ 59″ O (mapo)37.96937222222223.733077777778Koordinatoj: 37° 58′ 10″ N, 23° 43′ 59″ O (mapo)

Templo de Olimpia Zeŭso (Grekio)
Templo de Olimpia Zeŭso (Grekio)
DEC
Templo de Olimpia Zeŭso
Templo de Olimpia Zeŭso
Map
Templo de Olimpia Zeŭso
Vikimedia Komunejo:  Temple of Zeus in Athens [+]
vdr
Vido de la Templo de Templo de Olimpia Zeŭso en 2016, montranta la dekses survivantajn kolonojn, unu el kiuj kuŝas surgrunde.
Verŝajna aspekto de la Olimpiejon en 129 n.e. el la SOr., montranta la dekses survivantajn kolonojn kaj fragmentojn de la tabul-kovraĵo.

La gloro de la templo estis mallongdaŭra, ĉar ĝi falis en neuzo post esti rabita dum eksterlanda invado en la 3a jarcento n.e., ĝuste nur ĉirkaŭ unu jarcenton post sia kompletigo. Ĝi estis probable neniam ripirita kaj estis malpliigita al ruinoj poste. En la jarcentoj post la falo de la Romia Imperio, ĝi estis etende malpliigita por elpreni konstrumaterialojn por liveri iliin al konstruprojektoj aliloke en la urbo. Spite tion, substanca parto de la templo restas nuntempe, ĉefe dekses el la originaj gigantaj kolonoj, kaj ĝi pluestas parto de tre grava arkeologia loko de Grekio.

Bibliografio redakti

  • Janina K. Darling, Architecture of Greece, pp. 201–203. Greenwood Press, 2004. ISBN 0-313-32152-3.

Eksteraj ligiloj redakti

37° 58′ 9.74″ N 23° 43′ 59.08″ O / 37.9693722 °N, 23.7330778 °O / 37.9693722; 23.7330778 (mapo)