Terra Alta (romano)

romano de Javier Cercas

Terra Alta estas krimromano verkita de la hispana verkisto Javier Cercas, publikigita de la Eldonejo Planeta kaj venkinto de la 68a okazo de la Premio Planeta, kien ĝi prezentiĝis sub la pseŭdonimo de Melchor Marín -fakte la nomo de la ĉefrolulo de la romano-, sub la titolo Cristales Rotos (rompitaj vitroj). Terra Alta estas la katalunlingva nomo de komarko de la interno de la provinco Taragono lima kun Aragono.

Terra Alta
literatura verko • eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro Javier Cercas
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 2019
Eldonejo Editorial Planeta
Ĝenro krimfikcio
Honorigoj Premio Planeta
vdr

En julio 2024 oni ekfilmis kinadaptadon kiel serio de Terra Alta, por Movistar Plus+, protagonistigita de Miguel Bernardeau kaj Ivan Massagué.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Iama junuldeliktulo konvertita en juna policano de la Mossos d'Esquadra, hazarde estas sendita en la katalunan komarkon Terra Alta (Supra Tero), kie neniam okazas io grava sed kie li komplikiĝas en gravega krimo kiu kondukas lin solvi trioblan murdon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Terra Alta (novela) en la hispana Vikipedio.