Teologia Altlernejo (Pécs)

La Teologia Episkopa Altlernejo en Pécs (hungare Pécsi Püspöki Hittudományi Főiskola estas katolika edukejo por estontaj pastroj en hungara urbo Pécs.

Teologia Altlernejo
kolegio
Informoj
fondodato 4-a de junio 1742
Situo
Geografia situo 46° 4′ 46″ N, 18° 13′ 37″ O (mapo)46.07941718.227035Koordinatoj: 46° 4′ 46″ N, 18° 13′ 37″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Pécs
poŝtkodo 7625
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Teologia Altlernejo (Pécs) (Hungario)
Teologia Altlernejo (Pécs) (Hungario)
DEC
Teologia Altlernejo (Pécs)
Teologia Altlernejo (Pécs)
Map
Teologia Altlernejo
vdr

Historio redakti

Depost dominado de turkoj kaj depost liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a episkopo József Zsigmond Berényi fondis seminarion en 1742 en Pécs, sed la instruado komenciĝis post 4 jaroj, oni lernis komence 2 jarojn. Pli frue la estontaj pastroj lernis en aliaj seminarioj. György Klimó levis la instruadon al 4 jaroj, li establis en 1774 imponan Bibliotekon Klimó, eĉ li strebis por levi la seminarion al universitato. En la 1780-aj jaroj Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) malpermesis la instruadon en Pécs, la pastroj lernis plu en aliaj seminarioj. En 1835 jam liceo ekfunkciis. En 1883 la konstuaĵo estis pligrandigita. En 1951 la ŝtato forprenis la seminarion, en la konstruaĵo nereligia edukado komenciĝis. Depost la socialismo en 1991 la seminario (kiel altlernejo) estis refondita kun 21 pedagogoj kaj 61 studentoj.

Noto: en 2016 la altlernejo ne estis trovita en oficiala listo de altlernejoj kaj universitatoj [2].

Iom da statistiko redakti

En la studjaro 1866 4 pedagogoj instruis 42 studentojn, en 1909 5 pedagogoj - 43 studentoj, en 1938 4 pedagogoj - 61 studentoj.

Instruistoj redakti

Iamaj studentoj redakti

Fontoj redakti