The Castle (aŭstralia filmo de 1997)

The Castle (esperantigite: La Kastelo) estas aŭstralia drama filmo de la jaro 1997, reĝisorita de Rob Sitch.

La Kastelo
filmo
Originala titolo The Castle
Produktadlando Aŭstralio
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 10-a de aprilo 1997
Daŭro 84 minutoj
Ĝenro Dramo
Buĝeto 750.000 AUD
Reĝisoro(j) Rob Sitch
Produktisto(j) Debra Choate
Scenaro Santo Cilauro, Tom Gleisner, Jane Kennedy, Rob Sitch
Filmita en Aŭstralio
Loko de rakonto MelburnoKanbero
Muziko de Craig Harnath (Usona versio: Edmund Choi)
Rolantoj Michael Caton • Anne Tenney • Sophie Lee • Eric Bana • Bud Tingwell • Tiriel Mora • Stephen Curry • Wayne Hope • Anthony Simcoe
Produktinta firmao Working Dog Productions
Distribuo Roadshow Entertainment (AU), Miramax Films (US)
Honorigoj AACTA Award for Best Original Screenplay
IMDb
vdr

En ĝi Michael Caton, Anne Tenney, Stephen Curry, Anthony Simcoe, Sophie Lee kaj Wayne Hope ludas la rolojn de la familio Kerrigan. Aliaj aktoroj en la filmo estas Tiriel Mora, Robyn Nevin, Eric Bana, Costas Kilias kaj Charles 'Bud' Tingwell.

La filmtekston verkis Rob Sitch, Santo Cilauro, Tom Gleisner kaj Jane Kennedy de Working Dog Productions. Ili ĉiuj jam laboris longtempe pri la televidprogramoj The Late Show kaj The D-Generation de la kanalo Australian Broadcasting Corporation (ABC).

The Castle estis filmata dum 11 tagoj, per buĝeto de proksimume A$750.000.[1] Ĝi estis vaste aklamita en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, sed oni ne vaste distribuis ĝin en aliaj landoj. La filmo malnete enspezis A$10.326.428 per kino-biletoj en Aŭstralio.[2]

La titolo havas sian bazon en la angla esprimo, "a man's home is his castle" (esperantigite: la domo de oni estas ties kastelo), kiu estas ripetata en la filmo. La humuro ludas pri la nacia memvido, plej rimarkeble pri la koncepto de la laborista klaso kaj ties rolo en moderna Aŭstralio.[3]

Intrigo redakti

La domo de la familio Kerrigan, en iu fora antaŭurbo de Melburno nomita Coolaroo, estas plena je amo kaj fiero pri la modesta vivstilo de la familio. Sed ilia feliĉeco estas minacata, kiam konstruigistoj klopodas eksproprietigi la domon de la familio por pligrandigi la apudan flughavenon.

La domo de la Kerrigan-oj estas konstruita en plejparte ne evoluanta aro de similformaj malmultekostaj domoj, sur toksa rubodeponejo, rekte apud kurejo de flughaveno. Malgraŭ ĉio ĉi, la bonkora patro Darryl (Michael Caton) kredas ke li loĝas en luksa komforto. Feliĉege senscie pri la manko de stilo aŭ rafiniteco en sia familio, li okupas sin je stirado de sia tren-kamiono, vetkurigado de leporhundoj, kaj konstanta farado de tombakaj aldonaĵoj al la domo. La aliaj familianoj ĉiel kunĝuas kaj subtenas lian entuziasmon.

Iun tagon, domtaksisto alvenas por inspekti la domon. Kvankam li ne planas vendi la domon, Darryl montras ĉiujn ĝiajn rimarkindaĵojn, kredante ke ili plivalorigas la domon. Post kelkaj semajnoj, li ricevas leteron, kiu informas lin pri la venonta eksproprietigo de lia domo kontraŭ $70.000. Liaj najbaroj (maljunulo Jack, divorcintino Yvonne, kaj novaj enmigrintoj Farouk kaj Tabulah de Libano) ĉiuj ricevas similajn noticojn. Kredante laŭ komuna principo ke la registaro ne rajtas evikcii lin kontraŭ lia volo, Darryl povas kontraŭbatali la evikcion. Agentoj de la flughaveno provas subaĉeti lin kaj rezignigi la familion per minacado, sed ties agoj nur plofortigas la intencon de la familio. Darryl dungas konaton, nekompetenta advokato Dennis Denuto (Tiriel Mora), sed la magra argumento de Dennis, ke la evikcio estas kontraŭ la "sento" de la konstitucio, ne sukcesas en kortumo. Kiam li atendas la finan decidon de la kortumo, Darryl babilas kun viro, kiun li renkontas ekster la juĝejo, Lawrence Hammill (Bud Tingwell), kiu venis por spekti sian filon (kiu estas advokato) en kortumo. La kortumo malakceptas la apelacion de la familio kaj ili devos forlasi la domon ene de du semajnoj. La prezo de la domo apenaŭ sufiĉas por aĉeti malgrandan apartamenton. Korpremite kaj venkite, la familio ekpakas.

Espero revenas kiam alvenas Lawrence, kiu rivelas ke li estas emerita Advokato de la Regno. Li interesiĝas pri la kazo de la Kerrigan-oj, pro sia vasta sperto pri konstituciaj leĝoj, kaj proponas ke li argumentu por la familio senpage en la Alta Kortumo. Li faras persvadan argumenton ke la Kerrigan-oj havas la rajton de justaj kondiĉoj de kompenso pri akiro de propraĵo laŭ sekcio 51(xxxi) de la aŭstralia konstitucio. Li finas sian argumenton per parafrazo de diraĵo de Darryl, ke domo estas pli ol strukturo el brikoj kaj mortero - ĝi estas hejmo el amo kaj kunspertitaj memoroj. La kortumo decidas favore al la Kerrigan-oj, kaj ilia kazo fariĝas gvida kazo de la temo. Epiloge la Kerrigan-oj daŭre feliĉe prosperas, kaj Lawrence fariĝas daŭra amiko de la familio.

Roluloj redakti

  • Michael Caton kiel Darryl Kerrigan, la patro
  • Anne Tenney kiel Sal Kerrigan, la patrino
  • Stephen Curry kiel Dale Kerrigan, la plej juna filo, fosanto de truoj, kaj rakontanto de la filmo
  • Sophie Lee kiel Tracey Petropoulous (née Kerrigan), la sola filino de la familio, nove edziniĝinta frizisto
  • Eric Bana kiel Con Petropoulous, la nova edzo de Tracey, kontisto kaj amatora piedbato-boksisto
  • Anthony Simcoe kiel Steve Kerrigan, la dua filo kaj metilernanta meĥanikisto
  • Wayne Hope kiel Wayne Kerrigan, la "nigra ŝafo" de la familio, kiu estas enkarcerigita pro armita prirabo, sed estas tamen amata de sia familio
  • Tiriel Mora kiel Dennis Denuto, nesukcesa advokateto kiu antaŭe malsukcesis defendi Wayne en lia kazo
  • Costas Kilias kiel Farouk, najbaro de la Kerrigan-oj
  • Charles 'Bud' Tingwell kiel Lawrence Hammill QC, emerita advokato kiu helpas la Kerrigan-ojn per senpaga reprezentado
  • John Flaus kiel serĝento Kennedy, loka policisto
  • Tony Martin kiel Adam Hammill, la filo de Lawrence (mallonga, preskaŭ neparola apero)
  • Ian Ross kiel li mem (en 1997 li estis novaĵ-prezentisto de la aŭstralia televidkanalo Nine Network)

Referencoj redakti

  1. Kaufman, Anthony. Interview: A man's movie is his "Castle"- Rob Sitch's Aussie debut. IndieWire. Alirita 2013-02-25.
  2. Wills, Dominic. Eric Bana – Biography. Talk Talk. Alirita 2010-04-13.
  3. . A Man's Home Is His Castle. Freedom Daily. The Future of Freedom Foundation (20 October 2006). Arkivita el la originalo je 2010-06-12. Alirita 13 April 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-12. Alirita 2021-12-26.