Tess WESTER (Heerhugowaard, 19-an de majo 1993) estas nederlanda manpilkistino. Wester ankaŭ estas golulino de la nederlanda teamo ekde 2012, kun kiu ŝi iĝis mondĉampiono en 2019.

Tess Wester
handbalisto
manpilkado
Nomo Tess Wester
Naskiĝo la 19-an de majo 1993 en Heerhugowaard,  Nederlando
Alto 178 cm
Pezo 70 kg
Medaloj
vdr

Kariero redakti

Tess Wester komencis sian manpilkan karieron kun la Hugo Girls-unuiĝo en sia naskiĝloko Heerhugowaard. Ŝi ludis por kvar nederlandaj kluboj, inkluzive de "VOC" kaj "E&O". En la periodo 2008 ĝis 2011, ŝi ankaŭ partoprenis la manpilktrejnadon ĉe la "HandbalAcademie" en Papendal. En 2011, ŝi faris la movon al la "Handball-Bundesliga" en Germanio, kie ŝi ludis por "VfL Oldenburg". En 2015, ŝi iris al "SG BBM Bietigheim" en Germanio, gajnante la ligotitolon kaj en la sama sezono la 2016/17 EHF-pokalon, la plej gravan eŭropan klubpremion post la Ĉampionligo. Post la 2017/18 sezono, Wester forlasis Bietigheim por la dana klubo "Odense Håndbold". En marto 2021 ŝi subskribis por sezono kun la rumana "CSM București", eŭropa pinta klubo de Bukareŝto, serĉante "la aventuron kaj sperton de manpilkado en Rumanio".

Privata vivo redakti

Tess Wester havas ekde 2017 rilaton kun la futbalisto Mart Lieder. La paro geedziĝis je la 22-a de junio 2022. Ili atendas je la fino de 2022 ilian unuan infanon.