Termika ponto
Termika ponto aù Termoponto [1] estas malgranda punkta aŭ linia loko en domo kie termika rezistivo varias multe. Certe estas loko kie mankas izolado aŭ malbone farita. Termika ponto estas se:
- Estas ŝanĝo de geometrio de la strukturo
- Estas ŝanĝo de konstru-materialo aù termika rezistivo
- Estas nekontinueco de izolado tra muro/muro aù ĉe kunigo muro/tekto aŭ muro/tegmento.
La termikaj pontoj reprezentas averaĝe 10 al 20 % de energiperdoj en konstrukto. Nuntempe oni izolas pli bone, sed oni devas uzi novan konceptadon aù specifajn aĵojn por lukti kontraŭ tiuj perdoj.
La tipoj de termikaj pontoj redakti
Estas ĉefe tri diversaj specoj:
- la liniaj termikaj pontoj, ĉe la kuniĝo inter vandoj ekzemple ĉe la kuniĝo inter tekto kaj eksterna muro kaj inter eksterna kaj interna muroj;
- la punktaj termikaj pontoj, ekzemple ĉe kuniĝo inter tekto kaj du muroj;
- la strukturaj termikaj pontoj, laŭ tekniko de izolado. Fakte kelkaj izolaĵoj, estas per pluraj tavoloj, fiksitaj per ŝraŭboj aù similaĵoj kaj povas esti termika ponto.
Ekzistas ankaŭ aliaj lokoj:
-
Kuniĝo ĉe baztekto/eksterna muro
-
Kuniĝo ĉe etaĝa tekto/eksterna muro
-
Kuniĝo ĉe supra tekto/ekstera muro
-
Kuniĝo ĉe tekto/balkono
-
Kuniĝo ĉe interna muro/ekstera muro
Konsekvencoj pro la termikaj pontoj redakti
- Perdo de varmo do necesas pli da hejtado.
- Risko de kondenso de vaporo, humideco, en punktoj de termikaj pontoj, pro diferenco de temperaturo inter aero kaj muro/tekto.
- Bezono de ventolado en ĉiuj okazoj por lukti kontraŭ humideco, ŝimo aù alergioj.
- Difektiĝo dum la jaroj de la muroj, materialoj.
- Sensacio de malvarmaj vandoj.
Solvoj kontraŭ termikaj pontoj redakti
- Jam en la konceptado de la konstruo, oni devas studi, kaj antaŭvidi la termikajn pontojn, kaj redukti ilin.
- Ekstera Izolado - tiel oni evitas preskaŭ ĉiujn termikajn pontojn, krom de la grundo, kaj fenestroj-pordoj aù tekto/balkono.
- Interna izolado, kun zorgo de termikaj pontoj (sed oni perdas surfacon en la domo).
- Izola randbriko por tekto.
- termoponta barilo,[2] , estas sistemo por ke izolado daŭrigu tra muroj aù tektoj. Ĝi bremsas la varmotransdonon.