Terek (rivero)

rivero En Kartvelio Kaj Rusio
(Alidirektita el Tereko)

Tereko estas rivero en Norda Kaŭkazio, kiu fluas laŭ teritorioj de Kartvelio (kie ĝi fontas), Nord-Osetio, Kabard-Balkario, Stavropola regiono, Ĉeĉenio kaj Dagestano kaj enfluas en la Kaspian maron. 623 kilometrojn longa Tereko kolektas akvon el centoj da montaraj riveroj kaj riveretoj.

Tereko
Rivero Tereko ĉe sia komenciĝo en montara Kartvelio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 623 km
Akvokolekta areo 43 200 km²
Fluo
Fonto monto Zilga-Ĥoĥ (Kartvelio)
- Alteco super marnivelo 2 713 m
- Koordinatoj 42° 37′ 17″ N, 44° 14′ 48″ O (mapo)42.62138888888944.246666666667
Enfluejo Kaspia maro
- Alteco −28 m
- Koordinatoj 43° 35′ 43″ N, 47° 33′ 42″ O (mapo)43.59527777777847.561666666667
Altecodiferenco 2 741 m
Geografio
Trairataj urboj Vladikavkaz, Beslano, Tereko, Majskij, Mozdoko, Kizljar
Alfluantoj
- Dekstraj Sunĵa
- Maldekstraj Ardon, Gizeldon, Uruĥ, Malka
Map
Tereko
vdr
Baseno de Tereko

La fluo de la rivero estas tiom forta, ke eĉ en ĝia apudmara parto apenaŭ eblas perŝipa navigado. La akvonivelo draste varias depende de sezono: plej forta fluo estas somere, kiam degelas montaraj glaciriveroj. Signifan leviĝon de akvonivelo povas kaŭzi ankaŭ pluvoj.

Parte la akvo de Terek estas uzata por akvumi kampojn en Stavrapola regiono kaj Kalmukio pere de sistemo de kanaloj, kiu ligas la riveron kun Kuma kaj Ĉograja akvorezervejo.

La ĉefaj urboj apud la rivero estas Vladikavkaz, Mozdok kaj Kizlar. Post Kizlar formiĝas marĉa riverdelto granda de 4.000 kvadrataj kilometroj.

Hidroelektra centraloj redakti

  • Ezminskaja;
  • Dzau;
  • Pavlodolskaja.

La totala kapacito de elektrocentraloj estas 57 Megavato (MW). Averaĝa jara elektroproduktado de ĉirkaŭ 277 milionoj kWh. Mozdokskaja, Darijalskaja kaj Dlinnodolinskaja elektrocentraloj estas desegnitaj.