Teodoriko el Bern

Teodoriko el Bern (germane Dietrich von Bern; mitologifone temas grandparte pri Teodoriko la Granda) estas unu el la plej gravaj herooj de la ĝermana legendaro.

Teodoriko el Bern
Teodoriko duelanta kun Sigfrido apud Worms
Teodoriko duelanta kun Sigfrido apud Worms
Verko Dietrich-eposoj
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo Eckesachs
Loĝloko "Bern" (= Verono?)
Familio filo de Teodemiro, aŭ de demono
Amikoj Hildebrand, Atilo la Huno
Parencoj onklo Ermrich
Information icon.svg
vdr

DetalojRedakti

Originante el la gento de la Amaloj Teodoriko sendube centras en la ostrogota legendaro. Laŭ la pli malnova tradicio li estas la filo de Teodemiro, laŭ pli nova li generitis fare de demono. El lia buŝo saltas fajro dum koleriĝo. Jam kiel adoleskanto li duelis kun la giganto Sigenot kaj la militisto Ecke, poste en la Roza ĝardeno apud Worms ankaŭ kun Sigfrido. Antaŭ Ermrich, la frato de la patro, li devis fuĝi el sia regno disde Italujo al Hungarujo kie li estas bonvenigata kune kun siaj akompanantoj (i.a. la maljuna Hildebrand) fare de Atilo la Huno. Militiro kontraŭ Ermrich kun soldatoj donacitaj de Atilo malsukcesis kaj necesis do reiro al la Hunoj.

Pli malfrue Teodoriko kampanjis en Italujo kaj konkeris post batalego la urbon Raveno, forpelis Ermrich kaj reeksuverenis.

Teodoriko ankaŭ enplektitis en la legendaron burgonjan-frankian ĉirkaŭ Sigfrido kaj tiumaniere oni renkontis Teodorikon, personon gravegan sed tamen modestan kaj simpatian, en la dua parto de Kanto de la Nibelungoj ĉe la kortego de Atilo.

Ĝenerale kolektiĝis kun la kuro de la tempo ĉirkaŭ Teodoriko ampleksa sagaaro, riĉa inspirfonto de la mezepokaj germanaj poetoj (ekz. »König Laurin«, »Ecken Ausfahrt«, »Sigenot«, »Alpharts Tod«, »Dietrichs Flucht«, »Rabenschlacht«), kaj eĉ la kamparanoj kantis ankoraŭ post multe da tempo pri la heroo fidela kaj vere populara. Ĉefa historia persono malantaŭ li estis la ostrogoto Teodoriko la Granda kiu havis sian sidejon en Verono (kies antaŭa germana nomo estis Bern). Pro la multo da gigantaĵoj kaj drakaĵoj lia personuleco adoptis vole malnove ankaŭ mitologiajn trajtojn.

FontojRedakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 900 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti