The Conscience of the King

The Conscience of the King [La konscienco de la reĝo] estas la dektria epizodo de la unua sezono de la usona sciencfikcia televidserio Star Trek. Verkita fare de Barry Trivers kaj reĝisorita fare de Gerd Oswald, ĝi unue elsendiĝis la 8-an de decembro 1966.

The Conscience of the King
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Conscience of the King
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 dec. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Gerd Oswald • Gene Roddenberry
Scenaro Barry Trivers
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Planet Q
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • Nichelle Nichols • Carey Foster • Arnold Moss
IMDb
vdr

La epizodo prenas sian titolon el la finaj linioj de la 2-a akto de Hamlet: "The play's the thing/Wherein I'll catch the conscience of the king."[La ludo de l’ aktoroj estu reto/Por kapti konsciencon de la reĝo! (Zamenhofa traduko)].

En la epizodo Kapitano Kirk suspektas ke iu vojaĝanta aktoro, Anton Karidian (Arnold Moss), petveturisto sur Enterprise kun sia filino Lenore (Barbara Anderson), estis amasmurda eksdiktatoro de Tarsus IV Kodos "the Executioner", kiu kaŝas sin. Dr. Thomas Leighton (Bruce Hyde), nun estro de homa setlejo sur Planedo Q kaj Kirk estas la nuraj postvivantaj atestantoj kontraŭ Kodos, pro tio, Lenore intencas mortigi ilin ambaŭ.

La epizodo ankaŭ traktas la temon de fuĝaj militkrimuloj. Efektive, en ĉi tiu epizodo, la malbonagoj de Kodos revenas al dudek jaroj kaj raportas al la naziaj agoj de la Dua Mondmilito. En la momento de la elsendo de la epizodo, la ĉasado de militkrimuloj ankoraŭ estas grava: Adolf Eichmann, unu el la ĉefaj respondecaj por la efektivigo de la fina solvo estis arestita ses jarojn antaŭe, en 1960 kaj ekzekutita en 1962. Oni sugestas, ke Kodos, la fikcia karaktero, apartigis la postvivantajn oferojn de Tarsus IV laŭ kriterioj de "eŭgeniko", kiuj rememoras, kiel la nazioj elektis, kiujn vivas kaj kiujn mortos.

La epizodo prezentis la finan aperon (en produktado) de Grace Lee Whitney kie yeoman (asistanto) Janice Rand. Whitney jam sciigis, ke ŝi estis forigota de la serio semajnon antaŭ ol filmado de ĉi tiu epizodo. Ŝia mallonga sceno estis ŝia lasta en Star Trek antaŭ ol ŝi revenis en Star Trek: The Motion Picture.