Testamento de 'Abdu'l-Baha

Sian Volon kaj Testamenton verkis 'Abdu'l-Bahá en tri apartaj fazoj laŭ diversaj situacioj. La unuan parton li verkis probable en 1906 kaj kelkajn fragmentojn okaze de gravaj minacoj kaj danĝeroj. Tamen la tri partoj konstituas kune unusolan dokumenton.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Ĉarto de Administra Ordo redakti

Tiu dokumento estas kerna kaj difina parto el la originaj fontoj de la bahaa literaturo, intime ligita kun la "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) de lia patro Bahá'u'lláh.

Tiun "Volon kaj Testamenton", kune kun la "Tabeloj de la Dia Plano" kaj la "Epistolo al Karmelo", Shoghi Effendi konsideras kiel la ĉarton de la Administra Ordo bahaa. Ĝi temas pri statuso kaj rolo de la Gardanto kaj de la Manoj de la Afero de Dio, de la Universala Domo de Justeco, de la Spiritaj Asembleoj lokaj kaj naciaj. Ĝi ankaŭ emfazas la gravecon de la Interligo de Bahá'u'lláh.

Fundamentoj de la Bahaa Kredo redakti

En tiu teksto 'Abdu'l-Bahá resumas la ekzilon de Bahá'u'lláh kaj liajn fundamentajn instruojn, kiel ekzemple ami la tutan homaron, eviti konfliktojn, lojale konduti kontraŭ registaroj, sindoneme diskonigi la mesaĝon de Dio, strebi al la renovigo de si mem, de la homaro kaj de la mondo. Li reasertas, ke Báb estas ne nur la heroldo de Bahá'u'lláh sed ankaŭ apartan Manifestiĝon de Dio, kaj li klarigas iliajn rangon kaj statuson.

La Interligo de Bahá'u'lláh redakti

La Interligo de Bahá'u'lláh estas fundamenta flanko de la Bahaa Kredo. 'Abdu'l-Bahá priskribas la virtojn kaj la potencon de tia Interligo, kiu protektas la bahaan komunumon kontraŭ skismoj kaj daŭre garantias ĝian unuecon.

En sia testamento Bahá'u'lláh enoficigis lin post sia morto kiel estron de la bahaa komunumo kaj la unusolan interpretanton de siaj skriboj : tio estas la "Malgranda Interligo" por la bahaanoj. Tiun "Volon kaj Testamenton" oni foje taksas kiel la kulminon de la rolo, kiun plenumis 'Abdu'l-Bahá kiel "Centro de la Interligo".

En ĝi li ankaŭ plendas pri la multegaj suferoj kaj damaĝoj, kiujn kaŭzis "rompantoj" de la Interligo, ĉefe lia duonfrato Mírzá Muḥammad-'Alí kaj Mírzá Yaḥyá Núrí, la duon-frato de Bahá'u'lláh kaj estro de la azalanoj. Li tamen petas, ke Dio pardonu kaj helpu ilin.

'Abdu'l-Bahá deklaras, ke estas "rompantoj" de la Interligo de Bahá'u'lláh tiuj bahaanoj, kiuj kontraŭas la auxtoritaton de la "Centro de la Interligo", de la "Gardanto de la Afero de Dio" aux de la "Universala Domo de Justeco". Laŭ lia opinio, bahaanoj devas strikte eviti kontaktojn kun ili.

La Gardanto kaj la Manoj de la Afero de Dio redakti

'Abdu'l-Bahá indikas, ke la "Gardanteco de la Afero de Dio" estas hereda ofico, ke la Gardanto mem elektas sian posteulon kaj ke lia ĉefa rolo estas la interpretado de la Santaj Skriboj bahaaj. 'Abdu'l-Bahá asertas, ke en tiu agadkampo la Gardanto estas "die" protektita kontraŭ erarojn. Li skribas, ke la mondonacojn de Ḥuqúqu'lláh ("la Rajto de Dio") ricevos nur la Gardanto post lia forpaso.

Li decidas, ke la Gardanto rajtas nomumi la "Manojn de la Afero de Dio" kaj klarigas iliajn reciprokajn rilatojn. Li difinas la devojn kaj responsojn de tiu "Manoj" : instrui la Bahaan Kredon, forigi la ribelulojn, elekti naŭ el ili por asisti la Gardanton kaj por aprobi la elekton de la estontaj Gardantoj.

La Universala Domo de Justeco redakti

'Abdu'l-Bahá klarigas la rolon de la Universala Domo de Justeco por mastrumi la bahaan komunumon, ĝiajn rilatojn kun la Gardanto kaj kiel estigi ĝin per balotoj. Li asertas, ke nur ĝi rajtas aŭtoritate edikti leĝojn, kiuj ne estas speciale pritraktitaj en la Sanktaj Skriboj bahaaj, kaj ke en tiu agadkampo ĝi ĝuas "senerarecon", samekiel la Gardanto je interpretado de la Sanktaj Skriboj bahaaj.

Atakoj kontraŭ la Testamento redakti

La decidojn kaj indikojn de tiu Testamento konsentis la bahaanaro escepte de kelkaj okcidentaj bahaanoj, interalie Hermann Zimmer kaj Ruth White, kiu dum pluraj jaroj kampanjis kontraŭ ĝi. Ŝi opiniis, ke ne 'Abdu'l-Bahá skribis la dokumenton kaj eĉ dungis la grafologon Charles Mitchell por pruvi sian aserton, sed tiun akuzon forĵetis tiuj, eĉ malamikaj, kiuj legis la persan lingvon kaj konis la skribmanieron de 'Abdu'l-Bahá.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Tiu artikolo estas verkita surbaze de la angla versio.