The Deer Hunter
The Deer Hunter (anglalingve signifas "La Cerv-Ĉasisto") estas dramo el la jaro 1978 pri la fizikaj kaj mensaj sekvoj de la Vjetnama Milito por la homoj de malgranda industria komunumo en Pensilvanio. La scenaro estas libere bazita sur la romano Drei Kameraden ("Tri Kamaradoj") de Erich Maria Remarque.
The Deer Hunter | |
---|---|
Originala titolo | The Deer Hunter |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() ![]() |
Originala lingvo | rusa lingvo, angla lingvo, franca lingvo |
Kina aperdato | 8-a de decembro 1978 |
Daŭro | 182 minutoj |
Ĝenro | Milito/Dramo |
Kameraado | Vilmos Zsigmond |
Buĝeto | Usona $15.000.000 |
Reĝisoro(j) | Michael Cimino |
Produktisto(j) | Barry Spikings Michael Deeley Michael Cimino John Peverall |
Scenaro | Deric Washburn Michael Cimino Louis Garfinkle Quinn K. Redeker |
Muziko de | Stanley Myers |
Ĉefrolantoj | Robert De Niro Christopher Walken John Cazale |
Produkto | EMI Films Universal Pictures |
Distribuo | Universal Studios (en Usono) EMI Films (ekster Usono) |
IMDb | |
Aperas en la filmo aktoroj Robert De Niro, Christopher Walken, John Cazale, Meryl Streep, John Savage, kaj aliaj.
PremiojRedakti
The Deer Hunter gajnis 5 Akademiajn Premiojn en 1978, inkluzive premiojn por plej bona filmo, plej bona reĝisoro (Michael Cimino), plej bona subtena aktoro (Christopher Walken), plej bona redaktado, kaj plej bona sono. Ĝi kandidatiĝis ankaŭ por 4 pliaj Akademiaj Premioj.
La filmo estas elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservata en la Usona Nacia Film-Registro.